Lokoj · Homoj

Marcello Piacentini

La 8-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1881) de la itala (roma) arkitekto kaj urboplanisto Marcello Piacentini (1881-1960) it.wikipedia.org/wiki/Marcello_Piacentini
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
ĉefa elstarulo de la arkitektura stilo dirita “liktora”, propra de la faŝista reĝimo, kaj pro tio poste bojkotita en la respublikana Italio.
​Inter liaj multaj verkoj dissemitaj en tuta Italio kaj eĉ eksterlande, estas la planado de tuta kvartalo de Romo, kiu estus devinta gastigi la Universalan Ekspozicion de 1942, neokazintan pro la milito.
​En la intencoj de la tiama reĝimo, la Ekspozicio (nomita E42, aŭ EUR42, tio estas, “Esposizione Universale di Roma/ Ekspozicio Universala de Romo 1942”)
it.wikipedia.org/wiki/EUR
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
estus devinta prezenti al la mondo la atingojn de faŝismo, en la dudeka datreveno de la “Marŝo al Romo

Marŝo al Romo


La afero estas bone priskribita en la artikolo de Radio Roma-Esperanto de la 23a de decembro 1939 (kiam Italio ankoraŭ ne militis), kiun mi transskribas kaj tradukas.
​La kolosaj laboroj interrompiĝis pro la milito kaj la falo de faŝismo; post kelkaj jaroj da forlaso, oni kompletigis la kvartalon kun la nomo “Quartiere Europa” (Kvartalo Eŭropo), donante al la siglo EUR la novan signifon “Eŭropo”, politike allaseblan.
​Ĝi estas nuntempe unu el la plej elegantaj kvartaloj de Romo; pli precize, oni ne povus nomi ĝin “Romo”, ĉar ĝi estas ekster la jurisdikcio de la Roma Komunumo, sed estas mastrumata de tiucela publika Instanco (“Ente Autonomo EUR”/ Memstara Instanco EUR).
​Mi aldonas:
​- poŝtan varbostampon de 1940, kiu reklamas la Loterion lanĉitan por kolekti la monon bezonatan por la konstruo de E 42;
​- foton pri unu el la plej originalaj konstruaĵoj de EUR, la “Palaco de la Itala Civilizo”, en la komunuza lingvo nomata “Kvadrata Koloseo” (kaj moke ankaŭ “Grujero”, pro ĝia simileco kun la samnoma svisa truhava fromaĝo);
​- afrankostampon de la “Instanco EUR”;
​- foton pri la inaŭguro, la 3-an de aprilo 1961, de “Viale dell’Esperanto” (Aleo de Esperanto) en EUR, kiam la kvartalo estis ankoraŭ nekompleta kaj grandparte neloĝata;
​- foton de la nuna strata ŝildo.


RADIO ROMA – ESPERANTO
23.12.1939
LA KVARTALO DE LA EKSPOZICIO DE 1942-A
En la regiono de Tre Fontane (Tri Fontoj), kie en 1942-a oni celebros la Olimpiadon de la Civilizo, la nova monumenta kvartalo de Romo jam komencas aperi nete en siaj larĝaj stratoj, en siaj grandiozaj aleoj, en siaj imponaj konstruaĵoj.
La laboroj estis komencataj en tiu jaro 1936-a, kiu vidis la kreadon de la Imperio kaj la firmiĝon de la nova itala potenco; kaj nun ili estas grade pliigantaj sian ritmon, ju pli oni alproksimiĝas al la fiksita dato. La bildo havas sian propran sugestian imponon. Ĉie kaj en ĉiu horo, tage kaj nokte, la gigantaj fosmaŝinoj plenigas per sia bruego la tutan regionon, kiu iam estis oazo de silento. Pluraj milionoj da tunoj el tero estas renversataj kaj forportataj per sennombraj vagonetoj, kiuj senĉese alternas en sia kurado; kaj ĉie estas orda agitiĝo de miloj da laboristoj, kiuj en sia peza laboro uzas tiun atenton kaj tiun ekstreman lertecon, karakterizajn de la itala laboristo.
Tre zorga preparo estis la bazo nepre necesa por ĉi tiu kolosa entrepreno. Per la antaŭzorgo kaj diligenta flegado, kiuj karakterizas la direktivojn de la Faŝismo koncerne la laboristojn, antaŭ ĉio oni pensis pri la vivo kaj la bonstato de tiu laboranta amaso. Tiel oni kreis, dum nur kvin monatoj, la Vilaĝon, vastan kaj grandspacan, kie la laboristoj trovas loĝejon kaj nutraĵon je prezo tre modera, kiu ebligas al ili sendi la pli grandan parton de la salajro al la malproksimaj familioj. Sed apud la zorgoj kaj flegadoj je materia karaktero, oni atentas eĉ tiujn rimedojn kaj tiujn distrojn, kiuj povas doni konsolon kaj grandan ĝojon al la laboristo post la laboro: kaj ĉi tiu estas zorgo tipe faŝista, kiu ricevas karakteron de kora familiareco.
Tiel naskiĝas la nova urbo. La aranĝo de la regiono postulis pezan penadon, konsistantan el ebenigo de altaĵetoj kaj malgrandaj montetoj, plenigo de kavernetoj kaj de fosaĵoj, ĝenerala nivelado por doni ebenan kaj regulan bazon al la naskiĝanta kvartalo. Kaj ĉio tio estas komplikigita kaj malfaciligita de la oftaj galerietoj kaj subteraj kavaĵoj por la eltirado de pozolano, kiujn eĉ de la tempoj de la romaj imperiestroj ĝis la 18-a jarcento oni fosis sen iu ajn logika kriterio.
Nun la terfosado estas plenumita. Dekoj da konstruaĵoj naskiĝas ĉie; la martelegoj funkciantaj je vaporo frapas senĉese; la gruoj plenumas senhalte sian laboron trankvilan kaj sisteman. Jam la Palaco de la Itala Civilizo vidigas sian potencan mason, kiu similigas ĝin, kiel diras la laboristoj, al kvadrata Koloseo: konstruaĵo vere roma, kun siaj ĉambregoj, kiuj memorigas la antikvajn varmbanejojn, siaj lumaj loĝioj, siaj masivaj arkadoj. Kun sep etaĝoj, ĝi leviĝas ĝis 70 metroj; kaj de tie supre estas videbla en sia tuta vasteco de konceptado kaj de realigado la plano de la Ekspozicio de 1942-a.
Jam kvin estas la konstruaĵoj baldaŭ finotaj: la Palaco de la Oficejoj, tiu de la Kongresoj, de la Etnografia Ekspozicio, de l’ Arto Antikva kaj de l’ Arto Moderna. Krome, la Preĝejo, religia centro de la nova urbo. Ĝi prezentas la triumfon de la travertino, kiu tegas la murojn kaj baldaŭ akiros tiun tonon blondan kaj fortan, kiu estas karakteriza de ĉiu roma monumento.
La aleoj jam longiĝas kun eksterordinara rapideco. Gigantaj magnolioj fiere montras sian foliaron brilan kaj malhelan; la eŭkaliptoj, plantitaj la pasintan jarcenton de la Monakoj Trapistoj, estos aranĝataj en publikaj parkoj kaj donos specialan fizionomion al la tuta regiono. Samtempe la ĝardenoj komencas montri siajn flordesegnojn.
Sendube ĉi tiu nova kvartalo estos la plej alta realigo de la arkitekturo kaj de la urba konstruarto de la faŝista epoko. Sintezo kaj esprimo de nia Civilizo, ĝi prezentos monumentan aspekton sen rivaloj kaj digne kunligos la arton de antikva Romo kun tiu tute moderna.
Kunligita al la antikva urba centro per tre rapidaj komunikiloj – el la centro oni atingos ĝin dum nur ok minutoj – la kvartalo kiu akceptos la Ekspozicion estos la ideala kuniĝpunkto de ĉiu moderna aktiveco. La granda proksimeco al la Lido, la mirinda fono de la Albanaj Montetoj, la harmonio de la stratoj kaj de la konstruaĵoj, la brilo de la statuoj, kiuj ornamos ĝin, la grandiozaj fontanoj tiel tradiciaj en Romo, konsistigos unikan kaj nesupreblan komplekson, vere indan je jarmilaj historio kaj arto.

(Traduzione):
RADIO ROMA – ESPERANTO
23.12.1939
IL QUARTIERE DELL’ESPOSIZIONE DEL 1942
Nella zona delle Tre Fontane, dove nel 1942 si celebreranno le Olimpiadi della Civiltà, il nuovo quartiere monumentale di Roma già comincia ad apparire nettamente nelle sue larghe strade, nei suoi grandiosi viali, nei suoi imponenti edifici.
I lavori furono iniziati in quell’anno 1936 che vide la creazione dell’Impero ed il consolidamento della nuova potenza italiana; ed ora essi aumentano gradualmente il loro ritmo, quanto più ci si avvicina alla data fissata. Quello che si vede ha una sua suggestiva imponenza. Ovunque e ad ogni ora, giorno e notte, le gigantesche escavatrici riempiono con il loro frastuono tutta la zona, che un tempo era un’oasi di silenzio. Svariati milioni di tonnellate di terra vengono riversati e trasportati mediante innumerevoli vagoncini, che si alternano incessantemente nella loro corsa; e ovunque c’è una composta agitazione di migliaia di operai, che nel loro pesante lavoro usano quell’attenzione e quella estrema abilità caratteristiche del lavoratore italiano.
Una preparazione molto accurata è stata la base assolutamente necessaria per questa impresa colossale. Con la previdenza e la diligente cura che caratterizzano le direttive del Fascismo per quanto riguarda i lavoratori, prima di tutto si è pensato alla vita e al benessere di quella massa di lavoratori. Così è stato creato, in soli cinque mesi, il Villaggio, vasto e spazioso, dove i lavoratori trovano alloggio e vitto ad un prezzo molto moderato, che consente loro di inviare la maggior pare del salario alle famiglie lontane. Ma accanto alle preoccupazioni ed alle cure di carattere materiale, si presta attenzione anche a quegli strumenti ed a quei divertimenti che possono dare conforto ed una grande gioia al lavoratore dopo il lavoro: e questa è una preoccupazione tipicamente fascista, che assume il carattere di una cordiale familiarità.
Così nasce la nuova città. La sistemazione della zona ha richiesto una pesante fatica, consistente nella spianata di piccole alture e collinette, il riempimento di cavità e fossati, un livellamento generale per dare una base piana e regolare al nascente quartiere. E tutto ciò è stato complicato e reso più difficile da frequenti piccole gallerie e cavità sotterranee per l’estrazione di pozzolana, che dal tempo degli imperatori romani fino al 18° secolo sono state scavate senza alcun criterio logico.
Adesso lo sbancamento è compiuto. Decine di fabbricati nascono ovunque; i magli funzionanti a vapore battono incessantemente; le gru compiono il loro lavoro tranquillo e sistematico. Già il Palazzo della Civiltà Italiana mostra la sua potente massa, che lo rendono simile, come dicono gli operai, ad un Colosseo quadrato; una costruzione davvero romana, con i suoi saloni che ricordano le antiche terme, i suoi luminosi loggiati, le sue massicce arcate. Con sette piani, si innalza fino a 70 metri; e da quell’altezza è visibile in tutta la sua vastità di concezione e di realizzazione il progetto dell’Esposizione del 1942.
Già cinque sono gli edifici che saranno presto completati: il Palazzo degli Uffici, quello dei Congressi, della Mostra Etnografica, dell’Arte Antica e dell’Arte Moderna. Inoltre, la Chiesa, centro religioso della nuova città. Essa rappresenta il trionfo del travertino, che ricopre i muri e presto assumerà quel colore biondo e forte, che è caratteristico di ogni monumento romano.
I viali già si allungano con straordinaria rapidità. Gigantesche magnolie mostrano fiere il loro fogliame brillante e scuro; gli eucalipti, piantati nel secolo scorso dai Monaci Trappisti, saranno sistemati in parchi pubblici e conferiranno una speciale fisionomia a tutta la zona. Al tempo stesso, i giardini cominciano a mostrare i loro disegni floreali.
Senza dubbio questo nuovo quartiere sarà la più alta realizzazione dell’architettura e della pianificazione urbanistica dell’era fascista. Sintesi ed espressione della nostra Civiltà, presenterà un aspetto monumentale senza rivali e collegherà degnamente l’arte dell’antica Roma con quella del tutto moderna.
Collegato all’antico centro urbano con velocissimi mezzi di comunicazione – dal centro lo si raggiungerà in soli otto minuti – il quartiere che ospiterà l’Esposizione sarà l’ideale punto di congiunzione di ogni attività moderna. La grande vicinanza al Lido, il mirabile sfondo dei Colli Albani, l’armonia delle strade e degli edifici, lo splendore delle statue che l’adorneranno, le grandiose fontane così tradizionali a Roma, costituiscono un complesso unico ed insuperabile, veramente degno di una storia e di un’arte millenarie.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *