Homoj

Hans Christian Andersen

La 2-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1805) de la dana verkisto kaj poeto Hans Christian Andersen (1805-1875).

eo.wikipedia.org/wiki/Hans_Christian_Andersen

Mi jam parolis pri li la 2-an de aprilo 2029

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/04/02/hans-christian-andersen/ 

kaj la 4-an de aŭgusto 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/08/04/hans-christian-andersen-2/ 

Mi transskribas lian fabelon “Reĝidino sur pizo”, en la tradukoj al la itala kaj en unu el tiuj al Esperanto (tiu “klasika” de Ludoviko Lazaro Zamenhof).

Mi klarigas, ke Zamenhof ne konis la danan, kaj tradukis laù gerrmana versio; ankaù mi ne konas la danan, kaj miavice mi tradukis laù la Esperanta versio.

Mi aldonas poŝtmarkon de Princlando Monako de 1980, pri la fabelo de Andersen “Reĝidino sur pizo”.


LA PRINCIPESSA SUL PISELLO

C’era una volta un principe che voleva sposare una principessa, ma voleva che fosse proprio una vera principessa. Girò tutto il mondo per trovarla, ma dappertutto trovava qualcosa in contrario. Di principesse ce n’erano assai, ma che fossero vere principesse, di questo non riusciva proprio a convincersi; si trovava sempre qualcosa che non andava. Perciò tornò a casa ed era molto triste, perché aveva un gran desiderio di avere una principessa vera.

Una sera venne un grande temporale: c’erano lampi e tuoni, pioveva a dirotto, era terribile. All’improvviso qualcuno bussò delicatamente alla porta della città, e il vecchio re andò ad aprire. Si vide che fuori, davanti alla porta, c’era una principessa. Ma, mio Dio, che aspetto aveva per la pioggia e il forte vento! L’acqua le scorreva dai capelli e dai vestiti, le si versava nelle scarpe e ne usciva fuori. Eppure, lei sosteneva di essere una vera principessa.

“Di questo ce ne renderemo conto molto presto!”, pensò la vecchia regina. Ma non disse nulla: andò in camera, tolse tutto quello che c’era nel letto e mise un pisello sul fondo. Poi prese venti materassi, li mise sul pisello, e sopra i materassi mise ancora venti cuscini di piume. In quel letto la principessa dovette dormire quella notte.

La mattina dopo le domandarono come aveva dormito.

“Malissimo!” disse la principessa, “non ho quasi chiuso occhio per tutta la notte! Dio sa cosa c’era in quel letto! Ero coricata su qualcosa di duro e mi sono fatta un livido blu e marrone. È stato terribile!”

Con questo si poté vedere che era una principessa vera, perché aveva sentito il pisello attraverso venti materassi e venti cuscini di piume. Solo una principessa poteva essere così sensibile!

Così il principe la prese in sposa, perché adesso sapeva che aveva una vera principessa; e il pisello fu messo in un museo, dove ancora lo si può vedere, se nessuno lo ha rubato.

Ecco, questa è una storia vera.

Hans Christian Andersen, trad. Antonio De Salvo (dalla versione in Esperanto)

°°°°°

REĜIDINO SUR PIZO

Estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun reĝidino, sed li nepre volis, ke tio estu vera reĝidino. Li travojaĝis la tutan mondon, por trovi tian, sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo. Da reĝidinoj estis sufiĉe multe, sed ĉu tio estas veraj reĝidinoj, pri tio li neniel povis konvinkiĝi; ĉiam troviĝis io, kio ne estis tute konforma. Tial li venis returne hejmen kaj estis tre malĝoja, ĉar li tre deziris havi veran reĝidinon.

Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure. Subite oni frapetis je la urba pordego, kaj la maljuna reĝo iris, por malfermi. Montriĝis, ke ekstere antaŭ la pordo staras reĝidino. Sed, ho mia Dio, kiel ŝi aspektis pro la pluvo kaj la ventego! La akvo fluis de ŝiaj haroj kaj vestoj, kaj verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn kaj elen. Kaj ŝi diris, ke ŝi estas vera reĝidino.

“Nu, pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos!” pensis la maljuna reĝino. Ŝi tamen nenion diris, sed ŝi iris en la dormoĉambron, elprenis ĉiujn litaĵojn kaj metis unu pizon sur la fundon de la lito. Post tio ŝi prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn. En tiu lito la reĝidino devis dormi dum la nokto.

Matene oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.

“Ho, terure malbone!” diris la reĝidino; “preskaŭ dum la tuta nokto mi ne povis fermi la okulojn! Dio scias, kio estis en mia lito! Mi kuŝis sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fariĝis blua kaj bruna! Estis terure!”.

Per tio oni povis vidi, ke ŝi estas vera reĝidino, ĉar tra la dudek matracoj kaj la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon. Tiel delikatsenta povis esti nur vera reĝidino!

Tiam la reĝido edziĝis kun ŝi, ĉar nun li sciis, ke li havas veran reĝidinon; kaj la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankoraŭ nun povas ĝin vidi, se neniu ĝin forprenis.

Vidu, tio estis vera historio.

Hans Christian Andersen, trad. L. L. Zamenhof

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20andersen,%20hans%20christian%20-%20fabeloj%201.pdf

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *