La 24-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1632) de la nederlanda filozofo (judo laŭ portugala deveno) Baruch Spinoza (1632-1677)
eo.wikipedia.org/wiki/Baru%C4%A5_Spinozo
(en latino, Benedictus de Spinoza; en la portugala, Bento de Espinosa; en la hispana kaj en la nederlanda, Benedicto De Espinoza; en Esperanto, Benedikto Spinozo).
Mi jam parolis pri li la 24-an de novembro 2017.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/11/24/spinoza/
Por vivteni sin, Spinozo fabrikadis lensojn (li rifuzis la postenon de profesoro ĉe la germana Universitato de Heidelberg, ĉar oni starigis al li kondiĉon ne ĝeni la publike establitan religion, dum li volis gardi liberecon de penso kaj de parolo).
Tio estas la necesa premiso por kompreni la poeziaĵon pri Spinozo de Jorge Luis Borges (1899-1986),
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/24/jorge-luis-borges
kiun mi parte transskribas, en la hispana originalo kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto.
Kroma noto: Borges estis preskaŭ blinda.
Mi aldonas israelan poŝtmarkon de 2002 honore al Spinozo.
SPINOZA
Las traslúcidas manos del judío
labran en la penumbra los cristales
y la tarde que muere es miedo y frío.
(Las tardes a las tardes son iguales.)
Las manos y el espacio de jacinto
que palidece en el confín del Ghetto
casi no existen para el hombre quieto
que está soñando un claro laberinto.
No lo turba la fama, ese reflejo
de sueños en el sueño de otro espejo,
ni el temeroso amor de las doncellas.
Libre de la metáfora y del mito
labra un arduo cristal: el infinito
mapa de Aquel que es todas Sus estrellas.
°°°°°
SPINOZA
Le diafane mani dell’ebreo
tagliano nella penombra le lenti;
muore la sera tra paura e freddo.
(Le sere sono uguali a ogni altra sera.)
Ma le mani e lo spazio di giacinto
che impallidisce il confine del Ghetto
appena esistono per l’uomo quieto
che sta sognando un chiaro labirinto.
Non lo turba la fama, che è riflesso
di altri sogni nel sogno dello specchio,
né l’amore pudico delle vergini.
Libero da metafora e da mito.
intaglia un arduo vetro: l’infinito
ritratto di Chi è tutte le sue stelle.
Jorge Luis Borges, trad. Domenico Porzio,
“Jorge Borges, l’altro, lo stesso”,
Mondadori, Milano 1998
°°°°°
SPINOZO
La diafanaj manoj de la judo
poluras lensojn ĝis la bril’ kristala
dum mortas la vesper’ en tim’ kaj krudo.
(la vesper’ al la vesper’ estas egala).
La manoj kaj la spac’ de l’ hiacinto
kiuj forpalas ĉe la limo de la Getto
kvazaŭ ne ekzistas por la hom’ de l’ kvieto
kiu revas pri klara labirinto.
Ne perturbas lin la fam’, tiu respegulo
de revoj en la rev’ de alia spegulo,
nek la timema amo de la knabinaĝaj beloj.
Libera de la metaforo kaj de la mito
li tajlas en dura kristalo: la infinito
— la Map’ de Tiu, kiu estas ĉiuj Siaj Steloj.
Jorge Luis Borges, trad. Julius Balbin
“Fonto”, 1982-24, septembro, p. 30.