Homoj

Enrico Caruso

La 25-an de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1873) de la napola tenoro Enrico Caruso (1873-1921)

it.wikipedia.org/wiki/Enrico_Caruso

eo.wikipedia.org/wiki/Enrico_Caruso

aktiva precipe en Ameriko (Nov-Jorko, Nov-Orleano), post kiam en 1901 liaj samcivitanoj (neniu profeto estas honorata en sia patrolando!) fajfe malaprobis ĉe la Teatro San Carlo de Napolo lian plenumon de “La eliksiro de amo”.

Caruso neniam plu kantis en Napolo, sed en Nov-Jorko (kie li ricevadis altegajn pagojn ĉe “Metropolitan”), li kantadis senpage por la italaj migrintoj.

Li estis la unua kantisto kiu registris (en 1902) fonografajn diskojn, dum la aliaj snobe malatentis la “novan teknologion” (nenio nova sub la suno!). Ĉar, tiuepoke, la maskimuma daŭro de registraĵo estis 4 minutoj kaj duono, multaj pecoj devis esti mallongigitaj Caruso estis la unua artisto en la historio kiu vendis pli ol unu milionon da diskoj, per la ario “Vesti la giubba” (Surmetu la jakon) el “I Pagliacci” (La Klaŭnoj) de Leoncavallo

Preskaŭ antaŭsento, ĉar li havis ja tre turmentitan aman vivon.

En 1909 li registris aron da dudek du napolaj kanzonoj, kiu entenis ankaŭ Core ‘ngrato (Sendanka koro, laŭ vortoj de Riccardo Cordiferro kaj muziko de Salvatore Cardillo),

inspiritan al liaj travivaĵoj (post multaj jaroj da kuna vivo, lia kunulino estis forlasinta lin favore al la ŝoforo).

Operaciita ĉe la voĉaj kordoj, li daŭrigis kanti, sed la 11-an de decembro 1920, dum la unua akto de prezento ĉe Metropolitan, li havis fortan sangellason ĉe la gorĝo. La Kristnaskan tagon oni diagnozis al li infektan pleŭriton; operaciita la 30-an de decembro ĉe la maldekstra pulmo, li trapasis sian konvaleskon en Italio, en Sorrento; transportita al Napolo, tie li mortis la 2-an de aŭgusto 1921, je la aĝo de 48 jaroj.

Al la lastaj vivotagoj de la granda tenoro inspiriĝis Lucio Dalla por sia kanzono “Caruso”.

Li estas sepultita en Napolo, en la tombejo de Santa Maria del Pianto (Sankta Maria de la Ploro), je kelkaj metroj de la tombo de Antonio de Curtis (Totò).

Mi aldonas:

– la bildon de Teatro “San Carlo” de Napolo;

– la paĝon 323 de “La Revuo” VIII (1913-1914), kiu parolas admire pri Caruso;

– la kanzonon “Core ‘ngrato” (Sendanka koro), en la napola kaj en la Esperanta traduko de Gaudenzio Pisoni kaj Enrico Mingo;

– la frontpaĝon de la partituro de la kanzono “Caruso” de Lucio Dalla;

– la tekston de la kanzono “Caruso”, en la itala kaj en la Esperanta versio de Renato Corsetti kaj Giuseppe Castelli.


CORE ‘NGRATO
Parole di Riccardo Cordiferro, musica di Salvatore Cardillo

Catarì, Catarì
pecché mme ddice sti pparole amare?!
Pecché mme parle e ‘o core mme turmiente Catarì?!
Nun te scurdá ca t’aggio dato ‘o core, Catarì
nun te scurdá .
Catarì
Catarì, che vène a dicere
stu pparlà ca mme dà spáseme?
Tu nun ce pienze a stu dulore mio?!
Tu nun ce pienze, tu nun te ne cure.

Core, core ‘ngrato
t’hê pigliato ‘a vita mia!
Tutto è passato
e nun ce pienze cchiù.

Catarì, Catarì
tu nun ‘o ssaje ca fino e ‘int’a na chiesa
io so’ trasuto e aggiu pregato a Dio, Catarì.
E ll’aggio ditto pure a ‘o cunfessore: “Io sto a murì
pe’ chella llà.
Sto a suffrì,
sto a suffrì nun se pò credere
sto a suffrì tutte li strazie”.
E ‘o cunfessore, ch’è perzona santa,
mm’ha ditto: “Figliu mio làssala stà, làssala stà!”.

Core, core ‘ngrato
t’hê pigliato ‘a vita mia!
Tutto è passato
e nun ce pienze cchiù.

SENDANKA KORO

Teksto de Riccardo Cordiferro, muziko de Salvatore Cardillo
trad. Gaudenzio Pisoni – Enrico Mingo
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#SENDANKA%20KORO

I

Katarin’ , Katarin’,
ĉu prave alparolas vi amare?
Ĉu prave koron mian vi turmentas, Katarin’?
Memoru do
pri mia kor’ donita, Katarin’, memoru do!

Katarin’ ,
Katarin’, pro kio diras vi
tiajn vortojn spasmigante min?
Vi ne pripensas ja doloron mian,
vi ne pripensas plu, kruelsenzorga!

Refreno

Koro, kor’ sendanka,
vi forprenis vivon mian:
krom amo manka,
nenio restas plu !

II

Katarin’, Katarin’,
en kor’ vundite, sen esper’ pregejon
eniris mi, kaj Dion petegante,
Katarin’,
plorante mi,
al bona pastro diris, ke pro vi
suferas mi,
Katarin’,
turmentegojn plej akrajn de l’ kor’,
plej dolore torturantaj min!
Kaj la piulo, saĝa kaj bonkora,
prave admonis min: “Nepre forgesu!”

CARUSO
Lucio Dalla

Qui dove il mare luccica
e tira forte il vento
su una vecchia terrazza
davanti al Golfo di Surriento
un uomo abbraccia una ragazza
dopo che aveva pianto
poi si schiarisce la voce
e ricomincia il canto

Te voglio bene assaje
ma tanto tanto bene sai
è una catena ormai
che scioglie il sangue dint’ ‘e ‘vvene sai

Vide le luci in mezzo al mare
pensò alle notti là in America
ma erano solo le lampare
nella bianca scia di un’elica.
Sentì il dolore nella musica
si alzò dal pianoforte
ma quando vide la luna uscire da una nuvola
gli sembrò più dolce anche la morte.
Guardò negli occhi la ragazza
quelli occhi verdi come il mare
poi all’improvviso uscì una lacrima
e lui credette di affogare.

Te voglio bene assaje
ma tanto tanto bene sai
è una catena ormai
che scioglie il sangue dint’ ‘e ‘vvene sai

Potenza della lirica
dove ogni dramma è un falso
che con un po’ di trucco e con la mimica
puoi diventare un altro
ma due occhi che ti guardano
così vicini e veri
ti fan scordare le parole
confondono i pensieri.
Così diventa tutto piccolo
anche le notti là in America
ti volti e vedi la tua vita
come la scia di un’elica.
Ma sì, è la vita che finisce
ma lui non ci pensò poi tanto
anzi si sentiva già felice
e ricominciò il suo canto.

Te voglio bene assaje
ma tanto tanto bene sai
è una catena ormai
che scioglie il sangue dint’ ‘e ‘vvene sai

CARUSO
Lucio Dalla, trad. Renato Corsetti – Giuseppe Castelli

Ĉi tie la maro brilas
kaj forte blovas vento
sur malnova balkono
antaŭ la golfo de Surjento
li brakumas inon ĉe la zono
post la longa ploro
poste li provas sian voĉon
kaj ekkantas kun fervoro

Mi amas vin multe plu
vin multe multe amas, nu
la amo estas ĉeno nun
igas la sangon likva en la vejna flu’ kaj.

Li vidis lumojn tra la maro
pensis pri noktoj en Ameriko
sed temis pri fiŝista lamparo
en la blanka strio postboata.
Sentis li doloron en muziko
leviĝis li sen vorto
sed kiam li vidis la lunon eliri el nubo
pli dolĉa ŝajnis eĉ la morto.
Li rigardis enokule la knabinon
tiuj okuloj verdaj kiel la maro
sed abrupte eliris larmo
li sentis sin en dron-amaro.

Mi amas vin multe plu
vin multe multe amas, nu
la amo estas ĉeno nun
igas la sangon likva en la vejna flu’ kaj.

Ho povo de opero
kie ĉiu dramo estas trompo
kaj per ioma ŝminko kaj per movoj
vi povas iĝi alia homo
sed du rigardantaj okuloj
proksimaj kaj veraj
igas vin mismemori la vortojn
viajn pensojn mizeraj
Tiel ĉio iĝas eta
ankaŭ la noktoj en Ameriko
jen vi reen vidas vian vivon
kiel postboatan sulkon
Se pri la vivo sufiĉas
li ne pripensis grandan kvanton
li sentis, ke li jam feliĉas
kaj rekomencis sian kanton.

Mi amas vin multe plu
vin multe multe amas, nu
la amo estas ĉeno nun
igas la sangon likva en la vejna flu’ kaj.

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *