Homoj

Jonathan Swift

La 30-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1667) de la anglalingva irlanda verkisto, eseisto kaj poeto Jonathan Swift (1667-1745),

eo.wikipedia.org/wiki/Jonathan_Swift 

fama precipe pro la satira romano “Travels into several remote Nations of the World” (Vojaĝoj al diversaj malproksimaj Nacioj de la Mondo), publikigita en 1726 sub la pseŭdonimo “Lemuel Gulliver”, konata kiel “Gulliver’s Travels” (La vojaĝoj de Gulivero), kaj fariĝinta klasikaĵo de la literaturo.

Kelkaj kuriozaĵoj:

– “La vojaĝoj de Gulivero” estas konsiderata libro por knaboj, sed en realo ĝi estas akuzo kontraŭ la angla socio de tiu epoko, kaj pli ĝenerale kontraŭ la homaro, taksata hipokrita, tromemfida, malsaĝa (la nomo mem “Gulliver – Gulivero” entenas la vorton “gull”, tio estas, “malspritulo, naivegulo”); ĝi estas atako kontraŭ la sociaj konvencioj, la mekanismoj de la povo, la neracieco de la militoj;

– en la originala teksto, al tre simpla lingvaĵo kuniĝas vulgaraj esprimoj, tial en la eldonoj por knaboj multaj partoj estas preterlasitaj aŭ mildigitaj;

– en multaj lingvoj, la nomo (Lilliput) de unu el la kvar insuloj sur kiujn Gulliver estas disĵetita, loĝata de tre malaltaj uloj, naskis terminon, kiu indikas ion tre malgrandan; ekzemple “liliputa” en Esperanto, kaj “lillipuziano” en la itala;

– malpli konataj estas la aliaj travivaĵoj de Gulliver: Brobdingnag, loĝata de gigantoj, kiuj taksas la anglojn “malgrandaj abomenindaj vermoj”; Laputa, fluganta insulo loĝata de sciencistoj, astronomoj kaj filozofoj zorgantaj pri sensencaj kaj senutilaj eksperimentoj; kaj kvara insulo, kies loĝantoj dividiĝas en “Houyhnhnms” (ĉevaloj provizitaj per racio, kiuj superregas) kaj “Yahoos” (estuloj similaj al homoj, bestecaj, malkleraj kaj avidaj, kiuj estas submetitaj);

– estas kurioze, ke la termino “Yahoo” (kiu en la romano de Swift indikas malsuperajn estulojn, kaj en la angla alprenis la signifon “krudulo, malklerulo”) estis adoptita, en la moderna epoko, kiel nomo de la interreta portalo “Yahoo!”, tamen ne surbaze de ĝia signifo, sed laŭ la komencaj literoj de “Yet Another Hierarchical Officious Oracle”;

– post sia reveno al Anglio, Gulliver ne plu eltenas eĉ la nuran odoron de la homaj estuloj, kaj decidas vivi en la ĉevalejo, memore kaj admire al la Houyhnhnms;

– en la lastaj vivojaroj, Swift estis trafita de mensa malsano, kaj mortis en la frenezuleja fako de malsanulejo:

– en la testamento, li destinis rimarkindan parton de sia havaĵo al la konstruo de frenezulejo en Irlando, ĉar, liaopinie, liaj samnacianoj tre bezonis ĝin.

“Gulliver’s Travels” estis plurfoje tradukita al Esperanto, tute aŭ parte; kelkaj versioj estas rete alireblaj:

web.archive.org/web/20060604020608/http:/www.luin.se/inko/178-X.pdf 

www.autodidactproject.org/other/gulliver_akademio.html

Al “La vojaĝoj de Gulivero” inspiriĝas la romano “Vojaĝo al Kazohinio” de Sándor Szathmári, verkita originale en Esperanto kaj tradukita al la hungara kun la titolo “Kazohinia”.

Mi aldonas:

– hungaran poŝtmarkon kun Gulivero kaj la liliputanoj;

– la kovrilon de unu el la partaj eldonoj en Esperanto de “La vojaĝoj de Gulivero”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *