Homoj

(Italiano) Luigi Pirandello

La 28-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1867, precize antaŭ 150 jaroj) de la sicilia dramisto, verkisto kaj poeto Luigi Pirandello (1867-1936), naskiĝinta en Girgenti, nuntempe Agrigento
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Pirandello
eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Pirandello
(la Vikipedia paĝo en Esperanto estas vere mizera),
​Nobelpremiito por Literaturo en 1934.
​En Esperanto ekzistas multaj tradukoj de liaj verkoj: sufiĉas memorigi, ke la volumo de Carlo Minnaja “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj” (Milano, FEI 2012) ja dediĉas al li 134 paĝojn, kun:
– ampleksa prezento (paĝoj 53-59);
– du kompletaj teatraĵoj:
– “Così è (se vi pare) – Tiel ja (se al vi ŝajnas), trad. Carlo Minnaja, p. 60-110;
– “Sei personaggi in cerca d’autore” – Ses roluloj serĉantaj verkiston, trad. Michela Lipari, p. 111-165;
– eroj el:
“Il fu Mattia Pascal” – La estinta Mattia Pascal, trad. Carlo Minnaja, p. 166-169;
​- “Uno, nessuno e centomila” – Unu, neniu kaj centmil, trad. Carlo Minnaja, p.170-171;
​- la rakontoj:
– “I galletti del bottaio” – La koketoj de la barelisto, trad. Annamaria Faiella, p. 172-177;
– “Il treno ha fischiato” – La trajno fajfis, trad. Carlo Minnaja, p. 178-183;
– “Di sera, un geranio” – Vespere, unu geranio, trad. Carlo Minnaja, p. 184-186.
​Krome:
– en “Literatura Mondo” 1935-1, paĝoj 11-13, aperis artikolo de Tiberio Morariu kun vigla kroniko de la transdono al Pirandello (en decembro 1934) de la Nobelpremio por Literaturo;
– en “Literatura Mondo” 1938-1 estas publikigita “La laboro de verkisto”, trad. F.W.V.;
– en “Heroldo de Esperanto” 2007-1 estas publikigita la traduko, de Carlo Minnaja, de la novelo “La giara” – La ĵaro; la komedio tirita el la novelo estis ludita de la lernantoj de la Elementa Lernejo “Dante Alighieri – Oltresavio” de Ĉezeno (Cesena) la 15-an de majo 1978, dum la 30a IFEF-kongreso en Romo (raportis “L’Esperanto” 1978-6, paĝoj 3-4);
– en 1930 (laŭ “Rivista Italiana di Esperanto” 1930-4, p. 117) kaj en 1982 (laŭ “L’Esperanto” 1982-11/12, paĝoj 16-17), tradukoj el Pirandello estis faritaj en la kadro de literaturaj konkursoj (sed mi ne posedas la tradukojn);
– Radio Roma en Esperanto dediĉis al Pirandello la elsendon de la 29-a de julio 1960 (laŭ la tria kovrilpaĝo de “L’Esperanto” 1960-64);
– en “L’Esperanto” 1963-81, paĝoj 52-53, estas la kroniko de la esperantista “pilgrimo” al la naskiĝdomo kaj al la tombo de Pirandello, okaze de la inaŭguro, en 1963, de “Lungomare Esperanto” (marborda aleo Esperanto) en Porto Empedocle (kiu ĝis 1863 estis konsistiga parto de Girgenti/ Agrigento). Kuriozaĵo: en la ceremonio de Porto Empedocle ĉeestis la palerma esperantisto Alfredo Perricone Pirandello, parenco de la verkisto;
– en “Heroldo de Esperanto” 2017-2 (julio 2017) aperos ampleksa artikolo de Carlo Minnaja titolita “Kelkaj notoj pri Luigi Pirandello 150 jarojn post la naskiĝo”.
​Mi aldonas:
​- foton (faritan de Laura G. Paccagnella) de la busto de Pirandello en la ĝardeno de lia naskiĝdomo, aranĝita kiel muzeo
www.regione.sicilia.it/beniculturali/dirbenicult/database/page_musei/pagina_musei.asp?id=1&idsito=6
– la kovrilon de la volumo de Carlo Minnaja “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj” (Milano, FEI 2012);
– la unuatagan koverton (UTK) de la poŝtmarko eldonita en 1967 de la Itala Poŝto okaze de la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de la verkisto.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *