Homoj

Tullio De Mauro

La 5-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 2017) de la itala lingvisto, vortaristo, universitata profesoro pri ĝenerala lingvistiko kaj eseisto Tullio De Mauro (1932-2017), Ministro pri Publika Instruado en 2000-2001.

eo.wikipedia.org/wiki/Tullio_De_Mauro

Inter liaj multnombraj publikaĵoj, aparte gravaj la “Storia linguistica dell’Italia unita” (Lingva historio de unuiĝinta Italio) kaj tre ampleksa “Dizionario della lingua italiana” (Vortaro de la itala lingvo).

En kelkaj verkoj, li eldiris pozitivan juĝon pri Esperanto, ankaŭ pri ĝia eventuala utiligo en la eŭropaj institucioj; li redaktis la antaŭparolon al la nova eldono de la “Manuale di Esperanto” (Manlibro pri Esperanto) de Bruno Migliorini; la 9-an de decembro 2005 li plenumis en Romo en Kapitolo la festparoladon dum la ceremonio de celebrado de la unuajarcenta datreveno de la Roma esperantista Grupo; li estis referanto de magistrraj disertacioj pri Esperanto.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas:

– p. 4 de la katalogo de la libroj vendataj de la Itala Esperanto-Federacio, kun la indiko de la “Manuale di Esperanto” de Bruno Migliorini, kun antaŭparolo de Tullio De Mauro;

– la inviton por la ceremonio de la 9-a de decembro 2005.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *