Homoj

Enrico Caruso

La 25-an de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1873) de la napola  tenoro Enrico Caruso (1873-1921),

eo.wikipedia.org/wiki/Enrico_Caruso

aktiva precipe en Ameriko, post kiam en 1901 liaj samcivitanoj (neniu profeto estas honorata en sia patrolando!) fajfe malaprobis ĉe la Teatro “San Carlo” de Napolo lian plenumon de “La eliksiro de amo”.

Caruso neniam plu kantis en Napolo, sed en Nov-Jorko (kie li ricevadis altegajn pagojn ĉe “Metropolitan”), li kantadis senpage por la italaj migrintoj.

Mi jam parolis pri li la 26-an de februaro 2017.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/02/26/enrico-caruso-2/

Mi transskribas (kun traduko al la itala,)parton de artikolo surondigita la 4-an de marto 1973 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma-Esperanto), en la kadro de la elsendoj al eksterlando.

Mi aldonas usonan poŝtmarkon honore al Enrico Caruso.


(Segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 4.3.1973

Antonio De Salvo: ENRICO CARUSO, ORA VOĈO DE ĈI TIU JARCENTO 

Ĝuste antaŭ 100 jaroj naskiĝis en Napolo Enrico Caruso, la itala tenoro, kiu konkeris la mondon. Lia kariero estis brilega, post la mizero kaj la malfacilaĵoj de la unuaj jaroj. Neniu el la 17 gefratoj, kiuj estis naskiĝintaj pli frue ol li, estis sukcesinta pluvivi. Enrico Caruso mortis tre juna, apenaŭ 48-jara, en aŭgusto 1921, pro senkompata malsano. 

Ĉar la kariero de Enrico Caruso disvolviĝis plejparte en eksterlando, precipe ĉe la Novjorka Teatro “Metropolitan”, la personaj atestoj pri li ne estas multaj en Italujo; ĝenerale oni konis lin pere de registraĵoj. Sed, 52 jarojn post lia morto, la novjorka teatro “Metropolitan” ankoraŭ ricevas leterojn de admirantoj de Caruso; kaj la kvanto de korespondaĵoj al li adresitaj eĉ superas tiun, de la tuta korespondaĵo adresita al ĉiuj aliaj kantistoj ĉe la sama Teatro!

Ĉe “Metropolitan” Caruso debutis la 23-an de novembro 1903, per “Rigoleto”. Sur tiu scenejo li ludis 40 diversajn rolojn, entute pli ol 600 fojojn. Estis Caruso, kiu lanĉis la operon “Aida” de Giuseppe Verdi, kiu ankoraŭ nun konservas la rekordon de populareco.

www.youtube.com/watch?v=LWz_JAiDuL0 

°°°°°

(traduzione)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 4.3.1973

Antonio De Salvo: ENRICO CARUSO, UGOLA D’ORO DI QUESTO SECOLO

Esattamente 100 anni fa nasceva a Napoli Enrico Caruso, il tenore italiano che conquistò il mondo. La sua carriera fu splendida, dopo la miseria e le difficoltà dei primi anni. Nessuno dei 17 fratelli e sorelle nati prima di lui era riuscito a sopravvivere. Enrico Caruso morì molto giovane, ad appena 48 anni, nell’agosto 1921, per un male inesorabile.

Poiché la carriera di Enrico Caruso si svolse per la maggior parte all’estero, soprattutto al Teatro “Metropolitan” di New York, le testimonianaze dirette su di lui non sono numerose in Italia; in genere lo si conosceva attraverso le registrazioni. Ma a 52 anni dalla morte, il “Metropolitan” ancora riceve lettere di ammiratori di Caruso; e la quantità della corrispondenza a lui indirizzata supera addirittura il totale della corrispondenza indirizzata a tutti gli altri cantanti di quel Teatro!

Al “Metropolitan” Caruso debuttò il 23 novembre 1903, con il “Rigoletto”. Su quelle scene interpretò 40 diversi ruoli, in totale più di 600 volte. Fu Caruso a lanciare l’opera “Aida” di Giuseppe Verdi, che ancora adesso mantiene il primato di popolarità.

www.youtube.com/watch?v=LWz_JAiDuL0 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *