La 20-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1304) de la itala (toskana) poeto, verkisto, filozofo kaj humanisto Francesco Petrarca (1304-1374)
eo.wikipedia.org/wiki/Francesco_Petrarca
Pri li mi jam parolis plurfoje.
Mi transskribas liajn soneton “S’amor non è, che dunque è quel ch’io sento?”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto (“Ne am’? Do kio estas mia sento?”).
Mi aldonas bildon pri lia domo en Arquà, laŭ malnova litografaĵo.
CXXXII. S’AMOR NON È, CHE DUNQUE
È QUEL CH’IO SENTO?
S’amor non è, che dunque è quel ch’io sento?
Ma s’egli è amor, per Dio, che cosa e quale?
Se bona, ond’è l’effetto aspro e mortale?
Se ria, ond’è sì dolce ogni tormento?
S’a mia voglia ardo, ond’è ‘l pianto e lamento?
S’a mal mio grado, il lamentar che vale?
O viva morte, o dilettoso male,
come puoi tanto in me, s’io no ‘l consento?
E s’io ‘l consento, a gran torto mi doglio.
Fra sì contrari venti in frale barca
mi trovo in alto mar, senza governo,
sì lieve di saver, d’error sì carca,
ch’i’ medesmo non so quel ch’io mi voglio,
e tremo a mezza state, ardendo il verno.
Francesco Petrarca
°°°°°
CXXXII. NE AM’? DO KIO ESTAS MIA SENTO?
Ne am’? Do kio estas mia sento?
Aŭ estas am’? Je Dio, do kiela?
Se bona, kial krudo mortkruela?
Se misa, kial dolĉas ĉi turmento?
Se mi ĝin volis, kial la lamento?
Se ĝi sin trudis, ĉu ne plend’ sencela?
Kiel vi, viva mort’, plezur’ muela,
ja regas min sen mia prikonsento?
Aŭ, kun konsent’, vi min malprave ŝiras!
Jene tra malaj ventoj, ŝtorma maro,
en boatet’ sen direktil’ mi remas,
tiel senscia, plena de eraro,
ke mem ne scias, kion mi deziras;
kaj vintre ardas, en somer’ frosttremas.
Francesco Petrarca, trad. Kálmán Kalocsay
(“Literatura mondo” 1937-1, p. 7)