Eventoj

Somera horo

En la nokto inter la 28-a kaj la 29-a de marto 2020 (precize, je la 2-a horo de la 29-a) startis, ankoraŭ ĉi-jare, la tiel dirita “somera” horo, per la antaŭenigo je unu horo de la montriloj de la horloĝoj; en oktobro, okazos la kontraŭa faro.

Ekde venonta jaro (aprilo 2021), ĉiu Lando de Eŭropa Unio rajtos decidi, kion fari: probable, la Landoj de Norda Eŭropo (Finnlando, Estonio, Latvio, Litovio),  Germanio kaj Pollando gardos dum la tuta jaro la “someran” horon; la itala Registaro, kontraŭe, jam decidis, ke Italio gardos la duoblan horŝanĝon, pro tri kialoj:

– ĉar (male ol asertite de la Landoj favoraj al horo senŝanĝa en la tempo) ne ekzistas pruvoj, ke la du horŝanĝoj havigas damaĝojn al la psikofizika ekvilibro, kaj influas negative la laborajn kaj stratajn akcidentojn;

– ĉar la somera horo ebligas rimarkindan ŝparon de elektra kurento, kaj la ĝuadon de pli longaj vesperoj;

– precipe, ĉar se oni lasas, ke ĉiu Lando decidu, kian horon alpreni, oni havas malekvilibrojn en la funkciado de la interna eŭropa merkato, pro la facile imagebla konfuzo en la internaciaj rilatoj.

Ĉi-jare, paradokse, la horŝanĝo povus esti malpli ŝoka: la devigo (kaj la neceso) resti hejme iom post iom alproksimigas la vivoritmojn al tiuj iamaj, kiam vespere oni eliris malofte; kaj la haltigo de la laboro, la laboro el la hejmo, la fermo de la lernejoj,  laŭgrade forigas la sindevigon leviĝi frue (aŭ, ĉiel ajn, ĉiam je la sama horo) por iri al la laboro aŭ al la lernejo.

La problemo povos prezentiĝi kiam “eksplodos” printempo, kaj estos pli malfacile elteni la izolon (hodiaŭ pli tolereblan kun la malbona vetero), des pli se la limigoj daŭros longe.

Kuriozaĵo pri la somera horo: mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la vesperon de sabato la 28-a de marto 1981 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma-Esperanto), en la kadro de la elsendoj al eksterlando.


(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 28.3.1981

 “SOMERA” HORO EN EŬROPO  

Teksto de Casalini, traduko de Antonio De Salvo 

Post kelkaj horoj, je la dua de ĉi tiu nokto, komenciĝos la “somera” horo en ĉiuj landoj de Eŭropa Ekonomia Komunaĵo (EEK). Ĝi finiĝos post ses monatoj, je la tria horo matene de la 27-a de septembro. 

Praktike, tamen, tuta Eŭropo havas someran horon. Fakte, en la sama periodo alprenos ĝin Hispanio, Svedio, Norvegio, Aŭstrio kaj Svislando; en Orienta Eŭropo, Pollando, Hungario kaj Ĉeĥoslovakio.

Ankaŭ aliaj landoj alprenos la “someran” horon, sed, pro la diversa hor-zono, ili restos kun unu-hora diferenco kompare kun Meza Eŭropo: temas pri Bulgario, Rumanio, Greklando kaj Finnlando.

°°°°°

(traduzione)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 28.3.1981

ORA ESTIVA IN EUROPA

Tra qualche ora, alle due di questa notte, comincerà l’ora estiva in tutti i Paesi della Comunità Economica Europea (CEE). Finirà tra sei mesi, alle tre del mattino del 27 settembre.

In pratica, però, tutta l’Europa avrà l’ora estiva. Infatti, nello stesso periodo l’adotteranno la Spagna, la Svezia, la Norvegia, l’Austria e la Svizzera; nell’Europa dell’Est, la Polonia, l’Ungheria e la Cecoslovacchia.

Anche altri Paesi adotteranno l’ora estiva, ma, per la diversità di fuso orario, rimarranno con un’ora di differenza rispetto all’Europa Centrale: si tratta di Bulgaria, Romania, Grecia e Finlandia.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *