Objektoj

Obelisko de Aksumo

Post la itala konkero de Etiopio (kiu tiam estis nomata Abisenujo)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/07/23/faccetta-nera/

la itala faŝista Registaro deprenis el la sankta urbo Aksumo (Axum) bazaltan steleon (obeliskon) de la 4-a/ 1-a jarcento p. K. kun kvarangula sekco

eo.wikipedia.org/wiki/Obelisko_de_Aksumo

altan 23,40 metrojn kaj pezan ĉirkaŭ 150 mil kilogramojn, kaj ĝin transportigis al Romo kiel militan akiraĵon, starigante ĝin la 28-an de oktobro 1937 ĉe Pordo Capena (elp. Kapena), ĉe la komenco de la “Arkeologia Promenejo”, apud la tiama ministerio pri Kolonioj (hodiaŭ sidejo de FAO, la Agentejo de Unuigintaj Nacioj pri Nutrado kaj Agrikulturo).

La steleo, malhelkolora, ne malharmoniis kun la kuntuŝaj ruinoj de la Granda Cirko, nek kun tiuj de la Varmbanejoj de Karakalo

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2017/07/13/caracalla/

Finfine, tio kio vere ŝokis estis ĝuste la blankega marmora konstruaĵo laŭ liktora (faŝista) stilo.

Post la dua mondmilito la Pactraktato de Parizo de 1947 eksplicite antaŭvidis, ke Italio redonos la steleon al Etiopio; sed pro la praktikaj malfacilaĵoj (almenaŭ je tiu epoko) kaj la kosto de la operaco, Imperiestro Hailé Selassié “donacis” la steleon al Italio, kiel signon de okazinta repaciĝo (verdire, mi ĉiam sciis, ke ne temis pri “donaco” en propra senco, ĉar anstataŭ la steleo Italio konstruis senpage la novan flughavenon de Adis-Abebo.

Post la detronigo de la Imperiestro en 1974, la nova etiopia revolucia Registaro ne rekonis la “donacon”, kaj denove postulis la redonon de la steleo.

La italaj aŭtoritatuloj prokrastumis, elpaŝante kun diversaj malfacilaĵoj: la risko, ke dum la malmuntado kaj remuntado la steleo havos seriozajn damaĝojn; la kosto de la operaco; la neceso fari aviadilan transporton, ĉar Etiopio ne havas aliron al la maro (en 1937 Italio posedis ankaŭ Eritreon, kaj do tiam la steleo estis transportita de Masaŭo al Napolo); la bezono de grandkapacitaj aviadiloj, poseditaj nur de Usono (Galaxy) kaj de Sovetunio (Antonov), tamen por nuraj militaj celoj.

En realo, ludis precipe ideologiaj motivoj: la italaj “nostalgiuloj” de  la kolonia periodo pledis, por ke la monumento restu en Italio; ĉar en 1935 la steleo estis trovita duonsepultita kaj rompita en tri partojn, Italio estis prizorginta la restaŭron; post la transporto al Romo de la steleo, en Aksumo ĉiel ajn restis kvindeko da ili; oni asertis, ke Etiopio ne kapablos certigi adekvatan protekton kaj valorigon; ankaŭ ekster Italio, multaj timis, ke la redono konsistigos danĝeran precedenton por multaj Landoj (sufiĉas pensi pri la hipotezo, ke Egiptio postulu la redonon de la egiptaj obeliskoj de Romo, aŭ ke Greklando postulu de Britio la redonon de la frisoj de Partenono).

Okazis ripetaj diplomataj interalfrontoj (verdire, ne ĉiam “diplomataj”: Etiopio eĉ spite deklaris, ke se Italio ne estas teknike kapabla prizorgi la transigon, Etiopio zorgos pri ĝi senprobleme).

Fine, la 7-an de novembro 2003 la steleo estis malmuntita kaj demetita en hangaron de milita flughaveno; sed nur la 18-an de aprilo 2005 komenciĝis ĝia transporto al Etiopio pere de “Antonov”, zorge de itala entrepreno.

Ankaŭ en Aksumo, tamen, la steleo restis longe malmuntita, tiom ke iuj (kiel la arta kritikisto Vittorio Sgarbi) pledis, por ke Italio postulu siavice gian redonon.

La 4-an de septembro 2008 (precize antaŭ dek jaroj) estis eble, fine, inaŭguri la relokadon de la steleo sur sian lokon, post restaŭro prizorgita de Italio (Centra Instituto pri Restaŭro).

La totala elspezo por la rehejmenigo de la steleo sumiĝis je 6 milionoj da eŭroj, pagitaj parte de Italio kaj parte de UNESKO.

Mi transskribas (kun traduko al la itala) du el la multenombraj artikoloj de Radio Roma-Esperanto (RAI INTERNATIONAL) pri la temo, kaj aldonas:

– unu el la italaj poŝtmarkoj de 1936 de kolonia poŝto, en kiu, kune kun la portreto de la Reĝo Imperiestro Viktoro Emanuelo la 2-a, aperas (maldekstre) la steleo de Axum ankoraŭ sur sia loko;

la tri etiopiajn poŝtmarkojn de 1998 pri la planata reveno de la steleo al Axum (kun la geografiaj mapoj de Italio kaj de Etiopio, la lokalizo de Aksumo, kaj la kupolo de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano); sed oni bezonis dek pluajn jarojn, por ke la plano estu realigita.


RAI INTERNATIONAL – ESPERANTO, 20.7.2002

“Ni faros nian plejeblon por rehavi nian obeliskon”: tion deklaris la etiopia Ĉefministro, Meles Zenawi, koncerne la italajn malfruojn en la redono de la steleo de Aksumo. La estro de la afrika lando aldonis: “La problemo ne estas, ĉu Italio redonos aŭ ne redonos la obeliskon. La problemo estas, ĉu Italio kapablas respekti siajn internaciajn sindevigojn, kiuj klare antaŭvidas, ke la monumento estu redonita. Ni daŭre petas de la itala Registaro, de la itala popolo, kaj de ĉiuj bonvolaj homoj en la tuta mondo, helpi nin reakiri la riĉaĵon, kiu estis forprenita de ni”.

 

RAI INTERNATIONAL – ESPERANTO, 8.11.2003

Ne plu spiros la roman aeron la obelisko de Aksumo, kiu baldaŭ reiros al sia devena lando, Etiopio, de kie ĝi estis portita al la itala ĉefurbo je la tempo de la faŝisma reĝimo. La plej proksima celo por la famkonata monumento (kaŭzo de disputo jam solvita inter Italio kaj Etiopio) estas hangaro ĉe flughaveno, de kie ĝi reveturos hejmen.

Hieraŭ matene la obelisko estis malmuntita en tri pecojn, per delikatega operaco. La lasta akto estos la decido pri la maniero transporti la steleon al Etiopio. Probable oni utiligos grandajn kargaviadilojn, ĉar tiu afrika lando ne havas aliron al la maro.

 

°°°°°

(Traduzione):

RAI INTERNATIONAL – ESPERANTO, 20.7.2002

Faremo del nostro meglio per riavere il nostro obelisco”: lo ha dichiarato il Primo Ministro etiopico, Meles Zenawi, in merito ai ritardi nella restituzione della stele di Axum. Il Capo del Paese africano ha aggiunto: “Il problema non è se l’Italia restituirà o non restituirà l’obelisco. Il problema è se l’Italia è capace di rispettare i suoi impegni internazionali, che prevedono chiaramente che il monumento venga restituito. Continuiamo a chiedere al Governo italiano, al popolo italiano, e a tutte le persone di buona volontà del mondo intero, di aiutarci a recuperare il bene che ci è stato tolto”.

 

RAI INTERNATIONAL – ESPERANTO, 8.11.2003

Non respirerà più laria di Roma lobelisco di Axum prossimo a tornare nella sua terra dorigine, lEtiopia, dopo che era stato portato nella capitale italiana ai tempi del regime fascista. Il suo destino più prossimo per il celebre monumento, motivo di contenzioso ormai concluso tra i Italia ed Etiopia, è un hangar di un aeroporto, da dove prenderà poi la strada del ritorno a casa. Ieri mattina lobelisco è stato smontato, operazione delicatissima, in tre pezzi. Si dovranno poi decidere, come ultimo atto, le modalità di trasporto della stele in Etiopia. Probabilmente verranno usati grandi aerei cargo visto che il Paese africano non ha sbocchi sul mare.  

 

2 pensoj pri “Obelisko de Aksumo

  1. Mi hezitis kiam mi legis “inaŭguri la relokadon de la stelon sur sian lokon” kaj kuris al PAG, eldono 1980, p 220, para. II b) 3. por retrankviliĝi pri la uzo de la refleksivo ‘sian’, eĉ se estas supozebla tajperaro en la akuzativigo de ‘stelo’.

    Kiel kutime, erudicia, informoplena artikolo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *