La 9-an de majo estas la datreveno de la morto (en 1884) de la poeto kaj politikisto Giovanni Prati (1814-1884) (*)
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Prati
(*) Laŭ la slipo de la Senato
Giovanni Prati naskiĝis la 27-an de januaro 1815; se tiel, estas erara la dato (27.1.1814) indikita en Vikipedio; estus ankaŭ revizienda la indiko de la naskiĝloko (Campomaggiore) registrita en Vikipedio.
Naŝkiĝinta en Dasindo (hodiaŭ frakcio de Komunumo Comano Terme), en Trentlando tiutempe parto de la Aŭstria-Hungara Imperio, li pasigis aliloke la plimulton el sia vivo (Padovo, Milano, Venecio, Torino, Florenco, Romo), ĉar admiranto kaj subtenanto de la piemonta dinastio Savoja. Pro lia ital-amika agado, la aŭstria Registaro lin forpelis el la Lombarda-Venetia Regno (ankaŭ Milano kaj Venecio tiam apartenis al la Imperio), kaj aliflanke la Registaro de la Grand-Dukejo de Toskanio (sub dinastio Habsburgo-Loreno) rifuzis al li la politikan rifuĝ-rajton.
Elektita en 1861 Deputito ĉe la Parlamento de unuiĝinta Italio, kun Torino ĉefurbo de la nova Regno, li sekvis la Registaron unue al Florenco kaj poste al Romo; nomumita Membro de la Lingva Akademio “della Crusca”, konsiliano de la Supera Konsilantaro de Publika Instruado kaj Senatano, li mortis en Romo en 1884.
Postmorte li reiris al Trentlando (li estas entombigita en Dasindo).
En Esperanto ekzistas la versioj de kvar liaj poeziaĵoj:
– A M… (Ino, se iam falos vido via), trad. Aldo de’ Giorgi, Itala Antologio, 1987, pag. 378; reproduktita en “Trentlando – verkistoj, legendoj, kantoj”, FEI, Milano 2014, paĝoj 17-18;
– Il canto di Igea (Kanto de Higiea), trad. Enrico Dondi, “Itala Antologio”, FEI Milano 1987, paĝoj 379-382; reproduktita en “Trentlando – verkistoj, legendoj, kantoj”, FEI, Milano 2014, paĝoj 18-22;
– Paco (trad. Carlo Minnaja, “Trentlando – verkistoj, legendoj, kantoj”, FEI, Milano 2014, paĝo 22);
– En horo, kiam (trad. Carlo Minnaja, “Trentlando – verkistoj, legendoj, kantoj”, FEI, Milano 2014, paĝoj 22-23).
Mi transskribas la “Kanton de Higiea” (en la itala kaj en Esperanto), kaj aldonas:
– la bildon de la monumento al Prati en Trento, ĝardenoj de Placo Dante;
– la kovrilon de la “Itala Antologio”;
– la kovrilon de la volumo “Trentlando – verkistoj, legendoj, kantoj”, FEI, Milano 2014.
IL CANTO D’IGEA
A chi la zolla avita
ara co’ propri armenti
e le vigne fiorenti
al fresco olmo marita,
e, i casalinghi dèi
bene invocando, al sole
mette gagliarda prole
da’ vegeti imenei;
a chi le capre snelle
sparge sul pingue clivo,
o pota il sacro olivo
sotto clementi stelle;
a chi, le braccia ignude,
nel ciclopeo travaglio
picchia il paterno maglio
su la fiammante include;
a questi Igea dispensa
giocondi operatori
i candidi tesori
del sonno e della mensa.
Le poderose spalle
e i validi toraci
io formo a questi audaci
del monte e della valle.
Né men che si periglia
coi flutti e le tempeste
del nostro fior si veste,
se il mar non se lo piglia:
né men chi suda in guerra
porta le mie corone,
se innanzi il dì no ‘l pone
lancia nemica in terra.
Ma guai chi tenta il volo
per vie senza ritorni!
Languono i rosei giorni
al vagabondo e solo.
Perché, mal cauti, il varco
dare alla mente accesa?…
Corda che troppo è tesa
spezza se stessa e l’arco.
Dal dì che il mondo nacque,
io, ch’ogni ben discerno,
scherzo co ‘l riso eterno
degli arbori e dell’acque;
e dalla bocca mia
spargo, volendi i numi,
aure di vita e fiumi
di forza e d’allegria.
Su ‘l tramite beato
però più d’uno è vinto
per doloroso istinto
o iniquità del fato:
ma può levarsi pieno
di gagliardia divina,
s’ei la sua testa china
nel mio potente seno.
Dal sol che spunta e cade
a voi nella pupilla,
dall’aria che vi stilla
il ben delle rugiade,
dai rivi erranti e lieti,
dal rude fior dei vepri,
dal fumo dei ginepri,
dal pianto degli abeti,
da ogni virtù che il sangue
e il corpo vi compose,
rispunteran le rose
su ‘l cespite che langue;
e i liberi bisogni,
che risentir si fanno,
nell’ombra uccideranno
le amare veglie e i sogni.
Salvate, oimé, le membra
dal tarlo del pensiero!
A voi da canto è il vero
più che talor non sembra.
L’uom che lo chiese altrove
dannato è sul macigno,
e lo sparvier maligno
fa le vendette a Giove.
In voi, terrestri, mesce
vario vigor Natura:
ma chi non tien misura,
alla gran madre incresce.
Destrier che l’ira invade,
fatto demente al corso,
su i piè barcolla, il morso
bagna di sangue… e cade.
Perché affrettar l’arrivo
della giornata negra?
Ne’ baci miei t’allegra,
o brevemente vivo!
Progenie impoverita
che cerchi un ben lontano,
nella mia rosea mano
è il nappo della vita.
Giovanni Prati
KANTO DE HIGIEA
Kiu la patran kampon
kun propraj brutoj plugas,
al l’ ulmo freŝa jugas
la floran vino-planton,
kaj l’ diojn hejmoŝirmajn
preĝante laŭ la deco,
el frukta geedzeco
generas idojn firmajn;
kiu sur flordeklivo
la sveltajn kaprojn regas,
sub stel’ favora flegas
la arbon de l’ olivo;
kiu ciklop-labore
kun nuda brak’ staradas
kaj per martelo batas
l’ amboson, patramore;
vivante sen agito
ĝuas de Higiea
pri la trezoro trea
de l’ tablo kaj de l’ lito.
La ŝultrojn vigloplenaj
kaj brustojn fortohavaj
mi formas al ĉi bravaj
de l’ montoj kaj ebenoj.
Ne kiu disbaraktas
en ondo-malsereno,
ĝuas pri mia beno,
se lin la mar’ ne kaptas.
Kiu en militago
ŝvitas, mi lin ne kronas,
se lanc’ al li ne donas
la morton antaŭ l’ tago.
Ve, kiu ekflugemas
al senrevena vojo!
La roza vivo-ĝojo
en sol’ kaj vago ĝemas.
Vin, sengarduloj, trompas
la menso ekzaltata:
la ŝnur’ tro etendata
sin mem kaj l’ arkon rompas.
De l’ tago de l’ prajaro,
mi, kiu ĉion vidas,
per rid’ eterna ridas
de l’ akvo kaj arbaro;
el mia buŝ’ kun riĉo
blovas, laŭ di-konsento,
vivspiro kaj torento
de forto kaj feliĉo.
Sur vojo de l’ beato
jen pli ol unu cedas,
ĉar misinstinkt’ obsedas
aŭ ĉar malbonas fato:
sed pli da fort’ intensa
ekstare li ricevas,
se l’ kapon li mallevas
al mia sin’ potenca.
La sun’, kies aperoj
sur la okul’ alternas,
l’ aero, kiu sternas
la bonon de l’ roseroj,
la gaja akvobrilo,
la kruda veprofloro,
la juniper-odoro,
kaj la abi-distilo
kaj tiu pov’, kreinta
la sangon kaj la karnon,
redonos rozo-ĉarmon
al tigo pereinta;
kaj la bezon’ libera,
kiu en vi reĝermas,
plagon de l’ zorg’ ekstermas
kaj de l’ maldorm’ sufera.
Ne lasu vin obsedi
de l’ boro de l’ cerbumo!
Proksimas vero-lumo
pli ol vi povas kredi.
Kiu ĝmalapude
serĉis, sur roko staras,
kaj l’ akcipitro faras
al Jov’ la venĝon krude.
Diversajn fortojn prenas
vi de l’ Natur’, teruloj;
vivante sen reguloj
vi la patrinon ĝenas:
se ĝin koler’ vualas,
ĉeval’ de l’ gvido fuĝa,
baraktas. sangoruĝa
igas la bridon… falas.
Kial de l’ tag’ bedaŭra
urĝigi la alvenon?
Ekĝuu mian benon,
ho vi kun viv’ maldaŭra.
Idaro sen fortiko
en serĉ’ de bon’ alia,
en roza mano mia
estas la viv-kaliko.
Giovanni Prati, trad. Enrico Dondi
(el “Itala Antologio”, 1987)