Eventoj

Titanic

En la nokto inter la 14-a kaj la 15-a de aprilo 1912, dum la inaŭgura vojaĝo, la brita oceanŝipego “Titanic”, modernega kaj taksata nedronigebla, kunpuŝiĝis kun glacimonto en la Atlantika Oceano, kaj en la unuaj horojn de la 15-a enabismiĝis, kuntrenante ĉirkaŭ 1.500 personojn
it.wikipedia.org/wiki/RMS_Titanic#Le_ultime_ore
eo.wikipedia.org/wiki/RMS_Titanic
Multaj viroj, konstatinte ke ne estas sufiĉe da savboatoj, daŭrigis aplombe kartludi; la ŝipa orkestro daŭrigis muziki ĝis la fino (ĉiuj muzikistoj mortis en la ŝippereo); la lasta peco estis kristana himno, Nearer, My God, to Thee (Pli proksimen, mia Dio, al Vi)

La travivaĵo estis rakontita en 1997 en kolosa filmo de James Cameron, kies ĉefroluloj estis Leonardo Di Caprio kaj Kate Winslet
it.wikipedia.org/wiki/Titanic_(film_1997)
eo.wikipedia.org/wiki/Titanic_(1997)
La frapa afero estas, ke en 1898, dek kvar jarojn antaŭ la tragedio, la usona verkisto Morgan Robertson
it.wikipedia.org/wiki/Morgan_Robertson
eo.wikipedia.org/wiki/Morgan_Robertson
estis publikiginta romanon, kun titolo Futility, or the Wreck of the Titan, (Frivoleco, pri la ŝippereo de Titan), en kiu li estis priskribinta la historion de oceanŝipego nomata Titan, la plej granda iam ajn konstruita kaj taksata nedronigebla, kiu en monato aprilo kunpuŝiĝas kun glacimonto en Norda Atlantiko dronante en malmultaj horoj; ankaŭ aliaj detaloj estas nekredeble similaj al la tragedio de Titanic, ekzemple la tonelaro (46.000 toneloj), la longo (243 metrojn), la rapideco de kolizio (25 nodoj), la horo (ĉirkaŭ noktomezo), la nesufiĉa nombro da savboatoj.
Sume, aŭ Morgan Robertson estis granda divenisto, aŭ li estis granda misaŭguristo.
Preter la homa tragedio, la ŝippereo de Titanic markis la finon de iu epoko, ĉar ĝi evidentigis la iluziecon de la absoluta fido en la moderna teknologio, kaj ankaŭ la fakton ke en la grandaj tragedioj ĉiuj estas implikitaj, riĉa kaj malriĉaj, kiel montriĝis klare apenaŭ du jarojn poste, per la eksplodo de la unua mondmilito. La drono de “Titanic” estas ankaŭ ekzemplo pri socio kiu, dum ĝi estas ĉe la rando de pereo, ne zorgas pri tio kio okazas, sed restas indiferenta aŭ eĉ daŭrigas amuziĝi.
Mi aldonas:
– bildon pri la tragedio de “Titanic”, laŭ tiuepoka karto;
– la paĝojn 420 kaj 421 de “La Revuo” VII, 1912-1913, kun la partituro de la kristana himno ludata dum “Titanic” enabismiĝis.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *