Homoj

Henry Longfellow

La 27-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1807) de la usona verkisto kaj poeto Henry Wadsworth Longfellow (1807-1882),
eo.wikipedia.org/wiki/Henry_Wadsworth_Longfellow
(bedaŭrinde, la Vikipedia paĝo en Esperanto estas vere mizera),
konata, krom pro la politika engaĝiteco kaj pro la persona beletra verkaro, ĉar li enkondukis en Usonon la konon de la “Dia Komedio” de Dante Alighieri, kiun li tradukis al la angla en 1867 (li flue parolis la anglan, la italan, la francan kaj la hispanan, kaj konis latinon tiel bone, ke li tradukis el Horaco).
Pri Longfellow oni ankaŭ memorigas, ke lia eposa poemo “The Song of Hiawatha” (en la ĉeĥa traduko de Josef Václav Sládek) inspiris la du centrajn movojn de la Simfonio n.9, op. 95, “Z nového světa” (El la Nova Mondo) de la ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák (1841-1904).

Mi listigas, ĉe la fino, la verkojn de Longfellow tradukitajn al Esperanto.
Mi transskribas la poeziaĵon “The Rainy Day”, en la angla, kaj en la tradukoj al la itala (Giornata di pioggia) kaj al Esperanto (La pluva tago).
Mi aldonas la usonan poŝtmarkon de 2007 pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Longfellow.


THE RAINY DAY

The day is cold, and dark, and dreary
It rains, and the wind is never weary;
The vine still clings to the mouldering wall,
But at every gust the dead leaves fall,
And the day is dark and dreary.

My life is cold, and dark, and dreary;
It rains, and the wind is never weary;
My thoughts still cling to the mouldering Past,
But the hopes of youth fall thick in the blast,
And the days are dark and dreary.

Be still, sad heart! and cease repining;
Behind the clouds is the sun still shining;
Thy fate is the common fate of all,
Into each life some rain must fall,
Some days must be dark and dreary.

Henry Wadsworth Longfellow

°°°°°

GIORNATA DI PIOGGIA

La giornata è fredda, e scura, e cupa
piove, e il vento non è mai stanco;
la vite si aggrappa ancora al muro in rovina,
ma ad ogni raffica le foglie morte cadono,
e i giorni sono scuri e cupi.

La mia vita è fredda, e scura, e cupa;
piove, e il vento non è mai stanco;
i miei pensieri si aggrappano ancora al passato in rovina,
ma le speranze della gioventù cadono fitte nell’esplosione,
e i giorni sono scuri e cupi.

Fermati, cuore triste! e smettila di lamentarti;
dietro le nuvole il sole sta ancora splendendo;
il tuo destino è il destino comune di tutti,
nella vita di ognuno deve cadere un po’ di pioggia.
alcuni giorni devono essere scuri e cupi.

Henry Wadsworth Longfellow
“La giornata è fredda, e scura, e cupa”…Il giorno di pioggia di Henry Wadsworth Longfellow

°°°°°

LA PLUVA TAGO

La tago malvarma, malgaja, sensuna;
ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
vinujo je l’ muro putranta sin tenas,
sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,
kaj la tago – malvarma, sensuna.

Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna:
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
sed falas en vento esperoj velkintaj,
kaj la tagoj – malvarmaj, sensunaj.

Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu!
Post nuboj la suno radias – atendu!
Ne sola vi tiel kun sorto batalas,
en vivon de ĉiu la pluvo ja falas,
kelkaj tagoj – malvarmaj, sensunaj.

Henry Wadsworth Longfellow, trad. Antoni Grabowski; El Parnaso de la popoloj; Fundamenta Krestomatio

°°°°°
VERKOJ DE LONGFELLOW TRADUKITAJ AL ESPERANTO
OPERE DI LONGFELLOW TRADOTTE IN ESPERANTO

– “The song of Chibiabos” (La kanto de Ĉibiabos, Hiawatha), trad. L. F. Newcomb, Amerika Esperantisto 1908-3, p. 30;
– “Excelsior”, trad. Antoni Grabowski; El Parnaso de la popoloj; Fundamenta Krestomatio;
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/excelsior.html
– “The Rainy Day” (La pluva tago), trad. Antoni Grabowski; El Parnaso de la popoloj; Fundamenta Krestomatio;
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/pluva_tago.html
– “I shot an arrow into the air” (La sago kaj la kanto), trad. Antoni Grabowski; El Parnaso de la popoloj; Fundamenta Krestomatio;
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/sago_kanto.html
– Geedziĝo en Svedio, trad. Zanoni (Friedrich Pillath); Esperanto de UEA 1921-4, p. 65-66;
– “Nürnberg”, trad. Jacob David Applebaum, Literatura Mondo 1923-8, p. 141;
– “Evangeline – A Tale of Acadie” (Evanĝelino – Rakonto de Akadio); North American Esperanto Review I/3, Aŭg. 1953;
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/Evangxelino.html
– “Blessing the cornfields” (La laŭdokanto al la maizkampoj), trad. Donjo-Cezar (Dorothea Kaiser & Hans-Georg Kaiser)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/cezarpoezio/maizkampoj.html

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *