Homoj

Maria Giacobbe Harder

La 14-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1928) de la itala (sardinia) verkistino, eseistino kaj instruistino Maria Giacobbe,
it.wikipedia.org/wiki/Maria_Giacobbe
fariĝinta dana civitanino post kiam ŝi translokiĝis al Kopenhago en 1958, sekvante sian edzon, la danan verkiston Uffe Harder.
Dolora rimarko: dum hodiaŭ la verkistino plenumas 91 jarojn, antaŭ kelkaj tagoj, la 5-an de julio 2019, mortis drone unu el ŝiaj filoj, Andreas Harder, nur 55-jara.
Maria Giacobbe publikigis (en la itala kaj en la dana) romanojn, rakontojn, poeziaĵojn kaj eseojn; aparte, ŝia libro de 1957 “Diario di una maestrina” (Taglibro de nesperta instruistino) estis tradukita al 15 lingvoj.
Ŝi trafe kontribuis konigi en Danlando sian Sardinion, jen per la memoroj pri la tempo de ŝiaj prapatroj (aparte, per la libro “Dagbog mellen to verdener” – Taglibro inter du mondoj, poste eldonita en Italio kun la titolo “Le radici” – La radikoj), jen per akrevidaj eseoj pri la elstara sardinia verkistino Grazia Deledda (1871-1936), pri kiu mi parolos en alia okazo.
Mi transskribas engaĝitan poeziaĵon de Maria Giacobbe tradukitan al Esperanto, publikigitan en brazila literatura revuo esperantista; ĉar mi ne sukcesis trovi la originalan tekston, kiu cetere estas en la dana, mi ĝin tradukas al la itala surbaze de la teksto en Esperanto.
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1955, laŭ skizo de Corrado Mezzana, kun la tradicia bildo de sardinia paŝtisto kun sia ŝafaro.


(segue traduzione in italiano)

PROGRESO

Industrio estas progreso
ili diris al ni
per la industrio
ni fariĝos modernaj
kaj kulturitaj
kaj riĉaj
kiel la romanoj
kiel la parizanoj
kiel la novjorkanoj
en la industrio
oni kalkulas en miliardoj
sepdeksep miliardoj
tricentdudek miliardoj
ducentkvindek miliardoj
kaj naŭcentdudekses milionoj
kiajn cerbojn ili havas
ili kiu scipovas kalkuli
en miliardoj
eĉ ne la pedikojn
ni povas kalkuli en miliardoj
ni estas malsaĝaj kaj nesciantaj
kaj malriĉaj
sed nedankemaj ni tamen ne estas
ni kisas la manojn
kiuj konstruis
la katedrojn en la dezerto
ili lumas dumnokte
palaj
foraj
kiel vaglumo
Homoj venas
el ĉiuj mondpartoj
por admiri.
Iuj el ni post permeso eniris
estas grandaj maŝinoj
kiuj memfunkcias
sen homa helpo
kaj produktas
objektojn nemanĝeblajn
kiuj tuj
veturiĝas
en sigelfermitaj vagonoj.
Tie ĉi ili postlasas
strangan verdan fluidaĵon
kiu miksiĝas
kun la rivera akvo
kaj igas la brutaron morti
post kruela doloro.
Sed la rivero kaj la brutaro
estas progresmalamikaj
primitivaj obkjektoj
pro kiuj ni devus honti.

Maria Giacobbe, trad. Gunhild Halager
(“Fonto”, 1981-13, p. 24)

°°°°°

(traduzione):

IL PROGRESSO

L’industria è il progresso
ci hanno detto
con l’industria
diventeremo moderni
e istruiti
e ricchi
come i romani
come i parigini
come gli abitanti di New York
nell’industria
si conta a miliardi
settantasette miliardi
trecentoventi miliardi
duecentocinquanta miliardi
e novecentoventisei milioni
che cervelli hanno
loro che sanno contare
a miliardi
neppure i pidocchi
noi possiamo contare a miliardi
siamo stupidi e ignoranti
e poveri
però non siamo ingrati
baciamo le mani
che hanno costruito
le cattedrali nel deserto
fanno luce di notte
pallide
lontane
come fuochi fatui
Uomini vengono
da ogni parte del mondo
ad ammirare.
Alcuni di noi dietro permesso sono entrati
ci sono grandi macchinari
che funzionano da soli
senza aiuto dell’uomo
e producono
oggetti incommestibili
che subito viaggiano
in vagoni piombati
Qui si lasciano dietro
uno strano liquame verde
che si mescola
all’acqua del fiume
e fa morire le bestie
dopo un dolore crudele.
Ma il fiume e le bestie
sono nemici del progresso
oggetti primitivi
dei quali vergognarci.

Maria Giacobbe, trad. Gunhild Halager
(“Fonto”, 1981-13, p. 24)
trad. in italiano di Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *