La 16-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 2004) de la itala (ĝenova) poeto, verkisto kaj ĵurnalisto Giovanni Raboni (1932-2004).
Mi jam parolis pri li la 16-an de septembro 2018.
Mi transskribas (en la itala, kaj en ĝia traduko al Esperanto) la trian strofon el la “Canzonette mortali” (Mortigaj kanzonetoj).
Bildo de pixabay.com: “kiel senmovas branĉo
sur kiu bird’ senmovas”.
da CANZONETTE MORTALI
3.
Un giorno o l’altro ti lascio, un giorno
dopo l’altro ti lascio, anima mia.
Per gelosia di vecchio, per paura
di perderti – o perché
avrò smesso di vivere, soltanto.
Però sto fermo, intanto,
come sta fermo un ramo
su cui sta fermo un passero, m’incanto…
Giovanni Raboni
°°°°°
el MORTIGAJ KANZONETOJ
3.
Unu tagon aŭ alian mi vin lasas, unu tagon
post alia vin lasas, anim’ mia.
Pro ĵaluz’ maljunula, pro la timo
vin perdi – aŭ nur ĉar
mi estas jam ĉesinta vivi, sume.
Sed mi senmovas, dume,
kiel senmovas branĉo
sur kiu bird’ senmovas, sorĉparfume…
Giovanni Raboni, trad. Carlo Minnaja
(“Enlumas min senlimo”,
LF-Koop, La-Chaux-de_Fonds 1990, p. 261)