Homoj

Pearl S. Buck

La 26-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1973) de la usona verkistino Pearl Sydenstricker, konata kiel Pearl S. Buck laŭ la familia nomo de la unua edzo (1892-1973)
it.wikipedia.org/wiki/Pearl_S._Buck
eo.wikipedia.org/wiki/Pearl_S._Buck
Nobelpremiitino por Literaturo en 1938, fama precipe pro la romano “The Good Earth” (La bona tero), lokita en Ĉinio (kie ŝi vivis longatempe), kaj pro sia engaĝiteco por egaleco kaj interkompreno inter la popoloj kaj la respekto de la homaj rajtoj.
​Ne ekzistas ŝia verkoj tradukitaj al Esperanto; tamen mi transskribas artikolon tiritan el “Literatura Mondo” 1935-5, p. 103/104 (do, jam antaŭ la aljuĝo de la Nobelpremio).
Mi aldonas:
– foton de Pearl S. Buck, faritan de Arnold Genthe;
– foton (faritan de Karl Sandels) de la ceremonio de la 10-a de decembro 1938 por la transdono de la Nobel-premioj (ĉeestis nur Pearl S. Buck por Literaturo kaj Enrico Fermi por Fiziko);
– usonan poŝtmarkon de 1983.


NOVA ROMANO DE PEARL BUCK.

La tria volumo de la Wang-Saga. Estis antaù kvin jaroj. Tiam eldonis la John Day-eldonejo libron, kies verkistino ne estis akceptita en la granda literaturista klano de New- York. «East Wind – West Wind» de Pearl S. Buck, staris sur la titolpaĝo. Favore salutata de la kritiko, ĉi tiu unua Ĉinuj-volumo de Buck modeste enviciĝis en la longan vicon de aliaj jarlibroj. Poste venis la printempo 1931. Aperis la dua romano de Pearl Buck «The Good Earth» (La bona tero). Kaj nun oni ekdemandis sin, ĝenita en la kutima trankvileco: Kiu estas la virino, kiu skribis ĉi tiun libron? Kiel okazas, ke ni tute ne konas ŝian nomon? Ĉu ŝi vivas en Ĉinujo aŭ en Usono? Jes, en Ĉinujo ŝi estis naskita kaj grandiĝinta, Pearl S. Buck. Ŝiaj gepatroj estis misiistoj sur antaŭIokita posteno. Ŝiaj gefratoj mortis jam en junaj jaroj, ĉar ili ne povis elteni la tiean malfacilan vivon. Vivante inter ĉinaj infanoj, en soleca regiono, ĉirkaŭataj de senfinaj ondantaj rizokampoj, en sorĉo de la tradicio de multmiljare malnova imperio, ŝi estis kvazaŭ mem enradikiĝinta en la ĉinan teron. La modernan Ĉinujon de la marbordaj urboj ŝi lernis koni nur, kiam ŝi estis sendita al Ŝanghaj en la lernejon. Ŝi vizitis poste Kolegion en Ameriko, la malnova hejmlando de siaj gepatroj, kaj ankaŭ universitaton. Baldaŭ denove ekkaptis ŝin la nostalgio al la lando de sia infaneco. En Ĉinujo ŝi iĝis la edzino de juna misiisto, kiu poste estis vokita kiel instruisto al la universitato de Nanking. Tie ŝi eĉ hodiaŭ laboras kiel legistino. Sed ŝia patrina koro – ŝi donis al du infanoj la vivon – estis malfermita ne nur al la lando de ŝia sopiro sed ankaù al la humila popolo de Ĉinujo, al ĉiuj simplaj homoj, kiuj tie vivas, suferas, mortas.
Tiel ŝi poste komencis verki. Fine ŝi trovis la vojon, sur kiu ŝi povis varbi amikojn al ĉi tiu ĉina popolo, al la subigitoj kaj ŝarĝitoj, kiuj unue estis eluzitaj de iliaj feŭdaj sinjoroj kaj nun estas minacataj de la okcidenta kulturo. Kaj ŝiaj romanoj venis al New-York, trans la vastan oceanon. Eldonejo ne rapide estis trovita, ŝi povis atendi, ankaù la paciencan atendadon ŝi estis lerninta de ĉi tiu popolo. Poste blovis kiel puriganta ventokirlo la praforto de ŝia «Bona tero» tra la velka foliarbaro. Eĉ la superkulturitoj, kiujn oni karakterizas en Ameriko per la vorto «sophisticated», faris profundan reverencon antaŭ ŝi. La Pulitzer-premio estis aljuĝita al ŝia verko. Ŝi ne lasis sin erarigi sur sia vojo. Ĉar nur tie, tion ĝi sentis, kie ŝia animo estas enradikiĝinta, floras la blua floro de la poezio. Murmurante kiel la flavaj eterne malviglaj ondegoj de la Jangce, kelkfoje revema, biblie legenda kiel la sageoj kaj la fabeloj de la popolo, ofte ankaŭ kruela kiel la vivo, ŝi rakontis al ni libron post libro pri la ĉinaj homoj. Ŝi levis la vualon de fremda mondo, kiu malantaŭ altaj muroj kuŝis fermita, kaj en ŝiaj poetaj verkoj la nekonata mondo iĝis al ni travivaĵo.
En mizera ŝlimtera kabano ni renkontiĝis unuafoje kun Wang Lung, la kamparano. EI la riĉa domo de Hwang li venigos Olan, la sklavinon, je sia edziniĝtago. Lia patro destinis ŝin al li kiel edzinon. La buŝo de Olan estas silentema. Sed ŝi ne havas variolpostsignojn en la vizaĝo nek leporlipojn; ŝi estas forta, taŭgas por la laboro kiel besto. La saman vesperon Wang Lung kuŝiĝas ĉe ŝia flanko kaj raŭke ridas en la mallumon… Nova vivo por li komenciĝis. Komune ili prilaboras ilian kampon; la unuaj arĝentmoneroj klaktintas en la zonopoŝo. Tri infanojn jam naskis al li Olan. Malsekeco venas en la lando. En «fajroveturilo» ili veturas kun la aliaj, kiuj estas proksime al malsalrnorto, en iu urbo de la sudo. Ĉion, almozpeti, kurgvidi rikŝon, nur ne vendi la propran teron, nur scii, ke la propra terbulo atendas je ŝi. – Wang Lung poste iĝas riĉa viro. En la domo de la Hwang estis multe malŝparate kaj li, la iam malriĉa kamparulaĉo, nun aĉetas la grundon kaj teron de ĉi tiu riĉulo. Kvankam li mem ne povas legi kaj skribi, li sendas siajn filojn al la lernejo en la urbon. La longa simiovosto, kiu pendis de sia kapo, forfalas per la tondilo de la barbiro. Li prenas konkubulinon en la domon. Silenteme, kiel ŝi vivis, mortas Olan… En la palaco de la riĉuloj ekloĝas Wang Lung kun siaj infanoj. Sed, kiam li poste sentas proksimiĝi la mortohoron, defalas de li kiel velka folio la sopiro al la riĉeco, kaj li reiras en la mizeran kabanon de siaj gepatroj, por tie fari la lastan elspiron. – Tio estis Wang Lung, la filo de la terbulo. De li raportis al ni la unua volumo de la Wang-Saga de Pearl Buck: «La bona tero».
Ĉar kiel Galsworthy en sia «Forsyte-Saga» formis la historion de unu gento kiel simbolon pri la estiĝo kaj pasiĝo de unu tempo, tiel ankaŭ Pearl Buck en la tri volumoj «La bona tero» «Filoj» kaj «The House divided» (la lasta volumo de la domo Wang, kiu nun aperis en Anglujo kaj Ameriko) priskribas la sorton de unu sola familio kiel simbolon de la pasemo kaj de la ŝanĝiĝo de la epokoj. Se oni povas nomi «La bonan teron» alta kanto do la terbulo, la dua romano, «Filoj», estas la bardo-kanto de milita, sangavìda tempo. La unuenaskitaj filoj de Wang Lung nun ludas urbanojn, kun oleitaj haroj, en riĉa vesto. La plej juna, protestanto, iĝas soldato. Iam li pensis, ke li devus helpi al la malriĉuloj kaj subpremitoj. Kiel militestro «Wang la tigro» li semas nur sangon kaj rikoltas la malamon de la homoj. El senama edzeco al li poste naskiĝas filo, Wang Yuan. Kaj Wang Yuan estas la ĉefpersono de la nova romano de Pearl Buck, kiu gvidas nin ĝis proksime al la estanteco.
​«The House divided» – la domo disfalas, la trunko dissplitiĝas. La unua generacio surkonstruas, la dua konservis, la tria disfalis en si, perdis la riĉan sukon de la radikforto. Kun la fremdaj okcidentaj moroj, kun nubskrapuloj, jaroj kaj tiuj aŭtomobiloj, kiuj prirabas la malriĉan rikŝgvidanton pri lia maldolĉa, malmulta perlaboro, el Eŭropo kaj Ameriko ankaŭ envenis en la marbordaj urboj la protestantaj deziroj. Malrespekte kaj spiteme la junularo vokas: «For Konfucion!». La deziroj de la gepatroj, malnovaj tradicioj estas malzorgataj, primokataj. «La krimo komenciĝas kun la malriĉeco» instruas la saĝulo Cha’ao Teo, malriĉeco kun la malsufiĉo de la nutraĵoj, malsufiĉo kun la malzorgo en la flego de fruktoporta terbulo. La homo, sen ĉi tiu kateno, kiu ligas lin al la tero, iĝas senhejma. Nek fortikigitaj urboj, nek severaj leĝoj kaj kruelaj punoj poste povas obeigi ĉi tiun maltrankvilan rab-spiriton». En nia tempo de la maltrankvilaj deziroj, kiam la homoj de Ĉinujo – same kiel la homoj el la okcidento – malligiĝis de la terbulo kaj nun estas sentenaj, ĉi tie elkreskas Wang Yuan, la filo de la «tigro». Ankoraŭ li sentas sin interne ligita al la tero: li volus vivi, kie estas arboj kaj kampoj. Bolsanga malprudento pelas lin al la revoluciaj sektaj kunvenoj. Li estas enkarcerigita kaj devus esti ekzekutata. Oni fine helpas al li fuĝi. En Ameriko li ekkonas la mondon de la okcidento – ekkonas kaj ekmalŝatas, ĉar li sentas, ke li, kiel fremdulo, tie estas malestimata. Post ses jaroj li revenas. En Ĉinujo nun la flamo de la revolucio ekflamiĝas. Wang Yuan vidas plu malsati la malriĉulojn; kiu venas al potenco, tiu uzas perforton. La malnova estas detruita, dispremita, por la nova surkonstruo mankas al la juna Ĉinujo forto kaj kompreno. La patro de Yuan, «Wang la tigro», mortas, surprizatakita de rabisto nehome torturita. Ĉe la flanko de virino, kiu unuigas la benon de la malnova kaj de la nova tempoj, Wang Yuan retrovas la vojon al la hejma terbulo. Nur ĉi tie sole lia vivarbo floros kaj portos fruktojn.
Kun ĉi tiu ekrigardo al la nova matenruĝo finiĝas la trilogio. Ne imitu la ĥaoson de la malfeliĉa okcidento, admonas la patrina voĉo de Pearl Buck. Kaj maljunan kamparanon ŝi igas pripenseme diri: «Estas malbone, rompi la leĝojn de la terbulo. La dioj ne pardonos al mi, se mi uzas rimedojn, kiuj estas kontraŭ iliaj leĝoj – la dioj de ĉi tiu tero, ili ekkonas la rajtan posedanton…». La dioj de ĉi tu bona tero, ili ekkonas kaj benas lin! Sed ĉu Pearl Buck, ni nun demandas, skribis nenion alian ol tri romanojn pri la ĉinaj homoj? Ĉu ni ne ĉiuj devojiĝis de la terbulo? Ĉu ankaŭ ni ne vivas en ĉi tiuj ĉebordaj urboj, kvazaŭ sur la bordo de sovaĝe movata vivomaro, kaj ĉu ankaŭ ni ne strebas al feliĉo, kiun ni mem perdigis per nia maltrankvilo? Al la poeto restas, revi tie, kie la saĝo ne trovas eliron. Pearl Buck fidas al la revoj – ŝi estas poetino.
F. W.V. (Literatura Mondo 1935-5, p. 103-104)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *