Homoj

Ernesto Tagliaferri

La 18-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1889) de la itala (napola) muzikisto Ernesto Tagliaferri
it.wikipedia.org/wiki/Ernesto_Tagliaferri
​(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
aŭtoro de la muziko de kelkaj el la plej belaj napolaj kanzonj, el kiuj kvar estis tradukitaj al Esperanto: “Piscatore ‘e Pusilleco” (Fiŝkaptisto el Pozilipo), “Passione” (Pasio), “Napule canta” (Napolo kantas) kaj “Mandulinata a Napule” (Mandolinludado en Napoli, aŭ Napola mandolinado).
​Hodiaŭ m transskribas “Mandulinata a Napule”, en napola dialekto kaj en du Esperantaj versioj, respektive de Enrico Mingo (el “L’Esperanto” 2001-1, p. 16) kaj de Nicolino Rossi (el la retpaĝo de Pierluigi Cinquantini kun multaj tradukitaj kanzonoj:
www.cinquantini.it/esperant/kantaro.html ).
Kuriozaĵo: nek Enrico Mingo, nek Nicolino Rossi, naskiĝis en Napolo: la unua naskiĝis en Catania (Katano, Sicilio), kaj la dua eĉ eksterlande (!!), en la Respubliko San Marino.
​Ĉe-okaze, mi atentigas iun volontemulon pri la oportuno kompletigi la Vikipediajn paĝojn en la itala kaj en Esperanto (vere mizerajn) dediĉitajn al muziko en Esperanto:
it.wikipedia.org/wiki/Categoria:Musica_in_esperanto
eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Esperanto-muziko
​Mi aldonas malnovan bildkarton de Napolo, de la tempo kiam Vezuvo ankoraŭ eligis fumon.


MANDULINATA A NAPULE
(Parole di Ernesto Murolo – musica di Ernesto Tagliaferri)

Sera d’está! Pusilleco lucente
canta canzone e addora d’erba ‘e mare…
Voglio ‘e pparole cchiù d’ammore ardente,
voglio ‘e pparole cchiù gentile e care
pe’ dí “te voglio bene” a chi mme sente.

Ma d’’e pparole cchiù carnale e doce,
ne sceglio sulo tre: “Te voglio bene…”
Bella, ‘int’’o core tujo sacc’io chi tiene…
chi sta int’’o core mio saje pure tu…

P’’o mare ‘e Napule
quant’armunia!
Saglie ‘ncielo e, ‘ncielo, sentono,
tutt’’e stelle, ‘a voce mia:
voce, ca tènnera,
st’ammore fa.

II

Notte d’está! Se só’ addurmute ‘e ccase…
e ‘o cielo, a mare, nu scenario ha stiso!
Staje ‘mbracci’a me, ‘nnucente só’ sti vase…
Bella, stanotte, te só’ frato e sposo…
Stanotte, Ammore e Dio, sóngo una cosa…

Canta: e da ‘o suonno Napule se sceta…
ridono ‘e vvocche ca se só’ vasate…
tutt’’e suspire ‘e tutt’’e ‘nnammurate,
suspirano, stanotte, attuorno a te…

P’’o mare ‘e Napule
……………………………

MANDOLINLUDADO EN NAPOLI
Vortoj de Ernesto Murolo – muziko de Ernesto Tagliaferri
trad. Enrico Mingo

Milda vespero! Luma Pozilipo
kantas kanzonojn je odor’ maralga…
Streĉe serĉante plej amindajn vortojn,
la plej karesajn kaj pasiajn frazojn
elpensos mi por vi, trezoro mia.
Sed el la plej afablaj koresprimoj
elektos mi nur tri: “Mi vin adoras…” .
Kara, vivigas vin animo mia
kaj koro mia vivas nur pro vi…

Refreno
Tra vi, Napola mar’,
nur harmonio
suprenflugas al la steloj
aŭskultantaj kanton mian,
voĉon teneran pro am’ al vi.

II
Nokto somera! Endormiĝis domoj…
kaj super mar’ aperas jam stelaro!
Kunpremas vi kaj kisas min senpeke…
Ĉi-nokte, kara, ni kunestas frate,
ĉi-nokte Amo mem egalas Dion.
Kantu: kaj jam Napolo revekiĝas,
ridas jam buŝoj post pasiaj kisoj…:
ĉiuj sentemaj, suspirantaj koroj
ampulsas tutan nokton ĉirkaŭ vi.

Refreno
Tra vi, Napola mar’,
nur harmonio
suprenflugas al la steloj
aŭskultantaj kanton mian,
voĉon teneran pro am’ al vi.

NAPOLA MANDOLINADO
(Mandulinata ‘e Napule)
Vortoj de Ernesto Murolo – muziko de Ernesto Tagliaferri
trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#NAPOLA%20MANDOLINADO

1
Nokto somera! Pozilip’ lumbrilas,
kantas kanzon’, odoras herboj maraj…
Vortojn plej amoardajn mi sopiras,
volas, ke vortoj estu la plej karaj,
por diri: “vin mi amas”…. se vi miras.
Sed el la vortoj plej pasie dolĉaj,
elektas mi nur tri: “amo min ĉenas”…
Virin’, en koro via vi min tenas,
en mia kor’ ja loĝas sole vi….

refreno: Tra l’ mar’ Napola
kant’ harmonia!
Flugas alten, alĉiele
aŭdas steloj voĉon mian
voĉon pasian
amanta vin….

2
Nokta somer’! la dormo jam endomas…
ĉiel’, surmare, strason sian sternas…
Restu ĉi-brake, kise nin ni amas…
Bela, ĉi-nokte, vir’ kaj frat’ alternas,
ĉi-nokte am’ kaj Dio tute samas…
Kantu: el dormo vekas sin Napolo,
ridas la buŝoj, kiuj kisoplenas…
ĉiuj suspiroj de l’ amantoj svenas
suspiras ili, nokte, ĉirkaŭ vi….

Unu penso pri “Ernesto Tagliaferri

  1. Che meraviglia Antonio….. mi riferisco alla versione CARRERAS ! Questo è un canto che va sussurrato alla Murolo maniera, oppure interpretato da una morbida voce tenorile: le mezze misure vanno escluse !

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *