Homoj

Ada Fighiera Sikorska

La 7-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1996) de la pola esperantista ĵurnalistino Ada Sikorska (1929-1996)
it.wikipedia.org/wiki/Ada_Fighiera-Sikorska
eo.wikipedia.org/wiki/Ada_Fighiera-Sikorska
edzino de Giancarlo Fighiera (tial konata kiel Ada Fighiera Sikorska), dum 34 jaroj (1962-1996) redaktorino de “Heroldo de Esperanto”.
En 2010, UEA publikigis volumeton de Giancarlo Fighiera, titolitan “La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka”; recenzoj: de Garvan Makaj en “Monato”, kaj de Jorge Camacho en “Fonto”: www.retbutiko.net/ie/ero/ltaa
Mi sendas al la supre indikitaj retpaĝoj pri ŝia nekutima vivo, kaj aldonas:
– la kovrilon de la volumeto “La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka”;
– paĝon 13 de “L’Esperanto” 1996-7, kun la nekrologo;
– artikoleton el “Esperanto de UEA” 1996-12, p. 218;
– artikoleton (kun foto) el “Esperanto de UEA” 1997-10, p. 177;
– poŝtan maŝinstampon de la 28-a de februaro 1995, kiam “Heroldo de Esperanto” havis sian sidejon en Venaria Reale (Torino)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *