Homoj

Cavour

La 6-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1861) de la piemonta politikisto kaj entreprenisto Camillo Benso, grafo de Cavour, konata simple kiel grafo de Cavour aŭ eĉ nur Cavour (1810-1861)

it.wikipedia.org/wiki/Camillo_Benso,_conte_di_Cavour

eo.wikipedia.org/wiki/Camillo_Benso_di_Cavour

unu el la farintoj de la Unueco de Italio, Ministro kaj poste Ĉefministro de la Regno de Sardinio (Piemonto), unua Ĉefministro de la nova Regno de Italio, mortinta nemulte post ĝia proklamo (okazinta la 17-an de marto 1861).

Laŭ liberalaj ideoj en politiko kaj en ekonomio, malfavora jen al la klerikalismo de Papo Pio la 9-a jen al la ekstremismo de Mazzini kaj Garibaldi, Cavour estis lerta intertraktanto de aliancoj (aparte kun Francio de Napoleono la tria), tiel ke li estis kromnomita “la teksisto”.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri lia biografio; mi transskribas (en la itala kaj en la Esperanta versio de Ettore Fasce) eron el la libro “Cuore” (Koro) de Edmondo De Amicis (San Vito al Tagliamento, Paolet, 1936); kaj mi aldonas:

– la kovrilon de la eldono en Esperanto de libro Cuore (Koro);

– italan poŝtan folieton de 2011, en la serio “Protagonistoj de Unueco”

– italan poŝtmarkon de 2012 kun la monumento al Cavour en la honora korto de la roma centra sidejo de la Kortumo pri kontoj, kies kreo en 1862 estis vigle volita de la ŝtatisto;

– kuriozaĵon: kiam en 2011 mi estis promociita Sekcia Prezidanto de la Kortumo pri kontoj, cirkuladis ĉi tiu sprita desegnaĵo milde satira, akirita per prilaboro de foto de tiu monumento: la kapo de Cavour estis anstataŭigita per mia kapo, kaj estis aldonitaj du frazoj hipoteze eldiritaj de preterpasantoj, kies traduko tekstas jene: – “Kaj kiel li reagis al la nomumo?” “Ŝajne, grandioze”.


IL CONTE CAVOUR

29, mercoledì

 

È la descrizione del monumento al conte Cavour che tu devi fare. Puoi farla. Ma chi sia stato il conte Cavour non lo puoi capire per ora. Per ora sappi questo soltanto. egli fu per molti anni il primo ministro del Piemonte, è lui che mandò l’esercito piemontese in Crimea a rialzare con la vittoria della Cernaia la nostra gloria militare caduta con la sconfitta di Novara; è lui che fece calare dalle Alpi centocinquantamila Francesi a cacciar gli Austriaci dalla Lombardia, è lui che governò l’Italia nel periodo più solenne della nostra rivoluzione, che diede in quegli anni il più potente impulso alla santa impresa dell’unificazione della patria, lui con l’ingegno luminoso, con la costanza invincibile, con l’operosità più che umana. Molti generali passarono ore terribili sul campo di battaglia; ma egli ne passò di più terribili nel suo gabinetto quando l’enorme opera sua poteva rovinare di momento in momento come un fragile edifizio a un crollo di terremoto, ore, notti di lotta e d’angoscia passò, da uscirne con la ragione stravolta o con la morte nel cuore. E fu questo gigantesco e tempestoso lavoro che gli accorciò di vent’anni la vita. Eppure, divorato dalla febbre che lo doveva gettar nella fossa, egli lottava ancora disperatamente con la malattia, per far qualche cosa per il suo paese. – È strano, diceva con dolore dal suo letto di morte, – non so più leggere, non posso più leggere. – Mentre gli cavavan sangue e la febbre aumentava, pensava alla sua patria, diceva imperiosamente: – Guaritemi, la mia mente s’oscura, ho bisogno di tutte le mie facoltà per trattare dei gravi affari. – Quando era già ridotto agli estremi, e tutta la città s’agitava, e il Re stava al suo capezzale, egli diceva con affanno. – Ho molte cose da dirvi, Sire, molte cose da farvi vedere; ma son malato, non posso, non posso; – e si desolava. E sempre il suo pensiero febbrile rivolava allo Stato, alle nuove provincie italiane che s’erano unite a noi; alle tante cose che rimanevan da farsi. Quando lo prese il delirio. – Educate l’infanzia, – esclamava fra gli aneliti, – educate l’infanzia e la gioventù… governate con la libertà. – Il delirio cresceva, la morte gli era sopra, ed egli invocava con parole ardenti il generale Garibaldi, col quale aveva avuto dei dissensi, e Venezia e Roma che non erano ancor libere, aveva delle vaste visioni dell’avvenire d’Italia e d’Europa, sognava un’invasione straniera, domandava dove fossero i corpi dell’esercito e i generali, trepidava ancora per noi, per il suo popolo. Il suo grande dolore, capisci, non era di sentirsi mancare la vita, era di vedersi sfuggire la patria, che aveva ancora bisogno di lui, e per la quale aveva logorato in pochi anni le forze smisurate del suo miracoloso organismo. Morì col grido della battaglia nella gola, e la sua morte fu grande come la sua vita. Ora pensa un poco, Enrico, che cosa è il nostro lavoro, che pure ci pesa tanto, che cosa sono i nostri dolori, la nostra morte stessa, a confronto delle fatiche, degli affanni formidabili, delle agonie tremende di quegli uomini; a cui pesa un mondo sul cuore! Pensa a questo, figliuolo, quando passi davanti a quell’immagine di marmo, e dille: – Gloria! – in cuor tuo.

TUO PADRE

 

Edmondo De Amicis, Cuore

 

LA GRAFO DE CAVOUR.

la 29an, merkrede.

 

Vi devas fari priskribon de la monumento al Grafo de Cavour, ĉu ne? Vi povas fari ĝin, jes; sed, kiu estis la Grafo de Cavour, vi ankoraŭ ne povas kompreni. Vi nun sciu nur tion ĉi: dum multaj jaroj li estis Ĉefministro de Piemonto; estas li, kiu sendis la Piemontan armeon al Crimea por plialtigi, per la venko de Cernaia, nian militistan gloron, malaltiĝintan post la malvenko ĉe Novara; estas li, kiu venigis, el trans la Alpoj, centkvindekmil Francojn por forpuŝi la Aŭstrojn el Lombardio; estas li, kiu regis Italujon dum la plej solena periodo de nia revolucio, kiu dum tiuj jaroj donis plej potencan impulson al la sankta entrepreno de unuecigo de nia patrujo; li, per sia brila talento, per sia nesuperebla persisto, per sia pli ol homa agado. Multaj generaloj travivis terurajn horojn sur la batalkampo, sed li da pli teruraj travivis en sia kabineto, kiam lia grandega verko povis ruiniĝi de momento al alia, simile je malforta konstruaĵo pro skuo de tertremo; horojn kaj noktojn de longa sufereco li travivis, pro kiuj lia prudento povus difektiĝi aŭ la morto eniĝi lian koron. Kaj estis tiu ĉi giganta kaj maltrankvilega laborado, kiu mallongigis lian vivon je dudek jaroj. Tamen, konsumiĝinta pro la febro, kiu estis forprenonta lian vivon, ankoraŭ li luktadis senespere kontraŭ sia malsano por ion fari, profitan por sia lando. – Estas strange, – li diris kun doloro en sia mortlito, – mi ne plu kapablas, ne plu povas legi. – Dum oni eltiris el li sangon kaj la febro plialtiĝis, li pensis pri sia patrolando kaj diris vigle ordonece: – Resanigu min, mia menso malheliĝas, mi bezonas ĉiujn miajn kapablojn por pritrakti gravajn aferojn. – Kiam li estis jam atinginta sian vivekstremon kaj la tuta urbo malkvietiĝis, kaj la Reĝo apudestis ĉe lia lito, li diris en maltrankvilo: – Mi havas multon por diri al Via Reĝa Moŝto, multe da aferoj por vidigi al Vi, sed mi estas malsana, mi ne povas, ne povas; – kaj pro tio li suferis. Kaj lia febra penso ĉiam flugrapidis al la Ŝtato, al la novaj italaj provincoj, kuniĝintaj kun ni, al la multaj plenumotaj aferoj. Kiam la deliro ehkaptis lin:- Eduku la infanaron, – li ekkriis dum sia ĝemado, – eduku la infanaron kaj la junularon… regu liberece. – Kaj lia delirado pli intensiĝis, la morto ĉiam pli lin atencis kaj li per ardoplenaj vortoj alvokis la generalon Garibaldi – kun kiu okazis al li malkonsenti, — Venecion kaj Romon, kiuj ankoraŭ ne estis liberaj; li havis vastan vizion pri la estonto de Italujo kaj de Eŭropo; li sonĝis pri malamika invado, demandis kie estas la armekorpusoj kaj la generaloj, ankoraŭ li timis por ni, por sia popolo. Lia granda doloro – tion bone komprenu – ne estis pro tio, ke li sentis ke lia vivo estingiĝas, sed, ke lia patrujo mankas je li dum ĝi ankoraŭ lin bezonas, lia patrujo, por kiu li elkonsumis, dum malmultaj jaroj, la senmezurajn fortojn de sia escepta organismo. Li mortis kun la batalkrio engorĝe, kaj lia morto estis granda kiom lia vivo. Nun, iom pripensu, Henriko, kio estas nia laborado, kiu tamen estas al ni tiom peza, kio estas niaj doloroj, nia morto mem, kompare de la laciĝoj, de la egaj maltrankviloj, de la teruraj agonioj de tiuj ĉi homoj, sur kies koro pezas tuta lando! Pripensu tion ĉi, filo mia, kiam vi preterpasas antaŭ tiu marmora bildo, kaj diru al ĝi, en via koro: – Gloron!

VIA PATRO.

 

Edmondo De Amcis, Koro, trad. Ettore Fasce

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *