Personaggi

Giovanni Guareschi

Il primo maggio ricorre la nascita (nel 1908) del giornalista, scrittore ed umorista italiano (emiliano) Giovannino Oliviero Giuseppe Guareschi (1908-1968)
it.wikipedia.org/wiki/Giovannino_Guareschi
eo.wikipedia.org/wiki/Giovannino_Guareschi
​conosciuto semplicemente come Giovanni Guareschi, probabilmente lo scrittore italiano moderno più tradotto nel mondo, creatore del popolare personaggio Don Camillo e del suo “avversario” comunista Peppone, rispettivamente Parroco e Sindaco di un paese della provincia di Parma (Emilia, Italia settentrionale), che si contendono le anime e i cuori degli abitanti, con scontri vivaci che si concludono però sempre con una reciproca comprensione.
​Spirito libero ed anticonformista, Guareschi riuscì paradossalmente ad attirarsi varie disgrazie: dopo essere stato denunciato durante il Fascismo per aver offeso Mussolini, ed aver passato due anni in campi di concentramento nazisti, nella successiva epoca repubblicana fu considerato neofascista (mentre era, piuttosto, monarchico); dopo aver contribuito fortemente con articoli e vignette alla vittoria del partito democristiano nelle elezioni del 1948, finì ingiustamente in galera per un articolo ritenuto diffamatorio del Presidente del Consiglio democristiano Alcide De Gasperi; dopo aver reso umana la figura del comunista con il personaggio di Peppone, fu definito dal leader comunista Togliatti “l’uomo più cretino del mondo”.
​In Esperanto sono stati tradotti, dalla polacca Danuta Kowalska, 9 suoi racconti, scaricabili da: malnova.esperanto.pl/page.php?tid=578 (consiglio di scaricarli subito, prima che la pagina venga nuovamente eliminata, come già avvenuto).
Trascrivo la versione in Esperanto di uno di essi, “Il cocchino amnistiato e la madre svanita” (Amnestiita filĉjo kaj neserioza patrino); il testo italiano può essere letto su
books.google.it/books?id=DwGX0eGqX3QC&pg=PT122&lpg=PT122&dq=guareschi+cocchino+amnistiato&source=bl&ots=8A53RlIt5X&sig=-N9ZD5MTDZ3IVmXSZWOkY5bt1PI&hl=it&sa=X&ved=0ahUKEwixhMq1y5fTAhWMOxQKHSnyCYcQ6AEIJjAC#v=onepage&q=guareschi%20cocchino%20amnistiato&f=false
​Allego il francobollo emesso dalle Poste italiane nel 2008 per il centenario della nascita di Guareschi, con i due annulli speciali usati in quella circostanza (a Fontanelle, luogo di nascita, e a Brescello, dove sono ambientate le avventure di Don Camillo e Peppone)


AMNESTIITA FILĈJO KAJ NESERIOZA PATRINO
(Il cocchino amnistiato e la madre svanita)

Kiam iu nomis ŝin Rosino, ŝi korektadis serioze: “Bonvolu diri Rosineto”.
Rosino ne estis knabino, sed patrino de ses filoj, el kiuj la plej juna estis dudekdujara.
Tial oni opiniis ŝin neserioza.
Rosino ankaŭ ne estis maljuna frenezulino. En la aĝo de kvardek kvin jaroj, pro
delikata vizaĝo kaj svelta silueto ŝi aspektis je dek jaroj pli juna.
Davido, ŝia edzo estis jam sesdekjara kaj la konduto de la juna edzino estis kaŭzata de tiu ĉi maljuna “bestaĉo”.
Jes, Davido estis kulpa edzinigante deksepjaran junulinon, kiu ĵus finis mezan lernejon.
Li estis tiam tridekdujara.
La patro de Rosino neniam donus ŝin al tiu maljuna, malagrabla vilaĝano, se li ne ricevus multon da mono. Li vendis la plej aĝan filinon el kvin, por savi familion.
Davido veturigis la junulinon al sia malnova, malhela domo, al menaĝerio de bombastaj kruduloj, el kiuj la plej kruda estis li mem.
Rosino estis humila, trankvila, pacienca kaj tial obeis sian edzon. Tiu traktis ŝin kiel selektitan reproduktantinon. Dum ses jaroj ŝi naskis al li ses filojn. Atendante la lastan bebon ŝi la unuan fojon protestis:
– Davido, vi en bovejo por ĉiu bovino alkroĉas tabuleton kun dato kaj nomo de bovino. Kial vi ne pendigis saman tabuleton sur mia lito?
Dek jarojn de sia geedzeco Rosino vivis inter krioj, vindiloj, mukitaj naztukoj, dormigante, nutrante la infanojn dikajn tiom, kiom bovidoj kaj malbonajn, kapricajn, kvazaŭ ili de naskiĝo scius, ke estas filoj de Davido
Por Rosino tiuj jaroj estis malfacilaj, ĉar ŝi tiom milda, simpatia virino tenante sur manoj tiujn ĉi krudajn bestidojn sentis sin sklavino. Ŝi opiniis, ke la infanoj estas malgrandaj Davidoj.
Kiam la plej juna filo Rino estis kvarjara, Rosino malkovris miraklon. La infano estis alia ol kvin fratoj, maldika, je bela vizaĝo kaj bona karaktero.
Kun paso de tempo Rino iĝis pli kaj pli simila al sia patrino. Iun tagon Rosino ĝoje ekkriis:
– Ankaŭ mi havas filon! – kaj tuj poste – Mi esperas, ke ili tion ne rimarkos –
Tamen “ili” rapide tion rimarkis. Ne pro ŝia speciala zorgo pri Rino, sed pro lia karaktero. Li malamis krudecon, ŝatis ĉion mildan kaj la plej feliĉa li estis sidante ĉe sia patrino.
Kvin kruduloj nomis lin “la patrina filĉjo”, kaj laboristoj “sinjorido”.
Ĝuste tio estas la senlima stulteco de kamparanoj, kiuj malamas senkompatan, egoisman mastron, sed kiam neatendite renkontas simpatian Rinon, ili mokas lin “sinjorido”.
La kvardekkvinjara patrino de ses filoj aspektis june kaj kondutis junece. Ŝi pensis same kiel antaŭ la geedzeco. Ŝia vivo konsistis el naskado de samaj tiom abomenaj filoj kiom ilia patro. Nenion ŝi povis fari sen permeso de siaj edzo kaj filoj. Kiam ili permesis al ŝi veturi al urbo por ion aĉeti, ili postulis kvitancon por ĉiu monero.
Al Rino ili ordonis veturigi la patrinon kaj revenigi ŝin je la preciza horo. Li estis respondeca pri tio. Malgraŭ, ke en la mastrumejo estis aŭto, Rosino kaj Rino devis veturi per aŭtobuso.
Iun tagon ŝi deziris rigardi filmon. Kiam ili eliris el kinejo la lasta aŭtobuso jam forveturis. La patrino ektimis. Rino timigita mem, trankviligis ŝin:
– Ne ĉagrenu vin, ni estas veturontaj per taksio.
– Ni ne havas tiom da mono.
– “Ili” pagos, ĉar ni ne povas iri piede.
Hejme atendis ilin koleraj familianoj.
– Je kiu horo vi revenas?
– Ni malfrue venis al aŭtobuso. Pagu taksion, ĉar ŝoforo atendas.
Patro saltis al li kaj kriegis:
– Taksio? Vi havis monon por aŭtobuso, se vi veturis per taksio pagu mem! Eble tio instruos vin.
Rino ne havis monon, do la patro devis pagi, ĉar la kolera ŝoforo volis voki policon.
Poste okazis terura aventuro. Georgo, la plej aĝa frato kriis:
– Sufiĉas, ke ni pagis por via studado, ĉu vi ankoraŭ volas, ke ni pagu viajn ekskursojn?
Rosino intervenis:
– Lasu lin! Li ne finis studojn pro via kulpo. Vi volis, ke li estu geodezisto, li volis esti advokato.
– Fermu la buŝaĉon! – kriegis Amilkaro, la dua filo. Li ne finis la studadon, ĉar estas stulta. Estas nia kulpo, ĉar ni forĵetis tiom da mono por lia edukado. Vi volis, ke via “fileto” havu magistran diplomon.
Rosino devis atendi tri monatojn ĝis kiam la edzo permesis al ŝi viziti la urbon. Tamen ne permesis tion al Rino. Akompanis Rosinon servistino Ismenino.
Post la reveno Rosino estis tre ĝoja, kio neniam antaŭe okazis. Rino estis mirigata. Sekvan tagon la patrino petis Rinon, ke li iru kun ŝi al kelo. Tie ŝi fermis pordon, serĉis ion en malhela angulo flustrante:
– Ĝi estas mia mirakla sekreto – kaj montris al li brilantan oran brakringon.
– Kiu donis ĝin al vi?
– Mi aĉetis ĝin okaze, ĝi kostas nur sesdek mil lirojn.
– Kiu donis al vi monon?
– Neniu. Mi pagis kvin mil, por resto mi subskribis kambion.
Rino eksentis malvarman ŝviton sur sia frunto.
– Patrino, vi faris frenezaĵon. Kiam finiĝas la tempo por pago? Oni devas elaĉeti la kambion. Alie ĝi estos ekzekvata.
– Mi bone scias tion. La tempo estas tri monatoj. Dum tiu tempo mono iel troviĝos.
– De kie?
Rosino ridetis – Mi interkonsentis kun Ismenino, ke ŝia filo helpos al mi vendi grenon, kiam la grenejo estos plena.
– Patrino! Ne diru tiel! Vi ne povas tion fari. Li prenis la brakringon de ŝi kaj kaŝis en poŝo.
– Mi kuros al la urbo, redonos la brakringon kaj reprenos la kambion, sed kvin mil liroj estos perditaj.
La patrino rigardis lin per okuloj plenaj de larmoj.
– Rino, ĉu vi vere forprenos ĝin de mi?
– Mi redonos ĝin por eviti tragedion. Ĉu vi memoras la aventuron pro kelkaj moneroj por taksio? Se la patro ekvidos la nepagitan kambion li murdos vin.
Rosino konsentis.
– Estas vero, ofte mi kondutas kiel knabino. Tamen de infaneco mi revis pri tiu ĉi brakringo. Mi ne povis deteni min de la aĉeto. Mi pensis, ke mi meritas ĝin post tiom da jaroj da dediĉo. Via patro, se li volus, li povus aĉeti al mi brakringon kontraŭ dek milionoj… sed li ne volas. Filo, neniam en mia vivo mi ricevis ion de iu.
Rino elmetis la brakringon el poŝo kaj diris:
– Tio ne estas vero, se ĝi tiom plaĉas al vi, akceptu ĝin de mi.
Rosino, kiel knabino premis la brakringon al brusto. Poste malgaje demandis:
– Kio okazos kun kambio?
– Ne pensu pri tio! Mi pagos ĝin. Nur nenion diru sendepende de tio kio okazos. Neniam! Mi aranĝos ĉion.
Rosino brakumis la filon, kiu la unuan fojon sentis sin viro.
Kiam proksimiĝis la tempo por pagi la ŝuldon Rino pensis pri afero kun greno. La grenejo estis plena. Li intencis vendi kelkajn kvintalojn da greno. Preparitaj sakoj atendis por glitigi ilin tra fenestro sur ĉaron.
Nokte li eliris el la hejmo, sed hundo ekbojis, Rino stumblis kaj falis kun bruo. La plej aĝa filo pafis tra fenestro en tiun direkton, sed feliĉe ne trafis Rinon, kiu forkuris. Liaj fratoj eliris kaj trovis la pretigitajn sakojn kaj ĉaron. Ili ne suspektis Rinon, sed observis ŝtelonton.
La dato por elaĉeto de la kambio pasis. Dum tiuj tri monatoj Rosino estis feliĉa. Kiam fiviroj estis ekster la domo ŝi portis la brakringon kaj admiris ĝin brilantan en la sunaj radioj, kiuj lumis tra fendoj en fenestro.
Rino iris al la urbo por repreni la kambion.
………
Kiam venis policisto informi, ke Rino estas akuzata pro falsa kambio, la patro ne volis pli aŭdi.
– Se li faris fiagon li pagu mem. Ni ne pagos pro lia fieco.
Pro tio, ke Rino ĝis nun ne estis punata, oni ne malliberigis lin. Tamen post monato oni akuzis lin pro falsa subskribo sur kambio.
La patro kaj la fratoj anoncis:
– Rino nomiĝas tiel kiel ni, sed li ne estas nia. Ni ne volas lin tie ĉi. Pro sia fieco li devas pagi mem.
– “Karesulo” estas en malliberejo – diris la plej aĝa filo post la proceso.
La patro konstatis:
-Tiel tio devis finiĝi. Persone mi ne interesiĝas pri li. Li estas por mi fremdulo. Mi anoncos en gazetaro, ke ni ne respondecas pri li. Malagrable estas nur pro vi Rosino.
Rosino ne ploris, ne parolis pri Rino kaj ne respondis al la edzo. Ŝajnis, ke ŝi estas indiferenta. Ili eĉ timis, ĉu ŝi freneziĝas, ĉar ŝi iĝis pli gaja kaj serena.
Post du monatoj dum Kristnaska vespero la patro kutime resumis la pasintan jaron.
– Kun Dia helpo ni sukcesis enspezi. Ni esperu, ke tiu fiulo ne venos hodiaŭ kaj ne malhelpos al ni. Ni esperu, ke li komprenos, ke tie ĉi jam ne estas lia hejmo.
La plej aĝa filo ekridis – Ju pli iu estas malhonesta, des pli da feliĉo li havas. Li estis en malliberejo nur du monatojn pro amnestio.
– Amnestio, aŭ ne, li ne eniros nian domon.
Ŝajnis, ke Rosino ne aŭdas tion. Ili manĝis silente. En iu momento el la korto aŭdiĝis fajfo. Ĉiuj ekrigardis. La fajfo ripetiĝis. La plej aĝa filo ekstaris kaj kriis:
– Estas li, se li tuj ne foriros mi…
Rosino donis signon por ke li sidu.
– Jes, estas li – ŝi diris trankvile – Jen “filĉjo”, kiu revenis el malliberejo kaj deziras dum Kristnasko esti kun sia panjo. Ŝi ridetis kaj montris manon, sur kiu brilis la ora brakringo.
– Ĝi estas la unua donaco en mia vivo – ŝi diris. Mi mem donacis ĝin al mi. Ne havante monon mi subskribis la kambion. “Filĉjo” volis savi min de proceso kaj turmentado de vi. Unue li volis vendi iom da greno riskante vivon. Poste li ne sciis kion fari kaj subskribis la senvaloran kambion. Poste li subskribis falsan nomon.
“Filĉjo” por mi riskis la vivon kaj honoron. Li estis punita, sed mi liberigis lin. Mi ne diris tion al vi por ke lia memdediĉo ne estu vana.
Rosino prenis mantelon, kovris la kapon per nigra lana ŝalo kaj iris al pordo. Ĉe sojlo ŝi turnis sin al la edzo kaj montrante lin per fingro diris decide:
– Vi ne trovos inter viaj filoj eĉ unu, kiu riskos por vi la vivon kaj konsentos esti malliberigita. Ili kraĉos sur vian vizaĝon kaj lokigos vin en frenezulejo por preni vian monon. Adiaŭ maljuna stultulaĉo. Ne tie ĉi estas mia loko, sed ĉe mia filo.
Rosino foriris trankvile kaj neniu el ses “bestaĉoj” kuraĝis movi sin, aŭ malfermi buŝon. Ili ekkomprenis, ke Rosino estas nun la plej forta el ĉiuj. La plej forta kaj la plej riĉa almenaŭ miloble.

Giovannino Guareschi
Pole tradukis Magdalena Dutkiewicz-Litwiniuk
Esperantigis Danuta Kowalska
malnova.esperanto.pl/page.php?tid=311394

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *