Homoj

Giuseppe Gioachino Belli

La 21-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1863) de la itala (roma) poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863)

eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gioacchino_Belli 

fama precipe pro 2279 “Sonetoj” en roma dialekto (en totala amplekso de 32.000 versoj, la duoblo kompare kun la “Dia Komedio” de Dante Alighieri).

Mi jam parolis pri li la 7-an de septembro 2018,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/09/07/giuseppe-gioachino-belli/

la 21-an de decembro 2018

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/12/21/giuseppe-gioachino-belli-2/ 

kaj la 7-an de septembro 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/09/07/giuseppe-gioachino-belli-3/ 

139 sonetoj de Belli estis tradukitaj al Esperanto:

www.bitoteko.it/items/show/9 

Mi transskribas unu soneton, en roma dialekto kaj en Esperanto.

Mi aldonas:

– vatikanan poŝtmarkon de 2013, pro la 150-a datreveno de la morto de Belli;

– la kovrilon de la volumo “Elektitaj Sonetoj de G. G. Belli).


 

LA MORTE CO LA CODA

Qua nun ze n’esce: (1) o semo giacubbini (2),

o credemo (3) a la lègge der Zignore.

Si (4) ce credemo, o minenti (5) o paini (6),

la morte è un passo che ve gela er core.

Se curre a le commedie, a li festini,

se va pe l’ostarie, se fa l’amore,

se trafica, s’impozzeno quadrini,

se fa d’ogn’erba un fascio… eppoi se more!

E doppo? doppo viengheno (7) li guai.

Doppo c’è l’antra vita, un antro monno (8),

che dura sempre e nun finisce mai!

È un penziere quer mai, che te squinterna (9)!

Eppuro, o bene o male, o a galla o a fonno (10),

sta cana (11) eternità dev’èsse (12) eterna!

Giuseppe Gioachino Belli

Note

1. Non si può uscire da questa alternativa.

2. Miscredenti.

3. Crediamo.

4. Se.

5. Popolani.

6. Signorini. Deformazione del latino medioevale “patavinus”, cioè “studente di Padova”.

7. Vengono.

8. Un altro mondo.

9. Ti sgomenta.

10. Fondo.

11. Cagna, nel senso di «crudele, nemica, barbara».

12. Essere.

°°°°°

MORTO KAJ TIES VOSTO

Ne estas solvo: esti jakobenoj

aŭ kredi je la leĝo de l’ Sinjoro.

Se kredas ni, ĉu pleb’ ĉu suverenoj,

mort’ estas paŝo frosta por la koro.

Ni kuras al teatroj, al festenoj,

ni emas al trinkejoj, al amoro,

ni vendas, amasiĝas la florenoj,

ni ĉion spitas kaj… jen morto-horo!

Kaj poste? Poste venas embaraso,

estas alia mond’, alia vivo,

neniam ĉesas ties tempopaso.

Nu, estas ĉi-“neniam” tro konsterna!

Sed bone aŭ ne, kun aŭ sen motivo,

restos ĉi hunda eternec’ eterna.

Giuseppe Gioachino Belli, trad. Gaudenzio Pisoni

(el “Elektitaj Sonetoj de G.G. Belli”)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *