Sen kategorio

Bedřich Smetana

La 2-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1824) de la ĉeĥa komponisto Bedřich Smetana (1824-1884), 

eo.wikipedia.org/wiki/Bed%C5%99ich_Smetana

fama precipe pro la simfonia poemo “Vltava” (Moldavo).

www.youtube.com/watch?v=Kqg1QxOhV2c 

Kuriozaĵo:

Smetana naskiĝis en Litomyšl, kiam tiu urbo (kiu nomiĝis germane Leitomischl, kaj hodiaŭ estas ĉeĥa) estis parto de la Aŭstria Imperio. Lia origina nomo estis Friedrich, en la germana, kaj ankaŭ lia komunuza lingvo estis dum longa tempo la germana; nur poste, kiam maturiĝis lia nacia sento, li lernis la ĉeĥan, kaj ŝanĝis sian nomon al Bedřich.

Mi sendas al mia artikolo de la 2-a de marto 2018

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/03/02/bedrich-smetana/

kaj aldonas:

– italan poŝtan stampon de la 22-a de julio 1984, pro kunveno en Lanciano (Chieti) de kolektantoj de muzika filatelo, kun la portreto de Bedřich Smetana okaze de la unuajarcenta datreveno de lia morto;

– p. 22 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de marto 1940; estas indikite, ke la 3-an de marto 1940 estis elsendita: “La naturo priskribita per la simfonia muziko: muzikoj de Sinding. Grieg, Smetana kaj Beethoven”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *