La 15-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 70 a.K.) de la latina poeto Publius Vergilius Maro, en la itala Publio Virgilio Marone, en Esperanto Vergilio (70 a.K.-19 a.K.).
eo.wikipedia.org/wiki/Vergilio
Mi jam parolis pri li la 15-an de oktobro 2018.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/10/15/virgilio/
Hodiaŭ mi transskribas la komencajn versojn de “Eneido”, en latino, en la itala kaj en Esperanto.
Mi aldonas:
– italan poŝtmarkon de 1981 pro la 2000-jara datreveno de la morto de Vergilio;
– la kovrilon de la traduko al Esperanto de “Eneido”, fare de Henri Vallienne (1906)
Arma virumque cano, Troiae qui primus ab oris
Italiam, fato profugus, Laviniaque venit
litora, multum ille et terris iactatus et alto
vi superum saevae memorem Iunonis ob iram;
multa quoque et bello passus, dum conderet urbem,
inferretque deos Latio, genus unde Latinum,
Albanique patres, atque altae moenia Romae.
Vergilius, «Aeneidos», I
°°°°°
L’armi canto e ’l valor del grand’eroe
che pria da Troia, per destino, ai liti
d’Italia e di Lavinio errando venne;
e quanto errò, quanto sofferse, in quanti
e di terra e di mar perigli incorse,
come il traea l’insuperabil forza
del cielo, e di Giunon l’ira tenace;
e con che dura e sanguinosa guerra
fondò la sua cittade, e gli suoi Dei
ripose in Lazio: onde cotanto crebbe
il nome de’ Latini, il regno d’Alba,
e le mura e l’imperio alto di Roma.
Virgilio, « Eneide », canto I, trad. Annibal Caro
°°°°°
Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj
kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Lavinujo,
lando Itala, longtempe tra tero kaj maro vagadis,
Dia de volo; ĉar lin persekutis Junona kolero.
Grandajn batalojn li ankaŭ suferis, dum urbon konstruis,
kaj al Latujo alportis diaĵojn; el kie latina
raso, kaj Albaj prapatroj kaj altaj de Romo muregoj.
Virgilio, « Eneido », kanto I, trad. Henri Vallienne