Luoghi

Tivoli

Trascrivo, con traduzione in italiano, parte di un articolo mandato in onda il 13 aprile 1996 dalla Radiotelevisione Italiana-RAI (Radio Roma), nel quadro delle tramissioni per l’estero in Esperanto.

Allego un francobollo italiano de 1982, con Villa d’Este a Tivoli.


(Segue traduzione in italiano)

 

RAI INTERNATIONAL, Radio Roma, Esperanto, 13.4.1996

 

VILAOJ EN TIVOLI

Vilao d’Este estas mirinda kaj genia ĉefverko de la lasta Renesanco. Ĝi troviĝas en Tivoli, somera restadejo je ĉirkaŭ tridek kilometroj de Romo, tre ŝatata, ekde la antikveco, de Imperiestroj, poetoj kaj nobelaj familioj.

La vilao estis konstruita, ĉirkaŭ la jaro 1550, de Kardinalo Hipolito d’Este el Feraro. La granda famo de la vilao estas ligita al la eksterordinara beleco de ĝia parko, kiu malsupreniĝas deklive, riĉa je fontanoj (el kiuj kelkaj kun monumenta karaktero), sennombraj akvofaloj, malgrandaj kaj grandaj. La akvoludoj dronas en riĉega vegetaĵo kaj plurjarcentaj cipresoj, trans kiuj malfermiĝas la panoramo de Romo.

Skulptistoj, dekoraciistoj, akvospertuloj naskis la fontanojn, kiuj scenografie enkadriĝas en la arkitektura tutaĵo de la ĝardeno. Oni malsupreniras al la parko per majesta ŝtuparego kun duobla ramplo, kiu kondukas al la aleo de la Cent Fontanoj, je kies ekstremaĵo estas la Ovoforma Fontano, la plej bela en la parko. La ĝardeno fermiĝas per la Rondaĵo de Cipresoj, imponaj arboj kiuj, laŭdire, estas la plej altaj en Italio.

En Tivoli estas ankaŭ la Gregora Vilao. Per sia mirinda parko ĝi apudas la riveron Aniene, kiu tie falas per salto de 111 metroj, estigante famkonatajn akvofalojn. La parko, belega pro multenombraj grotoj, sugestiaj vojetoj, tuneloj kaj riĉegaj akvokreskaĵoj, ŝuldas sian nuntepan aranĝon al la decido de Papo Gregoro la deksesa, eviti la ripetiĝon de timigaj inundoj de la urbo.

 

°°°°°

 

(Traduzione)

 

VILLE A TIVOLI

Villa d’Este è un meraviglioso e geniale capolavoro del tardo Rinascimento. Si trova a Tivoli, residenza estiva a circa 30 chilometri da Roma, molto amata, fin dall’antichità, da Imperatori, poeti e nobili famiglie.

La villa fu costruita, intorno al 1550, dal Cardinale Ippolito d’Este di Ferrara. La grande fama della villa è legata alla straordinaria bellezza del suo parco, che scende in pendio, ricco di fontane (alcune delle quali a carattere monumentale), innumerevoli cascate, piccole e grandi. I giochi d’acqua sono immersi in una ricca vegetazione e cipressi secolari, al di là dei quali si apre il panorama di Roma.

Scultori, decoratori, esperti di idraulica hanno creato le fontane, che si inquadrano scenograficamente nell’insieme architettonico del giardino. Si scende al parco mediante una maestosa scalinata a doppia rampa, che conduce al viale delle CentoFontane, al cui estremo c’è la Fontana dell’Ovato, la più bella del parco. Il giardino si chiude con la Rotonda dei Cipressi, alberi imponenti che, a quanto si dice, sono i più alti d’Italia.

A Tivoli c’è anche la Villa Gregoriana. Con il suo meraviglioso parco è vicina al fiume Aniene, che lì cade con un salto di 111 metri, creando famose cascate. Il parco, bellissimo per numerose grotte, suggestivi sentieri, gallerie e ricchissima vegetazione acquatica, deve il suo attuale allestimento alla decisione di Papa Gregorio XVI di evitare il ripetersi di temibili inondazioni della città.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *