Homoj

Carlo Alianello

La 20-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1901) de la itala verkisto kaj eseisto Carlo Alianello (1901-1981)
it.wikipedia.org/wiki/Carlo_Alianello
​naskiĝinta en Romo el familio devenanta el la suditala regiono nomata Lukanio aŭ Bazilikato.
​Li estis marĝenigita (precipe dum Faŝismo) de la intelektulaj medioj ligitaj al la tradicia historiografio, ĉar li verkis plurajn volumojn laŭ “reviziisma” starpunkto, por pruvi, ke la procezo de la itala unuiĝo, kronita per la ekspedicio de la Milo de Giuseppe Garibaldi

Giuseppe Cesare Abba

Tomasi di Lampedusa


estis, esence, perforta milita konkero de la sudaj teritorioj fare de “fremda” potenco.
Li interesiĝis ankaŭ pri religiaj temoj, same el nekonvenciaj vidpunktoj; ekzemplo pri tio estas la ero (tirita el la volumo de 1966 “Nascita di Eva” – Naskiĝo de Eva), de kiu mi transskribas la version al Esperanto, publikigitan en la “Lukana Antologio”, zorge de Carlo Minnaja, eldonita en 2017 okaze de la Itala Kongreso de Esperanto en Policoro-Heraclea.
Mi aldonas:
– la kovrilon de la antologio;
– du maksimum-kartojn, formitajn per la reproduktaĵoj de du detaloj de la Mikelanĝela volbo de la “Siksta Kapelo” (Adamo kaj Eva) kaj du vatikanaj poŝtmarkoj de 1970 pro la 25-a datreveno de Unuiĝintaj Nacioj.


Carlo Alianello, “Nascita di Eva” (Naskiĝo de Eva), p. 52-58
​Trad. Antonio De Salvo, “Lukana Antologio”, Milano, FEI 2017

……..
​La akvo sub ŝiaj piedoj desegnis al ŝi kvazaŭ punton el travideblaj aŭ opakaj spiralaĵoj, laŭ la malfluso. La akvo eldiras siajn vortojn samkiel iam, kaj tamen Eva ne plu scipovas ilin kompreni; sed la serpento scipovis tion bone kompreni.
​Je ĉiu vorto, iu leĝera fleksiĝo, iu oscilado sobra kaj gracia, kvazaŭ por emfazi, kaj lumvibro flagris de unu al alia skvamo, malsimile reflektante la tagon. Ŝajnis ke la besto aludas per tiu sia malsimila ritmo al konceptoj profundaj, subtile kaŝitaj, kaj ankaŭ ĝia voĉo estis mallaŭta, loga parolo, kvazaŭ ĝi volus samtempe endormigi kaj konvinki.
​- Rigardu ĉirkaŭen – estis dirinta al ŝi la serpento, kaj Eva ĉirkaŭturnis la rigardon iom malŝateman al la floroj, al la arbetaĵoj, al la arboj proksimaj, kaj pli fore al la prerio kie paŝte ripozis aro da cervoj, al la rivero, al la nigra arbarego, al la malproksimegaj montoj.
​- Ĉi tiuj kiujn vi vidas, diversaj aĵoj kaj vivoj, – estis dirinta la serpento – estas fremdaj al vi ĉar ili forpasas kaj vi restas. Ene de la kuro de vivo fluanta kaj rapidema kiu tuŝetas, sed ne banas vin, ili vivas, amas, suferas, agonias, mortas, sed estas vere eternaj ĉar ili estas la estiĝo, la movo, la vivo. Ili estas la vivo de hodiaŭ kaj de morgaŭ; ĉio fluas ĉirkaŭ vi kaj nur vi restas alligitaj, alkroĉitaj al la hodiaŭo, senmovaj, viro kaj virino, sen korpremo, sed sen espero, ho vi sekuraj pri ĉio, eĉ pri tio kio estas al vi kaŝita, ho dizertuloj de la naturo…
Ŝi sciis, ke estis, ke estas vivoformoj aliaj ol la sia en la naturo, kaj tion ŝi taksis justa. Kial la korpremo? Al kio utilas la doloro? Kaj se la espero estas la sama afero ol la certeco, kion vi deziras plie? Trankvilo, senŝancelo, ĝojo estas punktoj de alveno kaj ne de ekiro… kial klopodi tiome por reiri al la paco?
Verdire ŝajnis al ŝi akcepti tute per unu sola rigardo tiun naturon, kiun la serpento estis dirinta rapidema. Kontraŭe nenio moviĝis. Nek la cervoj kiuj remaĉadis trankvilaj, nek la folioj kiuj kontraŭmetis apenaŭ iun ĉarman osciladon al la venteto kiu blovis alterne kaj estis malpli ol flustro. Ankaŭ la rivero kiu spegulis la tagmezan lumon per unu sola ekbrilo ŝajnis senmova.
Nur kelkaj birdoj, tute ne malaplombaj, estadis en la aero pendante direkte al la montoj.
Ne estis tro malsimila la Edena valo ol tiu valo kie Eva estadis tutsola kaj malaplomba, malgrandeta kreitaĵo, sur ŝtono kun malmulte da akvo ĉirkaŭe: la montoj, la arbaroj, la akvoj, la ĉielo… Tamen ĝi estas alia afero; tie ŝi ne konis la pezecon el kio konsistas la aĵoj, ĉi tie ĉio estas sur ŝi.
Kaj la serpento diradis, ke ŝi kaj Adamo konas nenion pri la materio, pri ĝia kaŝita vivo kiu estas alia menso, malsimila ol la nia.
– Kion havas ĉi tiuj, kio mankas al ni? – estis demandinta Eva de la serpento. Kaj tiu estis iom oscilinta sian kapon, kiel pinta folio kun ruĝaj beroj de lumo, kiuj estis la okuloj, dolĉe, milde, kaj poste estis flustrinta unu nuran vorton:
– La Morton.
– Granda avantaĝo! – ridis Eva. Sed la kapo de la serpento daŭre osciladis antaŭen malantaŭen tien kaj reen: – Ĉiu rivero havas sian enfluejon – siblis la besto – ĉiu arbo sian nudiĝon, kaj la morto daŭrigas la vivon kaj havigas al ĝi sencon. La akvo kiu ne kuras al sia fino putriĝas, la arbo kiu ne perdas sian floron ne donas frukton, kaj la vivo… La vivo estas monto, kie la morto estas la valo. Kaj kiel starus monto sen sia bazo? Kaj kiel vi povas koni la vivon se vi ne konas la morton? Nenion oni komprenas se oni ne ĝin tuŝas, kaj oni ne aliĝas al ĝi, mi celas la vivon, ankaŭ per la karno kaj la sango kiuj iam malkomponiĝos, sed vi ne.
Ĉu vi povas imagi la tagon sen ĝia nokto? La lumon sen la mallumo? Kio estas pli kaŝita havas pli grandan valoron: ĉu tion vi ne scias? Kaj tre pli altvalora ol la lumo estas la mallumo, por tiu kiu scipovas transpasi ĝian sojlon misteran kaj sekretan…
Mistera… sekreta… susuro de akvoj malproksimaj, malpeza brueto de foliaro, plendo de najtingalo… ne siblo de serpento, ne. Sed karesaj invitoj dolĉe flustrataj.
Kaj la besto daŭrigadis: – Granda avantaĝo, vi diras? Senfina. Morto signifas disiĝon el la aĵoj, en plena, senlima libereco. La aĵoj ne estas plu viaj; sed vi ilin posedas egale, eĉ kun pli granda intimeco kaj mastreco, ĉar vi ilin trapenetras, konas ilian esencon, ilian kialon, ilian celon: ĉion vi scias kaj akiras. Ĉiuj konoj kiuj al vi restos ĉiam kaŝitaj, ho humilaj servantoj de la leĝo. Sed mastroj ne: Dio ne donas al vi du ĉi tiun mastrecon por ke vi ne fariĝu similaj al Li.
​Sed eble mi malpravas dirante al vi ĉi tiujn aferojn, ĉar via Dio estas Dio ĵaluza, kaj se vi konos tiujn aferojn, kiam vi ilin konos, vi vere fariĝos similaj al Li, egalaj. Vi kaj Adamo estos dioj.
​Kaj ĝi tordiĝadis meze de la florplena herbo samkiel junko brileganta el la plej vivaj koloroj.
​- Mi estas la Morto – ĝi ridis – Ĉu mi ŝajnas al vi tiom terura?
​Kaj ĝi ronde buliĝis por milde mordeti al si la voston.
​Poste, sed tio okazis post kelkaj tagoj, la serpento estis metinta sian kapon ĉe la piedojn de Eva kaj estis demandinta de ŝi: – Eva – kaj kiam ĝi parolis ĝi ĉiam ŝajnis la susuro kiun faras en la herbo iu ventobloveto – Eva, diru: ĉu plaĉus al vi la amo?
​Ŝi estis restinta ŝokita, mirigita, kaj tiu besto estas vere senhonta. Kio do? Ĉu ŝi kaj ŝia viro ne amis sin reciproke? Ĉu ne estis amo tiu ŝia?
​Kaj la serpento estis klariginta al ŝi, ke ne temas pri vera amo. Nun kiam ŝi troviĝas en mizero, kiam ĉio ŝanĝiĝis al plimalbono kaj ŝajnas al ŝi esti perdinta ĉion, Eva estas ankoraŭ konvinkita, ke tiu estis la ununura prava parolo.
​La besto estis sagpafinta sian langon, unu fadenon, du fadenojn da ruĝo: – Ja – ĝi estis dirinta al ŝi – vi estas perfekta kaj ankaŭ la amon vi havas. La amon kiu rezonas, la amon trankvilan, kie ĉio estas antaŭvidita kaj ĝusta, kiu, kiel marĉa akvo, stagnas, ne ŝanĝiĝas, nek iam moviĝas.
​Eva estis respondinta nenion ĉar ŝi havis nenion por diri; ŝi amis Adamon kiel ŝi scipovis, laŭ sia regulo.
​Kaj la besto estis klariginta al ŝi, ke la korpa amo estas la renkontiĝejo inter la vivo kaj la morto; kaj tio veras, veras kiel ŝi ĝin sentis ĉi-nokte, kiam la flamo kaj la bestoj batadis kontraŭ la ŝtono, kaj, se oni ne havas la senton de la morto, oni ne konas la amon.
​Havis multe da belaj vortoj la serpento. Ĝi estis demandinta de ŝi, ĉu en la brakoj de Adamo ŝi iam pensis neniiĝi revanta, perdiĝi kaj samtempe senti ke tiu perdiĝo, tiu neniiĝo signifas iun pli grandan akiron, pli da vivo. Ke ĝi estas enabismiĝo por supreniri pli alten, kaj tio estas la feliĉo, la plej senartifika donaco de la naturo.
​Ne: ŝi neniam estis spertinta tiajn aferojn.
​- Kaj ĉu vi ne komprenas – estis plue demandinta la besto – ke, dum vi neniiĝas, la mastrino estas vi? Kaj ke pro tiu nenio, je la prezo de iu nenio de morto, vi povos ĉiam subigi la nesubigeblan viron?
​Nu – ĝi estis konklude dirinta – mi portas al vi ĉi tiun eternan mastrecon per tiu korpa amo, pri kiu mi parolas. Sen limoj, samkiel ĉielo. Adamo estos via; senhelpa, devota, malnobla, ĝisdamne via.
​Tiun fojon ŝi estis forpelinta ĝin, ĉar Adamo estis tuj alvenonta kaj oni aŭdis lian voĉon kiu kantadis. Li diradis la vortojn de la Anĝeloj kiam ili pasas… kiam ili pasis, ve al ni!
​La suno subiris je noktiĝo kaj la serpento estis forpasinta sin ĉar la horo de la Anĝeloj estis proksima.
​Tiel ŝi restis tutsola; la voĉo de Adamo alvenis al ŝi el densaĵo da salikoj laŭlonge de la akvo, sed li ne decidiĝis veni. Eva tiam alrigardis la arbon de bono kaj malbono, tion ŝi memoras kvazaŭ estus nun.
​Dubeblua nebuleto tre maldensa dissolviĝadis el la rivero, kaj tra la kamparo ĉiu verdo komencadis ŝanĝiĝi al bruno aŭ bluo, laŭ la distanco. Nur ĉe la arbo de bono kaj malbono, situanta en la mezo kaj en elstara loko, la tago ankoraŭ malfruiĝadis, kaj brilis la folioj kaj la trunko flagris je lumo, kvazaŭ fajro flamadus interne.
​Poste alvenis ŝia viro, kaj ŝi ĉirkaŭbrakis lin ĉe la kolo, sed strange, tiom ke Adamo demandis de ŝi: – Kion vi havas?
​Eble se ŝi estus ĝin dirinta tiam… sed jam ankaŭ Adamo scias.
​Ŝi prenis sian duonkukurbon kaj kure iris denove laŭ la mallonga supreniro ĝis la groto, kaj sur la sojlo ŝi ekhaltis por rigardi la sunon kiu estis transpasinta la pintojn de la montoj kaj supreniris ĉielen ankoraŭ iom ruĝa. Sed el la platano kiu ombrumis la maldensaĵon deiĝis folio kaj surteriĝis post mallonga ŝvebado, flava, pereinta, mortinta. Ĝi estis unu el la multaj, kiujn la granda varmo de la nokto estis mortiginta.
​Kaj jen granda melankolio trafis la virinon, iu korpremo egala al tiu kiu estis akompaninta ŝin dum la forkuro el Edeno, sed eble pli subtila, sen tiu tiel terura forto, preskaŭ sen kialo. – Malfeliĉa Eva! – ŝi kompatis sin, kaj demetis teren sian maldelikatan kuvon, por ke ĝi ne elirigu la akvon pro tiu ŝia subita ektremo. Poste ŝi kaŭriĝis teren, metis siajn manojn sur sian ventron, kaj restis tie en senkaŭza malĝojo.
​Sed ŝia penso reiris al Adamo kaj tuj ŝi ridetis, ĉar al la hieraŭa Adamo, perfekta, sekura, feliĉa, ŝi preferas tiun hodiaŭan mulditan el mizero, el timo, el ŝvito kaj el korpremo, kaj la beleco estas for, sed li estas ŝia, ŝia ĝis la fundo de la internaĵoj.
​Tiam ŝi spiris pli libere kaj ŝia rideto el tenera fariĝis dubesenca, malmola ne kaj ankaŭ ne maldolĉa, sed iu rideto kiu faldis suben la angulojn de la buŝo, el singarda feliĉo, el retenita defio.
​Ĉar ŝi scias, ke sian viron ŝi devas teni al si firme, kontraŭ ĉia bedaŭro kaj la pasintaj pensoj kaj… ŝi nenion volas diri kontraŭ Dio, male ŝi Lin honoras: sed nun, puninte nin, Li almenaŭ lasu nin iri laŭ nia vojo, nova kiel Li volis. Li estas la mastro, ĉu ne?
​Kaj tuj ŝi reeniris en la groton por porti la akvon al sia viro, kiu ĉe vekiĝo soifos.
​Adamo ankoraŭ dormadis, kaj ŝi kuŝiĝis apude, atendante pacience.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *