Objektoj · Homoj

La masko

Hodiaŭ, en la karnavala ĵaŭdo, mi prezentas (en roma dialekto, kaj en ĝia traduko al Esperanto) poeziaĵon de la roma poeto Carlo Alberto Salustri (1871-1950), konata per la pseŭdonimo Trilussa (anagramo de Salustri).
it.wikipedia.org/wiki/Trilussa
(Bedaŭrinde, ankoraŭ ne ekzistas Vikipedia paĝo en Esperanto pri Trilussa, kvankam multaj liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto).
Mi jam parolis pri li la 21-an de decembro 2017, okaze de la datreveno de lia morto.

Trilussa


Mi aldonas italan poŝtmarkon de 2015, laŭ skizo de Maria Carmela Perrini, pro la Karnavalo de Sciacca (Sicilio).


LA MASCHERA
(da “Le Favole”, 1922)

Vent’anni fa m’ammascherai pur’io!
E ancora tengo er grugno de cartone
che servì p’annisconne quello mio.
Sta da vent’anni sopra un credenzone
quela Maschera buffa, ch’è restata
sempre co’ la medesima espressione,
sempre co’ la medesima risata.
Una vorta je chiesi: – E come fai
a conservà lo stesso bon umore
puro ne li momenti der dolore,
puro quanno me trovo fra li guai?
Felice te, che nun te cambi mai!
Felice te, che vivi senza core! –
La Maschera rispose: – E tu che piagni
che ce guadagni? Gnente! Ce guadagni
che la gente dirà: Povero diavolo,
te compatisco… me dispiace assai…
Ma in fonno, credi, nun j’importa un cavolo!
Fa’ invece come me, ch’ho sempre riso:
e se te pija la malinconia
coprete er viso co’ la faccia mia
così la gente nun se scoccerà… –
D’allora in poi nasconno li dolori
da dietro a un’allegria de cartapista
e passo per un celebre egoista
che se ne frega de l’umanità!

Trilussa

°°°°

LA MASKO

Jarojn antaŭe ankaŭ mi maskiĝis!
Kaj mi konservas la kartonvizaĝon
malantaŭ kiu ŝerce mi kaŝiĝis.
Kuŝas de multaj jaroj sur komodo
tiu komika masko, kiu restis
ĉiame kun la sama esprimteno,
ĉiame kun la sama ridmieno.
Iam mi ĝin demandis: – Kiel povas
vi konservi la saman bonhumoron
eĉ en tiuj momentoj de ĉagreno,
eĉ kiam baraktanta mi min trovas?
Feliĉa vi, rigide nesanĝema,
feliĉa vi, vivanta ja sen koro! –
Kaj la masko al mi: – Per via ploro
kion vi gajnas? Jen nenion! Nure
la gento diros: Kompatinda homo,
mi kunsentas kun vi… mi tre bedaŭras…
Sed, kredu, pri vi tute ĝi malzorgas!
Nu, agu kiel mi; mi ĉiam ridis:
kaj se vin kaptas io melankolia
saĝe vin kovru per vizaĝo mia,
tiele ne ŝokiĝos la najbar’… –
Jam de tiam mi kaŝas la dolorojn
malantaŭ la gajeco el kartono,
tial mi ŝajnas granda egoisto,
kiu neglektas tute pri l’ homar’.

Trilussa, trad. Luigi Minnaja
(Radio Roma – Esperanto, 30.12.1953)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *