Homoj

Gottfried Wilhelm Leibniz

La 1-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1646) de la germana filozofo, matematikisto kaj lingvisto Gottfried Wilhelm von Leibniz (1646-1716),

eo.wikipedia.org/wiki/Gottfried_Wilhelm_Leibniz

unu el tiuj “universalaj geniuloj” kapablaj produkti eksterordinarajn rezultojn en plej diversaj kampoj, de matematika logiko (kun la fundamentoj de infinitezima kalkulo) ĝis la klopodo rekonstrui la perditan “lingvon de Adamo”, tio estas, la lingvo parolata de la homaro antaŭ la Turo de Babelo: la serĉado de “universala lingvo”, kio nombrigas lin inter la antaŭuloj de Esperanto.

Mi aldonas:

– la unuatagan koverton (UTK) de la germana poŝtmarko de 1966 pro la 250-a datreveno de la morto de Leibniz;

– p. 25 de numero 1934-2 del “Esperanto de UEA”, pri kelkaj pioniroj de la ideo de tutmonda lingvo (Leibniz, Constantin-François Volney, René Descartes, Jan Amos Komenský).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *