Homoj

Averroè

La 14-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1126, en Hispanio regata de araboj) de la berbera filozofo, medicinisto, matematikisto kaj juristo Abū al-Walīd Muḥammad ibn Aḥmad Ibn Rušd, konata en Okcidento kiel Averroè, Averroes, Averroìs, Averoìs, en Esperanto Averoeso, Averroe, Averoeo (1126-1198).

eo.wikipedia.org/wiki/Ibn_Ru%C5%9Dd

Averoeso estis ankaŭ originala pensulo, sed li estas fama precipe ĉar li konigis en Okcidento la grekan filozofion, aparte per “Komento al Aristotelo”, danke al sia perfekta kono de la maknovgreka, kies memoro estis perdiĝinta en Eŭropo: kvankam la afero estas malmulte konata, aŭ eĉ intence ignorata, en la historio de Eŭropo estis momento, en kiu, el diversaj vidpunktoj, la araba kulturo estis pli progresinta ol tiu okcidenta.

Averoeso estis kontestita de Sankta Tomaso de Akvino, kiu verkis kontraŭ li kaj liaj sekvantoj la traktaton “De unitate intellectus contra Averroistas” (Pri la unueco de la intelekto kontraŭ averoistoj); sed, kun granda intelekta sendependeco, Dante lokas lin en Limbo (Infero 4, 144) kune kun aliaj “spiriti magni” (grandaj spiritoj), precizigante, ke ili ne pekis, sed troviĝas en Limbo nur ĉar ne baptitaj:

Averoìs, che ‘l gran comento feo.

Averoes’, la granda komentisto

(trad. Giovanni Peterlongo)

Averroe, glora pro l’ Komento-kreo.

(trad. Kálmán Kalocsay)

la granda komentist’ Averoeo.

(trad. Enrico Dondi)

Rafaelo portretis Averoeson en la “Skolo de Ateno” en Vatikano.

°°°

Bildo: hispana poŝtmarko

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *