Homoj

Giuseppe Parini

La 23-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1729) de la itala poeto kaj klerulo (lombarda, naskiĝinta kiam Lombardio apartenis al la Aŭstria Imperio) Giuseppe Parini (1729-1799).
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Parini
Mi jam parolis pri li la 23-an de majo 2019.

Giuseppe Parini


Mi transskribas”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, la versojn 1-15 (“Introduzione – Enkonduko) de la poemego “Il Giorno” (La Tago).
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1999, laŭ skizo de Antonio Ciaburro, pro la 200-jara datreveno de la morto de la poeto.


Da “IL GIORNO”
Introduzione (versi 1-15)

Giovin Signore, o a te scenda per lungo
di magnanimi lombi ordine il sangue
purissimo celeste, o in te del sangue
emendino il difetto i compri onori
e le adunate in terra o in mar ricchezze
dal genitor frugale in pochi lustri,
me Precettor d’amabil Rito ascolta.

Come ingannar questi nojosi e lenti
giorni di vita, cui sì lungo tedio
e fastidio insoffribile accompagna
or io t’insegnerò. Quali al Mattino,
quai dopo il Mezzodì, quali la Sera
esser debban tue cure apprenderai,
se in mezzo agli ozj tuoi ozio ti resta
pur di tender gli orecchi a’ versi miei.

Giuseppe Parini

°°°°°

El “LA TAGO”
Enkonduko (versoj 1-15)

Juna Sinjoro, ĉu se al vi venas
laŭ longa vico de nobelaj lumboj
la ĉiel-sang’ purega, ĉu se l’ mankon
de blua sango venkas l’ aĉetitaj
honoroj kaj riĉaĵoj kolektitaj
tere kaj mare de l’ ŝparema patro,
min, guverniston de rit’ plaĉa, aŭskultu.

Kiel pasigi ĉi enuajn, lantajn
vivtagojn, kiujn tiel longa tedo
kaj ĝen’ netolerebla akompanas,
mi vin instruos. Kiaj dummatene
kaj posttagmeze, kiaj dumvespere
l’ okupoj devas esti, vi ellernos,
se en senfaroj viaj restas ankaŭ
senfaro por aŭskulti versojn miajn.

Giuseppe Parini, trad. Luigi Minnaja
(laŭ manuskripto de 26.10.1956)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *