La 27-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1835) de la itala (toskana) poeto kaj literaturisto Giosue Carducci (1835-1907),
eo.wikipedia.org/wiki/Giosu%C3%A8_Carducci
Nobelpremiito pri Literaturo en 1906.
Jam plurfoje mi parolis pri li; plej laste, la 16-an de februaro 2020.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/02/16/giosue-carducci-4/
Hodiaŭ mi transskribas (en la itala, kaj en unu el la tradukoj al Esperanto) lian poeziaĵon “Traversando la Maremma Toscana” (Trairante la Toskanan Maremon).
La bildo montras la pinarbaron de Marina di Grosseto, en la suda Toskana Maremo (Marĉo-Lando), laŭ foto, kiun mi mem faris antaŭ proksimume 50 jaroj.
TRAVERSANDO LA MAREMMA TOSCANA
Dolce paese, onde portai conforme
l’abito fiero e lo sdegnoso canto
e il petto ov’odio e amor mai non s’addorme,
pur ti riveggo, e il cuor mi balza in tanto.
Ben riconosco in te le usate forme
con gli occhi incerti tra ‘l sorriso e il pianto,
e in quelle seguo de’ miei sogni l’orme
erranti dietro il giovenile incanto.
Oh, quel che amai, quel che sognai, fu in vano;
e sempre corsi, e mai non giunsi il fine;
e dimani cadrò. Ma di lontano
pace dicono al cuor le tue colline
con le nebbie sfumanti e il verde piano
ridente ne le pioggie mattutine.
Giosue Carducci
°°°°°
TRAIRANTE LA TOSKANAN MAREMON
Ho dolĉa lando, je kies konformo
regis indigno min, fiera moro,
amo-malamo en daŭra sendormo,
mi vin revidas kun vibranta koro.
Je la rekono de l’ gemuta formo
hezitas en mien’ rideto-ploro,
kaj sekvas mi tra vaga memorŝtormo
ravajn la spurojn de junec-langvoro.
Nun ĉia revo, amo ĉia vanas:
tiome kuris mi, sen celalveno;
kaj morgaŭon la fal’. Sed pac’ emanas
en nebula vual’ de montetĉeno,
kiu ĉe l’ ebenaĵ’ verda lontanas
ridanta en la pluvo de l’ mateno.
Giosue Carducci
trad. Pier Vittorio Orlandini + Nicolino Rossi
(el “L’Esperanto de FEI” 1/2001)
(el “Literatura rigardo tra la marema Toskanlando”, 1-a parto, p. 126)