Homoj

Edgar Lee Masters

La 23-an de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1868) de la usona poeto kaj verkisto Edgar Lee Masters (1868-1950)
it.wikipedia.org/wiki/Edgar_Lee_Masters
io.wikipedia.org/wiki/Edgar_Lee_Masters
​konata precipe kiel aŭtoro de la “Spoon River Anthology” (Antologio de Spoon River),
it.wikipedia.org/wiki/Antologia_di_Spoon_River
publikigita unue (29an de majo 1914-5an de januaro 1915) poparte en la gazeto Reedy’s Mirror, kaj poste en volumo (unua eldono, kun 13 epitafoj, en aprilo 1915; dua eldono, definitiva, kun 245 eroj, en 1916).
​La poeto rakontas, pere de la tomboŝtonaj skribaĵoj de imagita malgranda tombejo sur monteto, la travivaĵojn de vilaĝeto same imagita, Spoon River; en realo, la aŭtoro inspiriĝis al vere ekzistintaj personoj en la urbetoj Lewistown kaj Petersburg, apud Springfield en Ilinojso, tiel ke multaj sentis sin ofenditaj: fakte, la mortintoj de la tomboŝtonaj skribaĵoj havis nenion por malgajni, kaj senrezerve malkaŝis siajn privatajn aferojn.
​En Italio, la traduko de la libro estis malpermesita dum la faŝisma reĝimo, jen ĉar ĝi venis el Usono, jen ĉar ĝi esprimis liberecanajn kaj kontraŭmilitajn ideojn. La unua itala eldono, de Ferdinanda Pivano, estis publikigita ĉe la subiro de faŝismo, la 9-an de marto 1943, kaj kun malgranda ruzaĵo por eviti la cenzuron: ĝi estis titolita “Antologia di S. River” (Antologio de S. River, kredigante, ke la aŭtoro estas iu Sanktulo nomata River, sed la tradukintino estis same enkarcerigita.
​En postmilita Italio, la libro fariĝis baldaŭ furoraĵo, sed pri tio (kaj pri la tutmonda sukceso) ne profitis la aŭtoro, kiu mortis en mizero.
​En “L’Esperanto” 1963-80, p. 42, estas publikigitaj la versioj al Esperanto, de Anna Muretti, de du poeziaĵoj, “Schroeder the fisherman” (Schroeder la fiŝisto) kaj “Widow Mcfarlane” (Vidvino Mcfarlane).
​En 1971, la itala kantaŭtoro Fabrizio De André libere eltiris naŭ kanzonojn el la Antologio, publikigante ilin en la albumo “Non al denaro, non all’amore né al cielo” (Ne al la mono, ne al la amo nek al la ĉielo), laŭ versoj de Giuseppe Bentivoglio kaj muziko de Nicola Piovani; du el ĉi tiuj kanzonoj (“Frank Drummer- Un matto” kaj “Fiddler Jones – Il suonatore Jones”) estis tradukitaj al Esperanto de Renato Corsetti (kun la titoloj “La stultulo” kaj “La Flutmuzikisto”), kaj interpretitaj de Gianfranco Molle en la KD “La Fiŝkaptisto”, Edistudio 2007.
​Mi transskribas la tekstojn en la angla, la itala kaj en Esperanto de “Widow Mcfarlane” (La vedova Mcfarlane, Vidvino Mcfarlane), kaj aldonas:
​- mapon de la zono ĉirkaŭ rivero Spoon, kie Edgard Lee Masters lokis sian imagitan tombejon;
​- la poŝtmarkon eldonitan de Usono en 1970 honore al la poeto;
– la kovrilon de la KD “La Fiŝkaptisto”, kaj la internan paĝon kun la kanzono de Gianfranco Molle “La kanzonisto” («laŭ modelo de Antologio de Spoon River de E. L. Masters»).


WIDOW MCFARLANE

I was the Widow McFarlane,​
weaver of carpets for all the village.​
And I pity you still at the loom of life,​
you who are singing to the shuttle​
and lovingly watching the work of your hands,
if you reach the day of hate, of terrible truth.​
For the cloth of life is woven, you know,​
to a pattern hidden under the loom -​
a pattern you never see!​
And you weave high-hearted, singing, singing,
you guard the threads of love and friendship​
for noble figures in gold and purple.​
And long after other eyes can see​
you have woven a moon-white strip of cloth,​
you laugh in your strength, for Hope o’erlays it​
with shapes of love and beauty.​
The loom stops short! The pattern’s out!​
You’re alone in the room! You have woven a shroud!​
And hate of it lays you in it!

Edgar Lee Masters, Spoon River Anthology

LA VEDOVA MCFARLANE

Io fui la vedova McFarlane,
tessitrice di tappeti per tutto il villaggio.
E ho pietà di voi ancora al telaio della vita,
voi che cantate alla spola
e spiate amorosamente il lavoro delle vostre mani,
se giungerete al giorno dell’odio, della verità terribile.
Perché il panno della vita, vedete, è tessuto
secondo un disegno nascosto sotto la trama –
un disegno che non si può vedere!
E voi tessete lieti, cantando, cantando,
serbate i fili dell’amore e dell’amicizia
per nobili figure d’oro e di porpora.
E quando da un pezzo altri occhi hanno visto
che avete tessuto una striscia di panno bianco come la luna,
voi ridete nella vostra forza, perché la Speranza la ricopre
di forme d’amore e di bellezza.
Il telaio d’un tratto si arresta! Si scopre il disegno!
Siete soli nella stanza! Avete tessuto un sudario!
In quello vi avvolge l’odio che vi suscita!

Edgar Lee Masters, Spoon River Anthology
trad. Fernanda Pivano

VIDVINO MCFARLANE

Mi estis la vidvino Mcfarlane,
teksistino de tapiŝoj por la tuta vilaĝo.
Kaj mi kompatas vin, starantaj ankoraŭ
al la teksilo de la vivo.
Vi kantantaj ĵetante la navedon
ame zorgu pri la laboro de viaj manoj,
se vi alvenos al la tago de la malamo, de la terura vero.
Ĉar la drapo de la vivo estas teksata, vi scias,
laŭ modelo kaŝita sub la teksilo,
modelo kiun vi neniam vidas!
Kaj vi teksas kuraĝanime, kantante kantante,
vi gardas la fadenon de l’ amo kaj de l’ amikeco
por noblaj figuroj el oro kaj purpuro.
Kaj jam de longe aliaj okuloj povis ekvidi
ke vi teksis strion de drapo blanka kiel la luno.
Vi ridas en via forto, ĉar la Espero kovras ĝin
per figuroj de amo kaj beleco.
La teksilo haltas subite. La modelo svenas!
Vi estas sola en la ĉambro! Vi teksis mortotukon!
Kaj la malamo por ĝi ĵetas vin en ĝin!

Edgar Lee Masters, Spoon River Anthology,
trad. Anna Muretti (“L’Esperanto” 1963-80, p. 42)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *