Eventoj

Unueco de Italio – Unità d’Italia 

La 17-a de marto estas la datreveno de la proklamo (en 1861) de la unueco de Italio: en tiu tago, ja, estis promulgita la leĝo n.1 de la Regno de Italio (kiu reproduktis la leĝon n. 4671 de la Regno de Sardinio), konsistanta el nur unu artikolo, treege sinteza:
Reĝo Viktoro Emanuelo la dua alprenas por si kaj por siaj Posteuloj la titolon Reĝo de Italio.
La nova Regno naskiĝis kun origina malperfektaĵo, ĉar ĝia suvereno restis Viktoro Emanuelo “la dua”, en kontinueco kun la Regno de Sardinio, anstataŭ fariĝi, kiel Reĝo de Italio, Viktoro Emanuelo “la unua”: tio evidentigis, ke, anstataŭ kundividita nacia unueciĝo, estis okazinta plivastiĝo de la Regno de Sardinio, kiu estis aneksinta la aliajn landopartojn. Tio pezas eĉ hodiaŭ, ĉar post pli ol 150 jaroj la nacia unueco estas tute ne realigita en la spiritoj de la civitanoj.
Koncerne la ligon kun Esperanto, granda trikolora afiŝo (cm 70×100), kun teksto en la itala kaj en Esperanto, estis realigita en 2011 por Ekspozicio ĉe la Nacia Biblioteko de Esperanto (Ŝtata Arkivo de Massa), okaze de la 150-a datreveno de la prokamo de la unueco de Italio.
Pro la dimensioj de la afiŝo, mi ne povas aldoni ĝian bildon en iu formo, kiu ebligu la ĝuon de la detaloj pere de pligrandigoj kaj malgrandigoj, ĉar tiu bildo en pdf pezas pli ol 8 Mega; mi aldonas maldetalan bildon en jpg, kiu havigas nur palan ideon pri la beleco de ĉi tiu realigaĵo de Alessandro Simonini.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *