Homoj

Ludwig Uhland

La 26-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1787) de la germana poeto kaj politikisto Ludwig Uhland (1787-1862)
eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland
unu el la plej grandaj reprezentantoj de Romantikismo, fama precipe pro du poeziaĵoj (ambaŭ tradukitaj al Esperanto):
– “Frühlingsglaube” (Printempa fido), muzikigita de Franz Schubert;
– “Ich hatt’ einen Kameraden” (Mi havis kamaradon), konata ankaŭ kiel “Der gute Kamarad” (La bona kamarado), muzikigita de Friedrich Silcher.
Mi jam parolis pri li antaŭ unu jaro, la 26-an de aprilo 2018.

Ludwig Uhland


Hodiaŭ mi transskribas (en la germana, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) la poeziaĵon “Frühlingsglaube” (Fede nella primavera – Printempa fido).
Mi aldonas la germanan poŝtmarkon de 1948, eldonitan en la franca zono Württemberg, kun portreto de Ludwig Uhland.


FRÜHLINGSGLAUBE

Die linden Lüfte sind erwacht,
sie säuseln und weben Tag und Nacht,
sie schaffen an allen Enden.
O frischer Duft, o neuer Klang!
Nun, armes Herze, sei nicht bang!
Nun muß sich alles, alles wenden.

Die Welt wird schöner mit jedem Tag,
Man weiß nicht, was noch werden mag,
das Blühen will nicht enden.
Es blüht das fernste, tiefste Tal:
nun, armes Herz, vergiß der Qual!
Nun muß sich alles, alles wenden.
Ludwig Uhland
°°°°°
FEDE NELLA PRIMAVERA

Le dolci brezze si sono risvegliate,
sussurrano e tessono giorno e notte,
creano dappertutto.
O fresca fragranza, o nuovo suono!
Ora, povero cuore, non essere turbato!
Ora tutto, tutto deve cambiare.

Il mondo diventa più bello ogni giorno,
e non si sa cosa diventerà,
la fioritura non accenna a finire.
Fiorisce la valle più lontana, più profonda:
ora, povero cuore, dimentica il tormento!
Ora tutto, tutto deve cambiare.

Ludwig Uhland, trad. Antonio De Salvo
°°°°°
PRINTEMPA FIDO

Vekiĝis softe la aer’.
Ĝi flirtas, teksagas sur la ter’
kaj kreas verdon nun sen fino.
Ho, freŝodor’, sonad’ sen lim’.
Nun estu – koro – do sen tim’.
Turniĝi devos la destino.

Pli belas la mond’ post ĉiu tag’.
Ne estas limo de l’ imag’.
Floradas nun sen fino.
Floradas eĉ en fora val’.
Forgesu – kor’ – pri via gal’.
Turniĝi devos la destino.

Ludwig Uhland, trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser)
(Sennaciulo 2016-5/6, majo-junio 2016, kov.2)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *