Eventoj

Italio en la militon

Hodiaŭ mi prezentas dokumentojn kiuj starigas la harojn, konsidere de la pereigaj efikoj de tiu evento.
​La 10-an de junio 1940 Benito Mussolini, parolante el la balkono de Palaco de Venecio en Romo, anoncis, ke Italio eniros la duan mondmiliton (kiu jam furiozis ekde la 1-a de septembro 1939):

(kompleta teksto en la itala de la parolado:
it.wikisource.org/wiki/Italia_-_10_giugno_1940,_Annuncio_della_dichiarazione_di_guerra ).
​La alparolo estis eldirita je la 15-a horo; jam tiun vesperon (je la 22-a horo “proksimume”, kiel kurioze indikite en la oficiala programbroŝuro, tiutempe eldonita de la Itala Radio-EIAR ankaŭ en Esperanto), la elsendo en Esperanto de Radio Roma disvastigis la version en la internacia lingvo (mi klarigas, pri tio, ke la originalaj tekstoj ne estis verkataj de la prizorgantoj de la Esperanto-elsendo, sed tiuj estis liverataj, por traduko, de la Ministerio pri Gazetaro kaj Propagando).
​Mi transskribas la version en Esperanto de tiu parolado (inkluzive de kelkaj pecoj preterlasitaj en la supre indikita dokumenta filmo), kaj aldonas:
​- paĝon 1524 de la “Raccolta ufficiale delle leggi e decreti del Regno d’Italia” (Oficiala kolekto de la leĝoj kaj dekretoj de la Regno de Italio) 1940-2, kun la Reĝa dekreto de la 10-a de junio 1940, n. 566 (“Applicazione della legge di guerra nei territori dello Stato” – Apliko de la militleĝo en la teritorioj de la Ŝtato) kaj la Reĝa dekreto de la 11-a de junio 1940, n. 567 (“Dichiarazione dello stato di guerra di parte del territorio dello Stato” – Deklaro de la militstato de parto el la teritorio de la Ŝtato);
​- bildon de la unuaj du paĝoj de la originala teksto de la elsendo en Esperanto de la 10-a de junio 1940;
​- bildon de paĝoj 2 kaj 3 de la programbroŝuro (en Esperanto) de februaro 1939, kun ĉiuj elsendoj de la tiama “Imperia Centro EIAR” – Radio Roma, mondamplekse disvastigitaj.


Militantoj surtere, surmare kaj en la aero, Nigraj Ĉemizuloj de la Revolucio kaj de la Legioj! Viroj kaj virinoj de Italujo, de la Imperio kaj de la Regno de Albanio! Aŭskultu!
Horo signita de la destino batas en la ĉielo de nia Patrujo, la horo de la neŝanĝeblaj decidoj.
La militdeklaro estas jam transdonita al la Ambasadoroj de Granda Britujo kaj de Francujo.
Ni eniras sur la kampon kontraŭ la demokratioj plutokrataj kaj reakciaj de Okcidento, kiuj en ĉiuj tempoj malhelpis la iradon kaj ofte insidis la ekziston mem de la itala popolo.
Iuj jarkvinoj de la plej lasta historio povas resumiĝi per ĉi tiuj vortoj: frazoj, promesoj, minacoj, ĉantaĝoj kaj je la fino, kiel kronado de la konstruaĵo, la malnobla sieĝo de 52 Ŝtatoj.
Nia konscienco estas absolute trankvila. Kun vi la tuta mondo estas atestanto, ke Italujo de la Liktorjo faris ĉion, kio estis home ebla por eviti la ŝtormon, kiu skuas Eŭropon. Sed ĉio estis vana. Sufiĉis revidi la traktatojn por adapti ilin al la ŝanĝemaj postuloj de la vivo de la Nacioj kaj ne konsideri ilin netuŝeblaj por la eterneco; sufiĉis ne komenci la stultan politikon de la garantioj, kiu montriĝis precipe mortiga por tiuj, kiuj ilin akceptis. Sufiĉis ne malakcepti la proponojn, kiujn la Führer faris la 6.an de oktobro de la pasinta jaro, post la fino de la milito en Polujo.
Jam ĉio tio apartenas al la pasinteco. Se hodiaŭ ni estas pretaj por alfronti la riskojn kaj la oferojn de la milito, estas pro tio, ke la honoro, la interesoj, la estonteco fere tion trudas, ĉar granda popolo estas vere tia, se ĝi konsideras sanktaj siajn sindevigojn kaj se ĝi ne evitas la superajn provojn, kiuj determinas la iradon de la historio.
Ni enmanigas la armilojn por solvi, post la solvita problemo de niaj kontinentaj landlimoj, la problemon de niaj maraj landlimoj. Ni volas disrompi la katenojn je karaktero teritoria kaj militista, kiuj sufokas nin en nia maro, ĉar popolo de 45 milionoj da homoj ne estas vere libera se ĝi ne havas liberan vojon al la Oceano.
Ĉi tiu giganta batalo estas nur unu fazo kaj la logika disvolviĝo de nia Revolucio. Ĝi estas la lukto de la popoloj malriĉaj kaj kun multenombraj brakoj, kontraŭ la malsatigistoj, kiuj kruele tenas la monopolon de ĉiuj riĉaĵoj kaj de la tuta oro de la tero; ĝi estas la lukto de la popoloj fekundaj kaj junaj kontraŭ la popoloj malfekundiĝintaj kaj turniĝantaj al la pereo; ĝi estas la lukto inter du jarcentoj kaj du ideoj.
Nun, kiam la kuboj estas ĵetitaj kaj nia volo bruligis malantaŭ ni la ŝipojn, mi solene deklaras, ke Italujo ne intencas treni en la konflikton aliajn popolojn al si najbarajn per maro aŭ per tero.
Svislando, Jugoslavujo, Grekujo, Turkujo kaj Egiptujo bone notu ĉi tiujn miajn vortojn. Dependas de ili, nur de ili, ĉu tiuj vortoj estos rigore konfirmitaj.
Italoj, en memorinda kunveno, tiu de Berlino, mi diris, ke, laŭ la leĝoj de la faŝista moralo, kiam oni havas amikon oni iras kun li ĝis la fino. Tion ni faris kaj ni faros: kun Germanujo, kun ĝia popolo, kun ĝiaj venkantaj armitaj fortoj.
En ĉi tiu antaŭtago de okazaĵo je jarcenta graveco ni turnu nian penson al la Majesto de la Reĝo Imperiestro, kiu, kiel ĉiam, interpretis la animon de la Patrujo, kaj ni salutu voĉe la Führer, la Estron de granda Germanujo aliancano.
Italujo proletaria kaj faŝista estas trifoje staranta, forta, fiera kaj kompakta kiel neniam.
La signaldiro estas unu sola, kategoria kaj memdeviga por ĉiuj, ĝi jam transflugas kaj ardigas la korojn de la Alpoj ĝis la hinda Oceano: venki!
Kaj ni venkos por fine doni longan periodon de paco kun justeco al Italujo, al Eŭropo, al la mondo.
Itala popolo:
kuru al la armiloj kaj pruvu vian persistemon, vian kuraĝon, vian bravecon!”.

2 pensoj pri “Italio en la militon

    1. La 10-an de junio 1940, multegaj italoj erare opiniis (samkiel Mussolini), ke la milito daùros tre mallonge, post la fulmaj germanaj venkoj en Norvegio, Belgio kaj Francio. Ecx, estis ordonite al la italaj soldatoj cxe la franca landlimo ne ataki, sed atendi defensive. Nur la 24an de junio, kiam Hitler sciigis ke li baldaù starigos armisticon ku Francio, la italaj montosoldatoj atakis, interalie kun mizeraj rezultatoj (francoj estis pli alte, kaj havis fortikajxojn).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *