Homoj

Roberto Murolo

La 19-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1912) de la napola kantaŭtoro kaj gitaristo Roberto Murolo (1912-2003),

it.wikipedia.org/wiki/Roberto_Murolo

unu el la plej grandaj interpretistoj de la napola kanzono, laŭ nekonfuzebla flustra voĉo.

Li estas fama precipe pro serio da 33-turnaj longdaŭraj diskoj, antologio de la napola kanzono tra la jarcentoj (“Napoletana”).

Mi transskribas, en la napola dialekto kaj en la traduko al Esperanto, lian kanzonon “Sarrà chi sa” (Sed kio do!), kaj aldonas la kovrilon de unu el la diskoj de “Napoletana”.


SARRÀ CHI SA

Parole di Renato Forlani – musica di Roberto Murolo

www.youtube.com/watch?v=n7gfX-WSKFM

Primmasera!

‘O sole a poco a poco

se n’è sciso.

Strignete ‘mbracci’a me

cu ll’uocchie nchiuse,

facimmo zittu zittu, cu sti vase.

Sarrà chi sa,

sarrà ‘sta luna chiena,

na musica luntana.

Sarrà chi sa,

forse sarrà stu mare

o ‘a luce de llampare.

Sarrà, sarrà Pusilleco

ca mme fa suspirà:

“Te voglio bene”.

‘O cielo bello ‘e Napule

ch’è fatto pe’ cantà

mille canzone.

Sarrà chi sa,

forse sarrà stu core

ch’è troppo ‘nnammurato.

Stasera, tutta vita,

suspirame abbracciata:

“Ammore mio”.

Chianu chianu,

se so’ addurmute

tutte ‘e manduline.

More pe’ ll’aria ll’urdema canzone.

Già sponta ll’alba

e s’annasconne ‘a luna.

Sarrà, sarrà Pusilleco

ca mme fa suspirà:

“Te voglio bene”.

‘O cielo bello ‘e Napule

ch’è fatto pe’ cantà

mille canzone.

Sarrà chi sa,

forse sarrà stu core

ch’è troppo ‘nnammurato.

Stasera, tutta vita,

suspirame abbracciata:

“Ammore mio”

°°°

SED KIO DO!

Vortoj de Renato Forlani – muziko de Roberto Murolo

trad. Luigi Minnaja

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#SED%20KIO%20DO%21 

Fruvespere!

La suno malrapide nin forlasis!

Fermu l’ okulojn, stringe min karesu!

Kaj dolĉe kaj silente ni nin kisu!

Sed kio do!

Ĉu estas luno plena,

muziko malproksima?

Sed kio do!

Ĉu estas blua maro,

lumo de l’ barkaro?

Ĉu estas ĉi Posillipo

la kaŭzo de l’ suspir’?

“Mi vin tre amas!”?

La bela ĉiel’ de Napoli

farita por kantad’! De mil kanzonoj!

Sed kio do!

Ĉu estas mia koro

jam tro enamiĝinta?

Ĉi nokton, tutan vivon

sur mia sian’ suspiru:

“Ho amo mia!”

Malrapide,

jam endormiĝis ĉiuj mandolinoj!

Mortas aere lasta la kanzono!

La tag’ aŭroras kaj kaŝiĝas la luno

Sed kio do!

Ĉu estas luno plena,

muziko malproksima?

Sed kio do!

Ĉu estas blua maro,

lumo de l’ barkaro?

Ĉu estas ĉi Posillipo

la kaŭzo de l’ suspir’?

“Mi vin tre amas!”?

La bela ĉiel’ de Napoli

farita por kantad’! De mil kanzonoj!

Sed kio do!

Ĉu estas mia koro

jam tro enamiĝinta?

Ĉi nokton, tutan vivon

sur mia sian’ suspiru:

“Ho amo mia!”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *