Objektoj

Itala Geografia Societo

La 14-an de novembro la Itala Poŝto eldonis poŝtmarkon por soleni la 150-an datrevenon de la fondo de la “Società Geografica Italiana” (Itala Geografia Societo)
it.wikipedia.org/wiki/Societ%C3%A0_geografica_italiana
kiu havas la celon antaŭenigi la geografiajn studojn (fizikajn kaj homajn) kaj protekti la medion.
Ekde 1924, la Societo havas sian sidejon en la deksesjarcenta Palaceto Mattei, ĉirkaŭita de la parko de “Villa Celimontana” (Vilao, kiu nomiĝas tiel, ĉar ĝi situas sur la Ĉeljo-monteto, tuj apud Koloseo).
Elstara membro de la Geografia Societo estis la esperantista profesoro Elio Migliorini (1902-1988)
it.wikipedia.org/wiki/Elio_Migliorini
eo.wikipedia.org/wiki/Elio_Migliorini
La 4-an de aŭgusto 1935, la partoprenantoj en la 27-a Universala Kongreso de Esperanto en Romo estis varme akceptitaj de la tiama Guberniestro de Romo, Giuseppe Bottai (1890-1959) it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Bottai
ĝuste en la ĝardenoj de Villa Celimontana.
Mi transskribas en teksta formato la raporton pri la akcepta regalo en Villa Celimontana (el “Esperanto de UEA” 1935-7/8, p.121), kaj aldonas:
– la poŝtmarkon de 2017, kun la bildo de Palaceto Mattei en Villa Celimontana;
– la memortabulon sur la naskiĝdomo en Rovigo de fratoj Bruno kaj Elio Migliorini;
– foton pri la akcepta regalo en Villa Celimontana, el “Esperanto de UEA” 1935-7/8, p. 122.


Je la 17 h. Ministro Bottai, guberniestro de Romo, akceptis la tutan kongresanaron en la belegaj ĝardenoj de la «Villa Celimontana». Ceremonie vestitaj gardistoj kaj servistoj zorgis pri la cirkulado. La komitatanoj, oficialaj reprezentantoj kaj kelkaj eminentuloj estis aparte bonvenigitaj kaj regalitaj je pompa bufeto. Okazis la kutima interŝanĝo de afablaj alparoloj. La 100-persona muzikistaro de la Roma polic-orkestro dume aŭdigis vigle belegan muzikon. La fina ludo de «La Espero» kaŭzis longegan aplaŭdon.
(Esperanto de UEA, 1935-7/8, p. 121)

(Traduzione):
Alle 17 il Ministro Bottai, governatore di Roma, ha ricevuto tutti i congressisti nei bellissimi giardini di «Villa Celimontana». Guardie e inservienti in abiti di cerimonia hanno curato il traffico. I membri del Comitato, i rappresentanti ufficiali ed alcune persone importanti sono stati accolti a parte, ed è stato offerto loro un sontuoso rinfresco. C’è stato il solito scambio di cortesi discorsi. La banda musicale dei vigili urbani di Roma, composta di 100 elementi, intanto faceva udire una bellissima musica. L’esecuzione finale dell’inno «La Espero» ha generato un lunghissimo applauso.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *