Homoj

Charles Pathé

La 26-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1863) de la franco Charles Pathé (1863-1957),

it.wikipedia.org/wiki/Charles_Path%C3%A9

fama precipe kiel filma produktisto kaj entreprenisto, sed ankaŭ kiel inventisto kaj fabrikanto de fonografaj aparatoj.

En la kina kampo, li sukcesis monopoligi (per la firmao “Pathé-Frères”) la tutan fakon, de filmo ĝis kamerao, de projekciiloj ĝis projekciejoj.

En 1929 li fordonis sian aktivecon, kaj retiriĝis en Princlandon Monako (li mortis en Monte-Karlo).

Du kuriozaĵoj:

– en 1904, okaze de la Universala Ekspozicio de Saint-Louis (Luiziano, Usono), la firmao Pathé-Fréres produktis fonografajn rulaĵojn je granda formato (kun 35- centimetra diametro) kun legaĵoj en Esperanto (monologo el Hamleto, kanto de Ofelia, himnoj “La Espero” kaj “La vojo”). Oni trovas reklamon pri tio, ekzemple, en la rusa revuo “La Ondo de Esperanto” 1914-2, dua kovrilpaĝo, kiu parolas pri “safira fonografo”;

– en numero 1929-9 de la revuo “L’Esperanto” oni sciigas, ke dum renkontiĝo en la sidejo de la esperantista Grupo de Udine, estis prezentitaj pluraj filmoj (inter kiuj unu pri la 14-a itala Kongreso de Esperanto de Udine de 1929), “per aparato Pathé Baby”.

Mi aldonas:

– la poŝtmarkon de Princlando Monako de 2013 pro la 150-a datreveno de la naskiĝo de Charles Pathé;

– la artikoleton de “La Ondo de Esperanto” 1914-2.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *