Homoj

Francisko el Asizo

La 4-a de oktobro estas la liturgia festotago de Giovanni di Pietro di Bernardone, konata kiel Francesco d’Assisi – Francisko el Asizo (1181-1226),

eo.wikipedia.org/wiki/Sankta_Francisko_el_Asizo 

proklamita Sanktulo de la katolika Eklezio antaŭ la skismoj de la Renesanca epoko, kaj tial respektata ankaŭ de anglikanoj kaj luteranoj.

Verdire, Francisko mortis ne la 4-an, sed la 3-an de oktobro; sed li mortis post la sunsubiro, kiam (laŭ la tiama kutimo kalkuli la tempon) jam estis la 4-a de oktobro.

Francisko estas amata, sendepende de la religia kredo, de ĉiuj, kiuj,  havas al sia koro la amon al la proksimulo, la pacon, la simplecon de vivo, la ŝirmadon de la kreitaro.

Mi jam parolis pri li la 3-an de oktobro 2018

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/10/03/francesco-dassisi/ 

kaj la 6-an de marto 2018.

www.bitoteko.i t/esperanto-vivo/2018/03/06/francesco-e-il-sultano/

En Italio havas grandan signifon la leĝo de la 10-a de februaro 2005, n. 24, titolita “Riconoscimento del 4 ottobre quale solennità civile e giornata della pace, della fraternità e del dialogo tra appartenenti a culture e religioni diverse, in onore dei Patroni speciali d’Italia San Francesco d’Assisi e Santa Caterina da Siena” (Rekono de la 4-a de oktobro kiel civila soleno kaj tago de la paco, de la frateco kaj de la dialogo inter apartenantoj al malsamaj kulturoj kaj religioj, honore al la specialaj ge-Patronoj de Italio Sankta Francisko el Asizo kaj Sankta Katarina el Sieno”:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/29/caterina-da-siena/ 

nome, tiu festotago, kiu iam estis dediĉita al la “ge-Sanktuloj specialaj Patronoj de Italio”, alprenis malsaman aspekton, kaj fariĝis “laika” okazo dediĉita al universalaj valoroj: la menciita leĝo preskribas, ja, ke “In occasione della solennità civile del 4 ottobre sono organizzate cerimonie, iniziative, incontri, in particolare nelle scuole di ogni ordine e grado, dedicati ai valori universali di cui i Santi Patroni speciali d’Italia sono espressione” (Okaze de la civila soleno de la 4-a de oktobro estas aranĝataj ceremonioj, iniciatoj, renkontiĝoj, aparte en la lernejoj ĉiutipaj kaj ĉiuŝtupaj, dediĉitaj al la universalaj valoroj, de kiuj la ge-Sanktuloj specialaj Patronoj de Italio estas esprimo).

Mi transskribas, en la itala kaj en unu el la multaj tradukoj al Esperanto, la poeziaĵon de Francisko konatan kiel “Cantico delle Creature” aŭ “Cantico di Frate Sole” (Kantiko de la Kreitaĵoj aŭ Kantiko de Frato Suno), unu el la plej fruaj dokumentoj de la itala lingvo.

Mi aldonas: 

– italan poŝtmarkon de 1926, laŭ skizo de Aldo Rizzini, pro la 7-jarcenta datreveno de la morto de Sankta Francisko;

– unu el la bildkartoj kun frazoj de la “Kantiko” tradukitaj al Esperanto


CANTICO  DELLE  CREATURE

 

Altissimu, onnipotente bon Signore,
Tue so’ le laude, la gloria e l’honore et onne benedictione.

Ad Te solo, Altissimo, se konfano,
et nullu homo ène dignu te mentovare.

 

Laudato sie, mi’ Signore cum tucte le Tue creature,
spetialmente messor lo frate Sole,
lo qual è iorno, et allumini noi per lui.
Et ellu è bellu e radiante cum grande splendore:
de Te, Altissimo, porta significatione.

 

Laudato si’, mi Signore, per sora Luna e le stelle:
in celu l’ài formate clarite et pretiose et belle.

 

Laudato si’, mi’ Signore, per frate Vento
et per aere et nubilo et sereno et onne tempo,

per lo quale, a le Tue creature dài sustentamento.

Laudato si’, mi Signore, per sor’Acqua.
la quale è multo utile et humile et pretiosa et casta.

 

Laudato si’, mi Signore, per frate Focu,
per lo quale ennallumini la nocte:
ed ello è bello et iocundo et robustoso et forte.

 

Laudato si’, mi Signore, per sora nostra matre Terra,
la quale ne sustenta et governa,
et produce diversi fructi con coloriti fior et herba.

 

Laudato si’, mi Signore, per quelli che perdonano per lo Tuo amore
et sostengono infrmitate et tribulatione.

Beati quelli ke ‘l sosterranno in pace,
ka da Te, Altissimo, sirano incoronati.

 

Laudato si’, mi Signore, per sora nostra Morte corporale,
da la quale nullu homo vivente pò skappare:
guai a quelli ke morrano ne le peccata mortali;
beati quelli ke trovarà ne
le Tue sanctissime voluntati,
ka la morte secunda no ‘l farrà male.

 

Laudate et benedicete mi Signore et rengratiate
e serviateli cum grande humilitate.

 

Francesco d’Assisi

 

°°°°°

 

KANTIKO  DE  LA  KREITAĴOJ

 

 

Plejalta, Ĉiopova, Bona Sinjoro,

Viaj estas la laŭdoj, la gloro kaj la honoro kaj ĉiuj benoj;

nur al Vi, Plejalta,

ili konvenas kaj neniu homo estas inda Vin nomi.

 

Laŭdata estu, mia Sinjoro,

kun ĉiuj Viaj kreitaĵoj,

precipe sinjoro frato Suno,

kiu portas tagon kaj Vi lumigas per ĝi;

kaj ĝi estas bela kaj brilege elradianta

kaj de Vi, Plejalta, ĝi estas simbolo.

 

Laŭdata vi estu, mia Sinjoro, pro frato Luno kaj la steloj:

en la ĉielo vi ilin kreis brilaj,

kaj altvaloraj kaj belaj.

 

Laŭdata estu, mia Sinjoro,

pro frato Vento kaj pro aero nuba,

serena kaj ĉia vetero,

per kiu Vi donas vivtenon al Viaj kreitaĵoj.

 

Laŭdata estu, mia Sinjoro,

pro fratino Akvo, kiu estas tre utila,

multvalora, ĉasta kaj humila.

 

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Fajro,

per kiu Vi lumigas la nokton,

kaj ĝi estas bela, gaja, forta kaj fortika.

 

Laŭdata estu, mia Sinjoro,

pro nia patrino Tero,

kiu nin nutras kaj vivtenas,

kaj produktas multspecajn fruktojn kaj multkolorajn florojn kaj la herbon.

 

Laŭdata estu, mia Sinjoro,

de tiuj, kiuj pardonas pro Via amo,

kaj suferas malsanojn kaj dolorojn;

beataj tiuj, kiuj suferas ilin trakvile,

ĉar ili estos kronataj de Vi.

 

Laŭdata estu, mia Sinjoro,

pro nia fratino korpa morto,

el kiu neniu vivanta homo povas eskapi.

 

Ve al tiuj, kiuj mortos en mortaj pekoj!

Beataj tiuj, kiuj troviĝas en Viaj tre sanktaj Voloj,

ĉar la dua morto ne trafos ilin.

Laŭdu kaj benu mian Sinjoron,

kaj danku, kaj honoru Lin kun granda humileco.

 

Francesco d’Assisi, trad. Amerigo Iannacone

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *