Eventoj · Objektoj

Stigmatoj

Laŭ la tradicio, la 17-an de septembro 1224 Francisko de Asizo ricevis ĉe la monta ermitejo “Verna la stigmatojn, nome la vundojn en la manplatoj kaj en la dorso de la piedoj, samkiel tiuj de Kristo sur la Kruco.

Parolas pri tio la biografoj de la Sanktulo, ekzemple Sankta Bonaventuro; sed precipe Dante Alighieri en la Dia Komedio, Paradizo 11, 106-108:

 

Nel crudo sasso intra Tevero e Arno

da Cristo prese l’ultimo sigillo,

che le sue membra due anni portarno.

 

Inter Tiber’ kaj Arno li, sur kruda

ŝtono, de Kristo havis lastan signon,

kiun du jarojn liaj membroj portis.

(trad. Giovanni Peterlongo)

 

Sur la montar’ inter Tiber’ kaj Arno

lin markis Kristo per sigelo lasta,

kiun du jarojn portis lia karno.

(trad. Enrico Dondi)

 

Bildo: itala poŝtmarko de 1982, laŭ skizo de Maria Maddalena Tuccelli, pro la okjarcenta datreveno de la naskiĝo de Sankta Francisko, kun la evento de la stigmatoj (el pentraĵo de Pietro Cavaro de 1518).

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *