Homoj

Francesco De Gregori

La 4-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1951) de la roma kantaŭtoro Francesco De Gregori

eo.wikipedia.org/wiki/Francesco_De_Gregori

Mi jam parolis pri li la 4-an de aprilo 2017

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/04/francesco-de-gregori/

kaj la 4-an de aprilo 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/04/04/francesco-de-gregori-2/

Mi transskribas la tekston en la itala, kaj la tradukon al Esperanto, de lia kanzono “Rimmel”, kaj aldonas la kovrilon de la partuturo.

“Rimmel” estas la komerca nomo de kosmetikaĵo, per kiu virinoj ŝminkas al si la vizaĝon, malheligante la okuharojn; en la kanzono, la vorto estas utiligita por indiki artifikon, samkiel amo kiu jam finiĝis sed eble neniam vere komenciĝis: oni memoru, pri tio, ke en itala lingvo oni utiligas la saman vorton, “trucco” (truko), por indiki ŝminkaĵon kaj trompon.


RIMMEL

Francesco De Gregori

www.youtube.com/watch?v=Ydo-yfPze30 

E qualcosa rimane, fra le pagine chiare, 

fra le pagine scure, 

e cancello il tuo nome dalla mia facciata 

e confondo i miei alibi e le tue ragioni, 

i miei alibi e le tue ragioni. 

Chi mi ha fatto le carte mi ha chiamato vincente 

ma lo zingaro è un trucco. 

Ma un futuro invadente, fossi stato un po’ più giovane, 

l’avrei distrutto con la fantasia, 

l’avrei stracciato con la fantasia.

Ora le tue labbra puoi spedirle a un indirizzo nuovo 

e la mia faccia sovrapporla 

a quella di chissà chi altro. 

I tuoi quattro assi, bada bene, di un colore solo, 

li puoi nascondere o giocare come vuoi 

o farli rimanere buoni amici come noi.

Santa voglia di vivere e dolce venere di Rimmel. 

Come quando fuori pioveva e tu mi domandavi 

se per caso avevi ancora quella foto 

in cui tu sorridevi e non guardavi. 

Ed il vento passava sul tuo collo di pelliccia 

e sulla tua persona e quando io, 

senza capire, ho detto sì. 

Hai detto “È tutto quel che hai di me”. 

È tutto quel che ho di te. 

Ora le tue labbra puoi spedirle a un indirizzo nuovo 

e la mia faccia sovrapporla 

a quella di chissà chi altro. 

I tuoi quattro assi, bada bene, di un colore solo, 

li puoi nascondere o giocare come vuoi 

o farli rimanere buoni amici come noi.

 
RIMMEL

Francesco De Gregori – trad. Giuseppe Castelli

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/degregor.html#RIMMEL 

Io restas, plu restas inter la helaj paĝoj kaj la paĝoj malhelaj.

Vian nomon mi viŝas for de mia ŝildo,

konfuzante pri ĉiu mia alibio

kaj pri ĉiu via agkialo.

Kiu min kartaŭguris nomis min “la venkanto”, sed ciganon kaj trompon

kaj trudeman ontecon, se mi estus nur pli juna

mi detruintus per la fantazio,

mi disŝirintus per la fantazio.

Nun vi povas sendi viajn lipojn al adreso nova

kaj mian bildon meti super ies, mi ne scias kies, kaj

mi havas vian asan kvaron plu (atentu: ili samkoloras).

Vi kaŝu ilin, aŭ kunludu iu ajn;

aŭ ili restu bonaj geamikoj, kiel ni.

Sankta volo de vivo, dolĉa venusulin’ el rimmel;

kiel kiam pluvis ekstere kaj vi min demandis,

ĉu hazarde mi konservis tiun foton

kie vi ridetadis sen rigardi.

Kaj la vento pasadis preter via felkolumo, via personaĵo,

kaj kiam mi nekompreninte diris “Jes”,

vi diris “Havas vi nur tion ĉi”…

Nur tion havas mi el vi.

Nun vi povas sendi viajn lipojn al adreso nova

kaj mian bildon meti super ies, mi ne scias kies, kaj

mi havas vian asan kvaron plu (atentu: ili samkoloras).

Vi kaŝu ilin, aŭ kunludu iu ajn;

aŭ ili restu bonaj geamikoj, kiel estas ni.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *