Homoj

Machiavelli

La 3-an de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1469) de la itala (florenca) verkisto, historiisto kaj politikisto Niccolò di Bernardo dei Machiavelli (1469 1527), konata simple kiel Niccolò Machiavelli

it.wikipedia.org/wiki/Niccol%C3%B2_Machiavelli

eo.wikipedia.org/wiki/Makiavelo

kies nomo naskis la terminon “makiavela” por indiki sintenon ruzan kaj senskrupulan.

Dum mi sendas al tio, kio estas publikigita en Vikipedio, mi memorigas ke la fundamenta verko de Machiavelli (kies originala titolo estas en latino, “De principatibus”, sed estas tutmonde konata laŭ la itala titolo “Il Principe”) estis majstre tradukita al Esperanto de Carlo Minnaja kun la titolo “La Princo” (FEI, Milano 2006).

Ampleksa recenzo en du partoj, de Nicolino Rossi, estis publikigita en “L’Esperanto” 2008-4 (paĝoj 19-20) kaj 2008-6 (paĝoj 14-15).

En la “Itala Antologio” (FEI Milano 1987), ok paĝoj (160-167) estas dediĉitaj al Machiavelli:

“Lettera a Francesco Vettori” (Letero al Francesco Vettori), trad. Carlo Minnaja;

– ĉap. 18-a del “Principe” (La Princo), trad. Carlo Minnaja;

– el la “Discorso sopra la nostra lingua” (Parolado pri nia lingvo), trad. Nicola Minnaja).

Machiavelli estas ankaŭ aŭtoro de la komedio “La Mandragola” (La Mandragoro)

it.wikipedia.org/wiki/La_mandragola

eo.wikipedia.org/wiki/Mandragola

eo.wikipedia.org/wiki/Mandragoro

tradukita al Esperanto de Kiril Draĵev, kaj surscenigita en 1971 (dum la Universala Kongreso de Londono) de la BET (Bulgara Esperanto-Teatro), laŭ reĝisorado de Krestju Mirski. En la raporto pri ĝi en “Esperanto de UEA” 1971-9, p. 153, estas kurioze konstati ke en 1971 estis kritikoj pri la elekto surscenigi tiun komedion, taksitan “maldeca” (tute evidente, la “komuna sento de pudoro” estis, en 1971, alia ol tiu nuntempa).

Mi aldonas:

– la poŝtmarkon eldonitan de la Itala Poŝto en 1969 pro la kvincentjara datreveno de la naskiĝo de Machiavelli;

– la kovrilon de la versio en Esperanto de “La Princo”;

– la menciitan artikolon el “Esperanto de UEA” 1971-9, p. 153.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *