Homoj

Antoni Gaudì

La 25-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en1852) de la hispana (kataluna) arkitekto Antoni Gaudí i Cornet, konata kiel Antonio Gaudí (1852-1926),

eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Gaud%C3%AD 

fama precipe pro la grandioza katolika Templo de Barcelono dediĉita al la Sankta Familio (“Sagrada Familia”), ankoraŭ nun konstruata ekde 1882, kaj konsekrita nur la 7-an de novembro 2010.

www.esperokatolika.org/ek19611965/ek1965_02.htm#7

Tiu verko, tamen, ne elĉerpas la tre originalan artan agadon de Gaudí; sufiĉas pensi, ke sep liaj verkoj ĉeestas en la listo de la havaĵoj de la homaro de UNESKO: ses en Barcelono (Parko Güell, Palaco Güell, Domo Milà, Domo Vicens, Sagrada Família, Domo Batlló) kaj unu en Santa Coloma de Cervelló (kripto de Kolonio Güell).

it.wikipedia.org/wiki/Opere_di_Antoni_Gaud%C3%AD 

Pri ĉi tiu lasta verko, mi transskribas parton de artikolo de Jean Amouroux publikigita en “Heroldo de Esperanto” 2011-8, kun malmulte konata sciigo:

>Pastro Frederic Martí Albanell, esperantisto, estis paroĥestro de Colónia Güell, kvartalo fondita de kataluna industriisto, Eusebi Güell, por lia laboristaro. Ĉefa kliento kaj mecenato de la renoma arkitekto Antoni Gaudí, Güell mendis al li la konstruon de preĝejo en sia porlaborista kvartalo.

>Dum dek jaroj Gaudí prilaboris planojn por la konstruo de la mendita preĝejo, sed en 1914 li ĉesis labori por ĝi kaj nur la kripto estis finita.

>Kiam revenis la paco, Colónia Güell solene dediĉis la nomon de strato al la memoro de sia antaŭa paroĥestro, pastro Frederic Martí Albanell.

°°°

Mi aldonas bildon pri la “Sagrada Familia”, kaj la artikolon de “Heroldo de Esperanto”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *