Homoj

Sandro Penna

​La 12-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1906) de la itala poeto Sandro Penna (1906-1977)
it.wikipedia.org/wiki/Sandro_Penna
eo.wikipedia.org/wiki/Sandro_Penna
​pri kiu la juĝoj estas tre malkonkordaj.
Paradokse, la samaj aspektoj de lia poezio konsistigas por kelkaj virton, kaj por aliaj malvirton: tiel, iuj ŝatas lian oftan samsekseman inspiron, dum aliaj taksas ĝin nekonvena kaj obseda; iuj aprezas lian senperan kaj facile kompreneblan lingvaĵon, dum aliaj kritikas la malproksimecon disde la elita lingvaĵo tipa de la itala poezio kaj la egan limigitecon de la vortostoko.
​En Esperanto estis tradukitaj multaj liaj poeziaĵoj, plejmulte de Carlo Minnaja, Gaudenzio Pisoni kaj Gianluigi Gimelli en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF-Koop 1990 (aldone, la kovrilo); aliaj tradukoj estis faritaj de Nicolino Rossi (en “La ondo de Esperanto” 2006-7, kaj ĉe Fejsbuko).
​Mi transskribas unu el ili, en la itala kun traduko en Esperanto; kurioze, ĉi tiuj versoj (memkompreneble, en la itala) estis utiligitaj de la kantaŭtoro Lorenzo Cherubini (artista nomo: Jovanotti) en lia kanzono “L’alba” (La tagiĝo) de 2015

FELICE CHI È DIVERSO

Felice chi è diverso
essendo egli diverso.
Ma guai a chi è diverso
essendo egli comune.

Sandro Penna

FELIĈA LA MALSAMA

Feliĉa la malsama
se estas li malsama.
Sed ve’ al la malsama
se estas li komuna.

Sandro Penna, trad. Carlo Minnaja
(el “Enlumas min senlimo, 1990”)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *