Homoj

Rifuĝintoj

La 20-an de junio oni celebras la Mondan Tagon de Rifuĝinto, ĉiujaran rendevuon volitan de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por sentivigi la publikan opinion pri la kondiĉo (ofte nekonata aŭ eĉ ignorata) de la milionoj da rifuĝintoj kiuj, devigitaj forkuri el militoj kiaj perfortoj, forlasas sian domon kaj ĉion kio estis parto de propra vivo, por konstrui al si estontecon post suferoj kaj humiligoj.

Mi jam parolis pri tio antaŭ unu jaro, la 20-an de junio 2017:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/06/20/rifugiati/

Hodiaŭ mi volas diskuti pri la koncepto mem “rifuĝinto”.

Laŭ artikolo 10 de la Itala Konstitucio

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/01/costituzione-italiana/

(kies neoficiala traduko al Esperanto, de Antonio De Salvo, Paolo Campani e Paolo Musso, estas alirebla ĉe eo.wikisource.org/wiki/Itala_Konstitucio ),

La fremdulo, al kiu estas malhelpata en lia lando la efektiva praktikado de la demokrataj liberoj certigitaj de la itala Konstitucio, havas la rajton je azilo en la teritorio de la Respubliko laŭ la kondiĉoj fiksitaj de la leĝo.

En tiaj kazoj, oni kutime parolas pri “politika azilo”, kvankam la konstitucia protekto estas tre pli ampleksa ol la simpla “politika” aspekto en propra senco.

Sed ekzistas ankaŭ alia kategorio da “rifuĝintoj”, tre pli multnombra: la migrantoj pro ekonomiaj kialoj, tio estas, la homoj kiuj ne havas en propra lando sufiĉe da vivrimedoj, kaj serĉas alilande pli bonajn vivkondiĉojn.

La problemo estas, ke jam la veraj politikaj rifuĝintoj” estas multaj milionoj, sed la “ekonomiaj migrantoj” estas eĉ pli multnombraj; aliaj problemoj (precipe por difinitaj Landoj, inter kiuj unuavice Italio) naskiĝas el internaciaj traktatoj, ĉar:

– en 1967, estis forigita la geografia limigo entenita en la origina Konvencio de Ĝenevo de 1951

eo.wikipedia.org/wiki/Konvencio_pri_la_statuso_de_la_rifu%C4%9Dintoj_kaj_senpatrujuloj it.wikipedia.org/wiki/Convenzione_relativa_allo_statuto_dei_rifugiati

kiu antaŭvidis devigan protekton nur por la eŭropaj rifuĝintoj (kvankam oni tion forgesis, la Konvencio naskiĝis pro la multaj milionoj da germanaj rifuĝintoj post la dua mondmilito);

– la Konvencio de Dublino

it.wikipedia.org/wiki/Convenzione_di_Dublino

ekvalidinta la 1-an de septembro 1997, preskribis, ke la prizorgo de la rifuĝintoj estas tasko de la unua Lando, en kiu la rifuĝinto petas azilon (konkrete, tio signifas: precipe Italio, Grekio kaj Turkio, por venantoj el la sudo).

Mi aldonas, ke – male ol oni opinias – la reenpatruiigo de la nerajtuloj estas tre malfacila kaj multekosta, pro aro da kialoj kiujn mi ne povas listigi ĉi tie, kaj estas fortege kondiĉita de la grado de lojala kunlaboro kun la devenaj Landoj.

“Rifuĝintoj” kaj “ekonomiaj migrantoj” ne estas moderna fenomeno. En la Biblio mem oni povas trovi multajn ekzemplojn; interalie:

– Jesuo, Jozefo kaj Maria estis politikaj rifuĝintoj, kiam ili fuĝis al Egiptio por saviĝi de Herodo (Mateo 2,13-15):

>Jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi. Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon, kaj restis tie ĝis la morto de Herodo;

– la Izraelidoj estis “ekonomiaj migrantoj”, kiam ili migris al Egiptio pro la malsatego en sia lando (Genezo 47,4):

>Ni venis, por loĝi en la lando; ĉar ne ekzistas paŝtaĵo por la brutoj de viaj sklavoj, ĉar forta estas la malsato en la lando Kanaana.

Same el la Biblio, oni povas tiri instruon pri la maniero, en kiu oni devus alfronti la demandon pri rifuĝintoj kaj ekonomiaj migrantoj, memorante pri la ne malproksima tempo, kiam la nunaj akceptolandoj estis landoj de elmigrado:

>Kiel indiĝeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu ekloĝis ĉe vi, kaj amu lin kiel vin mem, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta (Levidoj 19,34).

 

Mi aldonas detalon (“La fuĝo al Egiptio”) el bizanca mozaiko (proksimume de la jaro 1150), en la “Palatina Kapelo” de la “Palaco de Normandoj” de Palermo (Sicilio, Italio).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *