Homoj

Bonaventura da Bagnoregio

​La 15-an de julio estas la datreveno de la morto (en 1274) de la itala filozofo kaj teologo Giovanni Fidanza (ĉirkaŭ 1217-1274), konata per la nomo Bonaventura da Bagnoregio (Bonaventuro el Banjoreĝo), kiun li alprenis kiam li eniris la franciskanan ordenon
it.wikipedia.org/wiki/Bonaventura_da_Bagnoregio
eo.wikipedia.org/wiki/Bonaventura
​proklamita Sanktulo de la katolika Eklezio jam en 1282, kaj Doktoro de la Eklezio en 1588.
​Eĉ pli ol pro lia teologia-filozofia penso (tamen elstara, se nur oni konsideras la intereson pri li fare de Josef Ratzinger – Papo Benedikto la 16-a), Bonaventuro estas fama ĉar al lia biografio de Sankta Francisko inspiriĝis Giotto da Bondone por la ciklo de la historioj pri la Sanktulo en la supra baziliko de Sankta Francisko en Asizo
it.wikipedia.org/wiki/Storie_di_san_Francesco
eo.wikipedia.org/wiki/Historioj_de_Sankta_Francisko
​Mi transskribas du artikolojn de Radio Roma-Esperanto, de la 18-a de novembro 1973 kaj de la 3-a de novembro 1974, kaj aldonas la bildojn de:
– du el la tri poŝtmarkoj eldonitaj en 1974 de la Vatikana Poŝto honore al Sankta Bonaventuro el Banjoreĝo;
– la poŝtmarko eldonita en 2013 de la Itala Poŝto, pro la 25-ajara datreveno de la Asocio “Civita”, kiu klopodas reakiri kaj valorigi la antikvan urbeton Civita di Bagnoregio.


RADIO ROMA – ESPERANTO
18.11.1973
NOVAĴOJ EL ITALUJO

LA MORTANTA URBO SAVIĜOS
Apud Viterbo, ĉirkaŭ 100 kilometrojn norde de Romo, troviĝas la mezepoka urbo Civita di Bagnoregio, kie naskiĝis Sankta Bonaventuro. Ĝi estas konata kiel “la mortanta urbo”, ĉar la argila monteto sur kies pinto ĝi situas, jam de kelkaj jarcentoj laŭgrade dis-splitiĝas kaj falas valen. Iumomente, la loĝantoj de Civita estis devigitaj forlasi la urbon, kiu restis senhoma, kaj plena nur je artaj kaj historiaj memoroj.
Sed nun oni povas tie vidi novan vivon. Ne nur multaj turistoj laŭiras la stratojn de Civita, kiu estas taksata tre pitoreska kaj fotinda, sed oni denove loĝas en la malnovaj mezepokaj domoj. Fakte, la konstruaĵoj estis aĉetitaj de romanoj, kun la celo tie pasigi semajnfinojn kaj feriojn. Sed, kial do novaj loĝantoj (kvankam nedaŭraj) anstataŭis la iamajn forfuĝintojn? Tute simple, ĉar oni trovis la manieron haltigi la grunderozion, per vere escepta metodo, kiu aspektas iom scienc-fikcia: oni enigis enormajn elektrodojn en la argilan monteton, kiu, tiel, estis elektre bakita, solidigita, iusence transformita en ceramikon!

RADIO ROMA – ESPERANTO
3.11.1974
(redaktis Antonio De Salvo)

TOMASO KAJ BONAVENTURO
Oni celebras ĉi-jare du datrevenojn, kiuj koncernas du elstarajn personecojn de la religia kaj filozofia penso: temas pri la 500.jara datreveno de la morto de Sankta Tomaso el Aquino (Akvino) kaj S. Bonaventuro el Bagnoregio (Banjoreĝo).
Multaj detaloj kunligas ĉi tiujn du homojn. Ili ambaŭ naskiĝis en la latia regiono, Bonaventuro norde de Romo kaj Tomaso sude de ĝi; ambaŭ devenis el nobelaj kaj antikvaj familioj; ambaŭ, tamen apartenis al almozpetantaj ordenoj, respektive tiu franciskana kaj tiu dominikana; ambaŭ multe vojaĝis, afero vere escepta por tiu epoko, kiam la komunikiloj estis ankoraŭ primitivaj; ambaŭ instruis en la Pariza Universitato “Sorbono”; ambaŭ devis elteni akran kontestadon flanke de la studentoj (kiel oni vidas nenio vere nova okazas en la mondo!); antaŭ ol fariĝi oficialaj teologoj de la katolika Eklezio, ili ambaŭ devis defendi sin kontraŭ akuzoj de herezo; ambaŭ mortis pro la eksterordinaraj streĉoj koneksaj kun la partopreno en la koncilo de Liono (Tomaso mortis survoje, Bonaventuro en Liono mem).
Sed inter la du pensuloj ekzistas grandaj diferencoj, se oni rigardas pli esencajn trajtojn.
Tomaso nete distingis inter kredo kaj rezono, en la senco, kaj laŭ li kredo estas preter rezono, ne kontraŭ ĝi. Male, Bonaventuro opiniis, ke filozofio kaj religio estas strikte koneksaj, kaj oni devas unuece esplori.
Pri la kultura valoro de la du filozofoj kaj teologoj oni povas sufiĉe amplekse legi en libroj kaj revuoj; prefere, ni volas hodiaŭ noti kelkajn kuriozaĵojn, marĝene de la formalaj celebradoj.
Tomaso estis honorita per poŝtmarkoj jen de Vatikano, jen de Italujo, dum Bonaventuro ricevis ĉi tiun filatelan omaĝon nur de Vatikano. La kaŭzoj de ĉi tiu malsimila traktado estas nekonataj, sed ni povas iom malice supozi, ke ne estas sen graveco la fakto, ke Civito de Banjoreĝo, patrolando de Bonaventuro, estas preskaŭ mortinta urbo, dum la naskiĝlokoj de Tomaso estas ankoraŭ sufice viglaj kaj postulemaj.
Ni diris “naskiĝlokoj”, ĉar du urboj interbatalas por akiri la ekskluzivan rajton nomiĝi “patrolando de Sankta Tomaso”: fakte, li havis nobelan titolon laŭ la nomo de la historia urbo Aquino (Akvino), sed efektive li naskiĝis en la apuda vilaĝo Roccasecca. La plurjarcenta disputo respeguliĝas en la tekstoj de la specialaj stampoj, kiujn porokaze uzas la poŝtoficejoj de la du vilaĝoj: unu diras (en la itala) : “Roccasecca, Patrolando de Sankta Tomaso”; la alia prezentas verson el la “Dia Komedio” de Dante: “Kaj mi, Tomaso el Akvino…”.
Aliaj kuriozaĵoj, ĉi-foje pri Sankta Bonaventuro. Li ne nomiĝis Bonaventuro, sed Johano; li transformis sian nomon en Bonaventuron (tio signifas “Bonŝancon”), pro sugesto de Sankta Francisko mem, kiu, ekkoninte lin en tre juna aĝo, profete diris, ke “li estos bonŝanco por la franciskana ordeno”.
La Sanktulo, do, ŝanĝis sian nomon; siavice, pro nekredebla eraro, la vatikanaj poŝtoj ŝanĝis… la naskiĝurbon, kaj sur la koncernaj poŝtmarkoj ili prezentis la bildon de la urbeto Civito, kun la indiko “Banjoreĝo”…
Civito – ni jam parolis pri tio antaŭ kelka tempo – laŭgrade mortas, ĉar ĝi situas sur argila monteto, kiu iom post iom glitas valen. Praktike, neniu vivas en la vilaĝo, kiu konservis unikan mezepokan karakteron, pure aŭtentikan.
De kelkaj jaroj oni eksperimentas revolucian metodon por savi la urbon: oni enkondukis en la grundon de la monteto du potencajn elektrodojn, kiuj liveras fortegan varmon, tiel ke la argilo laŭgrade solidiĝas, kaj fariĝas, iusence, terakoto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *