Lokoj · Objektoj

Palazzo Massimo

Estas palaco, en Romo, “Palazzo Massimo alle Colonne” (Palaco Massimo ĉe la Kolonoj), kiu estas malfermata al la publiko unufoje en la jaro, la 16-an de marto, memore pri “miraklo” plenumita la 16-an de marto 1583 de Sankta Filipo Neri (1515-1595),

eo.wikipedia.org/wiki/Filipo_Neri

kiu, laŭ la tradicio, revokis mallonge al la vivo la dekkvarjaran Paolo Massimo, mortintan post du monatoj da febro.

La ĉambro de la knabo estis poste transformita al la nuna Kapelo.

Palaco Massimo (dirita “ĉe la Kolonoj” pro la grandaj kolonoj ĉe la enirejo) estas la cefverko de Baldassarre Peruzzi (1481-1536);

eo.wikipedia.org/wiki/Baldassare_Peruzzi

konstruita inter 1532 kaj 1536 (laŭlonge de la papa vojo de Kvirinalo al Vatikano) sur la ruinoj de la domoj de la princa familio Massimo, detruitraj de la Landskneĥtoj dum la Disrabado de Romo de 1527, ĝi havas karakterizan kurban fasadon, ĉar ĝi sekvas la ŝtuparegojn de la antaŭa Odeono (teatro por muzikaj disaŭdigoj) de Domiciano.

Mi aldonas:

– Palacon Massimo en gravuraĵo de 1754 de Giuseppe Vasi;

-p. 18 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de marto 1940 de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma, elsendoj al eksterlando); la 16-an de marto1940 estis elsendita: “La miraklo ĉe familio Massimo: rememorigo pri reviviĝo de junulo, okazinta en la hejma kapelo, en ĉeesto de Sankta Filipo Neri, en 1583”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *