Homoj

Claudio Achillini

La 18-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1574) de la bolonja juristo kaj poeto Claudio Achillini (1574-1640)
it.wikipedia.org/wiki/Claudio_Achillini
eo.wikipedia.org/wiki/Claudio_Achillini
​elstarulo de la movado inspirita al la stilo de Giambattista Marino (pri kiu mi parolos en alia okazo), riĉa je ŝvelaj metaforoj kaj absurdaj apudmetoj.
​El lia jura kaj poezia agado, siatempe laŭdegata, restas nur la memoro pri kurioza soneto, verkita honore al la franca Reĝo Luizo (Ludoviko) la 13-a, kiun mi transskribas en la itala kaj en la Esperanta versio de Giordano Azzi (el la Itala Antologio, paĝoj 211-212, aĉetebla ĉe feilibri@esperanto.it
​Kuriozaĵo: en “La Gefianĉoj”, ĉap. 28-a, Alessandro Manzoni citas ironie la komencon de tiu soneto:

Don Gonzalo, parendogli anche d’uscirne con poco, aveva levato l’assedio da Casale, dov’era subito entrato un corpo di Francesi, a rinforzar la guarnigione.
Fu in questa occasione che l’Achillini scrisse al re Luigi quel suo famoso sonetto:
Sudate, o fochi, a preparar metalli.

Don Gonzalo, taksante, ke li elturniĝas malkare, malsieĝis Casale-n, kien tuj eniris korpuso de Francoj, por plifortikigi la garnizonon.
Ĝuste tiuokaze Achillini verkis por reĝo Ludoviko sian faman soneton :
Vi ŝvitu, fajroj, por metalojn fandi.
​(trad. Battista Cadei – La Gefianĉoj, p. 353, FEI 2006, aĉetebla ĉe feilibri@esperanto.it kaj deŝutebla ĉe www.ueci.it/eldonoj/verkoj/La_Gefiancxoj.pdf
​Mi aldonas:
​- portreton de la franca Reĝo Luizo (Ludoviko) la 13-a, ellaboritan el poŝtmarko de Ajmano;
– la kovrilon de la Esperanta eldono de “La Gefianĉoj”.

 


A LUIGI XIII, DOPO LA CONQUISTA
DELLA ROCCA DI LA ROCHELLE
E LA LIBERAZIONE DI CASALE

Sudate, o fochi, a preparar metalli,
e voi, ferri vitali, itene pronti,
ite di Paro a sviscerare i monti
per innalzar colossi al Re de’ Galli.

Vinse l’invitta rocca e de’ vassalli
spezzò gli orgogli a le rubelle fronti,
e machinando inusitati ponti
diè fuga ai mari e gli converse in valli.

Volò quindi in su l’Alpi e il ferro strinse,
e con mano d’Astrea gli alti litigi,
temuto solo e non veduto, estinse.

Ceda le palme pur Roma a Parigi:
ché se Cesare venne e vide e vinse,
venne, vinse e non vide il gran Luigi.

Claudio Achillini

AL LUIZO LA XIII-A, POST LA KONKERO
DE LA ROCHELLE-FORTIKAĴO
KAJ LA LIBERIGO DE CASALE

Ŝvitu, vi fajroj, pretigu metalojn
kaj vi boriloj iru tuj kun prompto,
iru por sondi en la Paro-Montoj,
por kolosa starig’ al reĝ’ de l’ Galloj.

Fortikaĵon li venkis, de l’ vasaloj
orgojlon rompis kaj ribelan fronton:
utiligante nekonatan ponton
forigis marojn li kaj kreis valojn.

Al Alpoj flugis li, armilon svingis:
per man’ Astrea la kverelan krizon
li nur timita, ne vidita, estingis.

Cedu la palmon Romo al Parizo,
ĉar se Cezaro venis vidis venkis –
venis venkis ne vidis grand-Luizo.

Claudio Achillini, trad. Giordano Azzi
(el “Itala Antologio”, 1987, p. 211-212)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *