Homoj

Charles Darwin

La 19-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1882) de la brita biologo kaj natursciencisto Charles Robert Darwin (1809-1882)

it.wikipedia.org/wiki/Charles_Darwin

eo.wikipedia.org/wiki/Charles_Darwin

​famkonata ĉar li formulis en 1859 (en la libro “On the Origin of Species by Means of Natural Selection, or the Preservation of Favoured Races in the Struggle for Life), konata per la pli simpla titolo On the Origin of Species – La origino de la specioj), la teorion de la evoluo de la animalaj kaj vegetalaj specioj, kiuj, devenante de ununura komuna prapatro, diferenciĝis pro natura selektado, luktante por la pluvivo kaj adaptiĝante al la medio.

​Ĉi tiu teorio estis rigardata (kaj salutata kun entuziasmo en la kontraŭreligiaj medioj) kiel en absoluta kontrasto kun la kristana koncepto pri kreinta Dio kaj pri universo havanta celon.

​Verdire, la aferoj ne estas ĝuste tiaj. Darwin, pli ol ateisto, estis agnostikulo, en la senco, ke laŭ li iu supernatura interveno ĉe la origino de la vivo ne estas nepre necesa, sed ankaŭ ne estas ekskludebla; pli ĝenerale, dum sia tuta vivo li restis homo kiu faris al si demandojn, pli ol homo kiu trovis definitivajn respondojn.

La versio en Esperanto, tradukita de Klivo Lendon kaj publikigita en 2009, estas farita laŭ la unua eldono de 1859, anstataŭ laŭ la dua reviziita kaj korektita; nu, se oni komparas la du versiojn, oni ekvidas iun esencan diferencon, la enkondukon en la duan de la vorto “Kreinto”:

Unua eldono (trad. Lendon): Estas grandiozeco en ĉi tiu perspektivo de la vivo, kun ĝiaj pluraj povoj, kiu originale enspiriĝis en kelkajn formojn aŭ unu; kaj en tio, ke dum ĉi tiu planedo estis orbitanta laŭ la fiksa leĝo de gravito, de tre simpla komenco, senfinaj formoj, plej belaj kaj plej mirigaj, evoluis, kaj estas evoluantaj.

Dua eldono (mia traduko): En la vivo, kun ĝiaj pluraj fortoj, originale stampitaj de la Kreinto en malmultajn formojn aŭ en nur unu formon, estas io grandioza; kaj dum nia planedo daŭrigis orbiti laŭ la fiksa leĝo de gravito, de simpla komenco, sennombraj formoj, belegaj kaj mirindaj, evoluis kaj daŭre evoluas.

​Oni aldonu, krome, ke la plej ĵusa katolika teologio ne (plu) estas en absoluta kontrasto kun la darvinaj teorioj, kiuj ekzemple povas trovi harmonian lokiĝon ene de la penso de Teilhard de Chardin:

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_10.htm#4

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_11.htm#4 ).

​Mi aldonas:

– la bildon de la kovrilo de la eldono en Esperanto de la libro “On the Origin of Species” (La origino de la specioj), aĉetebla ĉe feilibri@esperanto.it kaj deŝutebla ĉe www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/origino/

– la poŝtmarkon eldonitan de la Itala Poŝto en 2009, okaze de la ducenta dateeveno de la naskiĝo, kun la koncerna speciala stampo;

– la paĝojn 25 kaj 26 de “Esperanto de UEA” 1917-3, kun mencio pri la “batalo pro l’ vivo” de Darwin.

 

 

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *