Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj · Homoj

Giuseppe Peano

La 20-an de aprilo 1932 (sed en la nekrologo markita per la siglo B.M., tio estas Bruno Migliorini, en “L’Esperanto” 1932-8/9, p.2, oni parolas pri la 19-a de aprilo) mortis en Torino la piemonta matematikisto kaj lingvisto Giuseppe Peano (1858-1932) it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Peano

eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Peano

fama, krom pro pluraj fundamentaj intuicioj kaj pruvoj en la kampoj de matematiko kaj de logiko (vektora kalkulo, diferencaj ekvacioj, naturaj nombroj, koncepto pri kurbo, matematika simbolismo), pro la klopodo krei universalan lingvon por sciencaj interŝanĝoj, bazitan sur simpligita latino kaj pro tio nomita “latino sine flexione” (latino sen fleksio)

it.wikipedia.org/wiki/Latino_sine_flexione

eo.wikipedia.org/wiki/Latino_sen_fleksio

​tio estas, sur latino senigita je deklinacioj kaj konjugacioj, kun la terminoj devenigitaj el la ablativo kaj kun verboj en infinito.

​Malgraŭ la evidentaj limoj de tia “lingvo” reduktita al la esencaĵo (ligita al la latina kultura mondo, kaj nekapabla esprimi nuancojn de penso), en ĝi Peano verkis librojn, publikigis revuojn, okazigis universitatajn lekciojn; kaj, ŝanĝinte la nomon de la lingvo al “interlingua”, transformis la antaŭan “Akademi Internasional de Lingu Universal” al “Academia pro Interlingua”, al kiu rajtis aliĝi ĉiu ajn interesito je la trovo de solvo por la problemo de internacia lingvo.

Ĉar ĉiu rajtis pluteni siajn lingvajn preferojn, kaj unuamomente la Akademio oficiale ne alprenis starpunkton, al ĝi aliĝis ankaŭ multaj esperantistoj, eble en la espero alvojigi la elekton al Esperanto; mi aldonas, ekzemple, karton senditan en 1928 de Peano al la tiam dudeknaŭjara Luigi Minnaja.

Mi ankaŭ aldonas la paĝojn 185 kaj 186 de “L’Esperanto” 1921-11, kun letero de prof. Peano.

​Nuntempe, “latino sine flexione” estas mortinta lingvo; sed, paradokse, pretervivas ĝiaj bazaj konceptoj, tio estas, la ekstrema simpligo kaj la alkroĉiĝo al unu sola kulturo (hodiaŭ tiu angla, samkiel iam tiu latina), artifike prezentata kiel internacia.

.

 

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *